2011/07/30

Solena fermo



30 sabate, fermo

Jen la fino de la kongreso. Post hasta, kapdolora, eksciita kaj ĝoja kurado de unu ĉambro al alia ĉambro, ni jen venas al al fino de la kongreso.

Post matenmanĝo mi pretigis sin por purigago de la ĉambro, kolekto de mia aĵoj, kiuj estis malnete sur tablo kaj sur la planko. Mi volis plu ripozi sed mi iris al la salono Zamenhof kie okazis la solena fermo de la kongreso.

Matene, je la 10a horo, en la plenplena salono Zamenhof de Bella Center, la  96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago okazis la Solena Fermo.  La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta estsa ĉiam gaja. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la konkludoj el tiu traktado.

Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezuitojn de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa membreco en UEA.

Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la LKK-prezidantino Ileana Schroeder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Maglahães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta kongresanaro.

Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyen Van Loi, kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue, Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda ĉefurbo.

Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK fermita.

Ĉi-jare la Premion Deguĉi ricevas HORI Jasuo el Japanio pro multjara agado por konigi la japanan kulturon tra la mondo per prelegvojaĝoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras lia almanako Raportoj el Japanio, aperinta jam en 14 volumoj ekde 1997. Krome, ĉi-jare oni povis preskaŭ ĉiutage legi en Esperanto liajn retajn raportojn pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo okazintaj en marto en lia lando.
Subvencio Cigno estis starigita per donaco de la japana esperantista mecenato Etsuo MIYOSHI por subteni Esperanto-projektojn en la Tria Mondo kaj la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ĝi valoras 500 000 enojn, t.e. ĉirkaŭ 4500 eŭroj.

Ĉi-jare la Estraro de UEA dividis la subvencion Cigno-n (ĉirkaŭ 4500 eŭroj) inter tri ricevantoj:

1. Fondaĵo Ameriko por vojĝkostoj lige kun la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo, Brazilo, kaj por eldono de lernomaterialoj por hispanlingvanoj;

2. Esperanta filmfestivalo lige kun la 8-a TAKE; kaj

3. Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo, Kroatio, por plibonigi siajn materiajn kondiĉojn kaj pligrandigi siajn kolektojn.

En la inaŭguro de la 96-a UK oni anoncis la nomojn de tri novaj Honoraj Membroj de UEA. Alia formo de honorigo en UEA estas la Diplomoj pri Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado. Ĉi-jare la Estraro decidis distingi per diplomo 12 Esperanto-aktivulojn.

Diplomo pri Elstara Agado: Jorma Ahomäki el Finnlando pro elstara loka agado kaj gazetara informado pri Esperanto; Augusto Casqueroel Hispanio pro instruado de Esperanto en Ĉinio kaj Vjetnamio;Helmar Frank el Germanio pro elstara antaŭenigo de Esperanto kiel lingvo de scienco, precipe pere de la Akademio Internacia de Sciencoj; Francois Xavier Gilbert el Francio pro longtempa gvidado de la Koresponda Servo Mondskala de UEA; Heidi Goes el Belgio pro sukcesa agado por disvastigo de Esperanto en Indonezio; Mireille Grosjean el Svislando pro laboro por Esperanto en Afriko kaj utiligo de Esperanto por interkultura edukado; Andrzej Grzebowski el Pollando pro antaŭenigo de turismo per Esperanto kaj pro agado sur la kleriga kampo; Geza Kurucz el Hungario pro modela redaktado de la revuo Juna Amiko;

Diplomo pri Elstara Arta Agado: Kim Henriksen el Danio kaj Jean-Marc Leclerc (JoMo) el Francio pro longtempa kontribuo al la Esperanto-muziko; Carmel Mallia el Malto kaj Abel Montagut el Katalunio pro elstara kontribuo al la Esperanta poezio.


REZOLUCIO DE LA 96-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,

efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado,
ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,
agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,
konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,

rekomendas
ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,

alvokas
al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.

(Mi citas informojn de UEA por tiu ĉi parto de raporto)

Bonege. Post la fermo okazas longdaŭra adiaŭo en la salono. Ĉiiuj ŝatas fotiĝi, manpreniĝi aŭ brakumiĝi, kavazaŭ ili ne niam renkontos poste. Sed nuntempe tia adiaŭo ne tenas valoron ĉar nuntempe oni povas tuj kontakti, babili per la reto post kiam ili alvenas en siaj hejmoj, aŭ eĉ dum ili atendas alian flugon en iu flughaveno. Komuniko inter esperantistoj de diversaj landoj estas nun ĉiutaga afero.

Interese, mi renkontis multajn homojn dum la kongreso, kiuj konas min per la Facebook, Ipernity aŭ per mia blogo. Iam ili konas min kaj mi ne memoras aŭ iam okazis inverse. Sed ni tre ĝojis kiam niam virtualaj konatuloj venis kaj brakumis min. Ili gratulis min por mia daŭra ĉeesto en la reto kaj komunikado pri nepala Esperanto-movado per la reto.

dankema al ili por ilia laboro por venigi nepalanojn al Danio. Estis kvazaŭ batalo por ili kontraŭ sia registaro. Tio fakte nur esta por plenkolora sukcesigo de la UK. Mi gratulis ilin por ilia laboro.

Nu. Estis planite ke mi loĝos ĉe Peter denove post la UK antaŭ ol mia veturo al Germanio. Ursula, en sia vico mendis sian hotelon. Kaj, mi proponis al Peter ke estos facile por mi se Ursula kune loĝos ĉe li. Li konsentis sed Ursula diris ke ŝi devas almenaŭ por unu tagon resti ĉe la hotelo; kaj ŝi ankaŭ havas rendevuon kun iu ie. Ŝi tre deziris esti en la maro, sed mi ne tiom ĉar la vetero ne estis favora al naĝado. Eble mi vizitos al la maro kun ŝi.

Venis Peter kaj li klarigis ke Ursula mem venos morgaŭ al la Lingby stacio kaj mem atingos al al domo.

Mi kaj Nabin veturis kun Peter kaj lia amikino. Ni vizitis al la Norreport kaj al centra bazaro. La strato esits plenplena de trapasantoj. Oni vendas aĵojn sur la strato kaj ankaŭ  mi vidis ke du geviroj kantis "Hareram" sur la strato laŭ la Hindua sistemo.

Ni ŝanĝis monon. Interese, ni devis pagi ĉ 12 procento de takso. Mi demands sin, ĉu mi pagas takson dum monŝanĝo en Nepalo? Ne rekte. Do kiel la ŝtato pova gajni monon por konstruo de bonaj stratoj ktp? Mi poste aĉetis kelkaj memoraĵoj por miaj geamikoj kaj parencoj.

Poste ni veturis laŭ la kanalo de Kopenhago per  boato. Stratvendejoj de kuriozajxoj cxe la haveno estis interesa. La ĉiĉeronino klarigis pri la ĉirkaŭaĵo en la dana, angla kaj itala lingvo. Multe ventis kaj estis malvarma, denove iam sunbrilis kaj tuj varmiĝis. Tia estis la vetero de Kopenhago. La boatveturo daŭris dum unu horo kaj jam estis 4.30 kiam ni revenis.

Ni tiel veturis al la hejmo. Nabin petis telefonilon de Peter kaj parolis kun lia parenco. Li volis loĝi kun lia parenco kaj ni lasis lin en iu strato.

Do, en hejmo denove. Estis tiel freŝiga. Mi estis tre tre laca kaj dormis dum du horoj eble. Poste ni vespermanĝis kaj parolis pri politika sistemo de Nepalo. Ili diris ke ni devas fortigi la sistemon kiu regas nin. Ili tamen esperas ke bonaj tagoj en Nepalo iam alvenos, iam.

Post manĝo ni kune rigardis filmon pri Sherlock Holmes. Antaŭ longe mi tre ŝatis librojn kaj filmojn pri lin. Mi vidis lian filmon post longa tempo. Do, ĝi en interesis min. Sed, la scenoj kiujn montras en la filmo ja estis interesa.

No comments: