2011/07/26

Tutemondeco, Kongresa temo, oratorio ktp


Tutemondeco, Kongresa temo, oratorio ktp

Mi sentis sin malsana pro malvarmumo. Kaj ankaŭ estis malfacila dormi kiam la ĉielo heliĝas je la 4a en mateno. Tio estas la problemo - tagoj estas tro longaj (de 4a matene ĝis 10a vespere). Okuloj ne volas dormi sed korpo postulas dorm-ripozon. Mi retumis kaj trovis Navarajon surlinie kaj kontaktis lin perskajpe. Ni kune vagis ĉirkaŭ unu horo ĉe Hotel Metro Cabin. Tie loĝas kelkaj nepalanoj.

Nature, mi estis iom laca kaj post matenanĝo, venis al la ĉambro por ripozi. Mi ne sukceis kontakti al mia hejmo kaj tio estas mia eta kapdoloro.

Unue mi iris al la programo pri la UEa-ITAk ekzamenoj de Hungario. Ili havas tiom bonkvalitan ekzamenoj por lenrnintoj, sed domaĝe, terure multe kostas. Mi scias Esperanto ne estas tiom facila lingvo, kaj mankas bonaj instruistoj ĉe mi. Kaj, ni ne povas utiligi la eblecon de bonaj Esperanto-instruistoj. Mi memoras antaŭ tri jaroj venis Tatjana el Rusio. Ŝi intencis instrui Esperanton al komencantoj kaj progresantoj. Sed ni ne povis organizi kurson por ni ankaŭ. Ĉiuj estas tiom okupitaj en Nepalo.

Mi poste sekvis la programon de Tutemondeco de Esperanto. Ĝi estas la faka asocio, kiun prezidas Renato Corsetti. Ili diskutas pri novaj vortoj kaj faciligo de Esperanto.

Mi iris al al koncerto de la hispano Slotronik, la hispana kantisto. Tute ne plaĉis al mi ĉar nur komputilo faris bruon kaj li preskaŭ nur dancis. Same kiel disko-jokioj faras tiel nutempe en dancejoj. Mi pvoas diri almenaŭ ke tio ne estas taŭga por mia gusto.

Poste mi iris al la Tago de Lernejo, por aŭskulti al la instrumaterialoj de s-ro Lee. Sed mi atingis al la ĉambro iom malfrue kaj ne povis vidi vin.

Do, mi iris al la kongreso Temo, temis pri dialogo inter generacioj. Ja estas unu el gravaj demandoj al Esperantistoj, kaj ankaxu al neesperantistoj. Kiel maljunuloj kaj junuloj povas pacience kaj logike disukuti pri novaj aferoj, por teni la harmonion en esperanto-asocioj? Hose donis al ni gravan demandon: Kion ni faru favore al la ekstigo/ plifortigo/pluvivado de efektivaj pontoj de intergeneraciaj dialogoj reciprokaj interkompreno kaj kunlaboro? Venis diversaj respondoj. De mia flanko, mi klarigis ke en Nepalo troviĝas tri generacioj : a. tiuj kiuj lernis en 1960aj jaroj, b. kiuj lernis en 1990 kaj c. kiuj lernis en 2000-2004. Mi diris ke eble maljunuloj ne volas ke junuloj progresu, kaj poste ankaŭ diras ke ne povas daŭrigi komuniko kiam maljunuloj ek de komenco babilas kaj odernas gejunuloj ke ili parolu nur esperante. Mi ankaŭ klarigis ke estos malfacile peti junulojn paroli Esperanton kiam "maljunuloj" ekde komenco krokodilas en Esepranto-kunvenoj. Ankaŭ estis tie Indu.

Poste mi provis iri al la kunsido de Sub-komutato: Landa Agado. Mi ne reprezentas sed, post kiam Corsetti demandis mi diris ke UEA devas kontroli kiam landaj asocioj lasas demokratiajn morojn. Nek prezidantino, nek la ĝenerala sekretario estis en ĝi. Kaj, mi iris por aŭskulti la oratoran konkurson. Sed tie neniun nepalanon mi vidis. Ĵus ekstere mi vidis ĉiujn nepalanojn.
Bharat volis diri ion al mi sed mi ne povis aŭskulti al li ĉar Roy Mcoy estis parolanta. Li petis min ke mi morgaŭ laboru por la kongresa kuriero. Bonege.

Poste mi sole iris eksteren kaj promenadis laŭ la larĝas strato kontraŭ forta vento.

Jes morgaŭ. Ne okazos kongreso. Oni elektis ekskursojn. Betty proponis ke ŝi deziras ĉiĉeroni nepalanojn al la urbo-centro. Bonega ideo. Sed estas la problemo: Parasar partoprenos en la ekskurso ĉar iu pagis por li. Bharat kaj Nabin estos en privata ekskurso kun Peter. Mi ne povis renkonti al Indu kaj Alinka. Do, ĉu nur mi kaj Navaraj?

Mi ne povis iri al la akcepto de la urbestro en al urbodomo de Kopenhago. Mi sentis sin tre malsana kaj venis al la ĉambro por dormi. Mi sciis pri tiu programo nur kiam Ahto revenis. Sed partoprenantoj diris ke ne indis partopreni. Cetere oni kritikis ke la urbestrino salutis geesperantistoj en al angla lingvo.

Poste mi promenis kaj trovis la korea grupo. Brila diris ke s-ro Yu bone kuiras manĝaĵon. Mi senhonte petis ke li ankaŭ min invitu ĉar mi tiom sopiras manĝi rizon. Ili invitins min por tagmanĝi ĵaude.

La teatro de "Dek tagoj de Kapitano Posnikov" plaĉis al mi. La rakonto temas pri vojaĝo de Zamenhof al Usono kaj ĝia politiko. Krome plaĉis al mi la uzo de kino en teatro.

Ni kune trinkis en ĉambro de Franciska, kun japanaj sinijorinoj. Rakonto de la japana sinjorino pri ŝia edzo nezorgema estis pensiga. Ili preskaŭ ĉiutage batalis kaj tio estis preskaŭ normala vivo por ili. Ŝi scias ke li iras dormi kun alia virino en la hotelo kaj ŝi simple ne pemesis lin esti en la ĉambro. Kiaj geedzoj! Ĉu tio estas normala?




[Tiun foton mi kolektis el Facebook]

No comments: