2011/07/21

Mi logxas cxe Peter



Estis pli agrable hodiaŭ ke ns brilis suno terure. Suno en Danio ne povas esti terura. Ĝi estas same milda kiel la homoj ĝenerale estas.

Mantene ni matenmanĝis kaj kune ekis eksteren. Mi kaj Nabin, kune kun Navaraj kaj Indu decidis unue premeni proksime. Mi antaŭe ne imagis ke proksime de Buddinge (la kvaratalo, proksime de kie ni loĝas), la kvieta, soleca parto de la urbo, troviĝas bazaro. Maldekstre de la ĉefa kvartato, troviĝis vendejo de vestaĵoj kie aĉetis Indu vestaĵon. Min allogis vendejo de artaĵo. Kandelingoj estas speciala donaco de Danio.  Malgraŭ elbleco de produkto de akvo-elektro, kandelo estas ilia lukso sed nia bezono, ironie. Mi aĉetus ilin por miaj geamikoj, nur se ili ne estas tiom multe kostaj. Toloj ĉefe estas multekostaj tie ĉi. Ĝenerale varoj kostas 15oble pli multe kostas en Danio ol en Nepalo. Ekzmeple se iu vestaĵo kostas 200kronojn en Kopenhago, ĝi kostas ĉirkaŭ 200 rupiojn en Nepalo. La valuto estas tiel ke 1 kronoj kostas ĉirkaŭ 15 rupioj.

Mi volis aĉeti tendon por miaj estontaj vojaĝoj. Ĝi kostas ĉirkaŭ 600 kronojn. Kompreneble estas multekosta sed mi imagis ke eble ĝi helpos min vojaĝi en esperanto-kongresoj en estonteco kie hoteloj konstas terute, ekzemple en Kopenhago. Mi ne povas ĉiam esperi ke mi trovos afablajn geamikojn kiel nun. En la magazeno, Navin aĉetis ŝuojn por lia filino. Mi ekaĉetumos nur dum la fina tago en Kopenhago. Unue mi devas zorgi pri mia mono kaj pezeco de mia valizo.

Poste venis tempo ke Indu kaj Navraj devis iri al la ILEI.  Mi decidis ne partopreni. Nature mi deziris, sed mi hezitis ĉar mi ne aliĝis al ĝi kaj sidi en kunsidoj sen aliĝo ne estas ĝentila. Do, mi kaj Navin promenis ĉirkaŭen, inter loĝejojn. 

Danaj domoj estas ĉiam tipaj, pitoreskaj. Ili ne havas multe da koloroj, ne havas frenezajn angulojn, verendaojn kaj oni ne lasas domojn duonkonstruitan aŭ ne pentras ilin per okulfrapajn kolorojn. Ili estas konstruitaj per brikoj kaj kun ne tre grandaj fenestroj. Ili eĉ ne petras iliajn domojn. Ili ĉiam havas pintajn (turajn) tegmentojn. Kaj plej multe da domoj havas nur du aŭ tri etaĵojn. Nur kelkaj de ili havas vendejon en la unua etaĝo.  

Denove ni iris al la magazeno kaj ripozis, vidante la trapasantoj. Virinoj vestas sin tiel kiel ili vestas sin en Katmando. Tiusence Katmando ne estas "malmoderna" ol Kopenhago. Nur mankas pureco, ĝentileco kaj rego de leĝo. Preskaŭ ĉiuj knabinoj troviĝas vestitaj per ŝortoj aŭ tre mallongaj jupoj. Eble ilin instruis nepalaj knabinoj. Dum vizo-peto, mi lernis kiel freneze knabinoj de Nepalo volas "studadi" en Nepalo. Miopinie, ili ne nur stdudas diversjn fakojn sed ankaŭ instruas modon. Sed jes. Knabinoj en Danio malpli multe ŝimras sin ol in Japanio.



La grandaj magazenoj ne plu interesis min ĉar mi ne havis intencon aĉeti iun ajn ĉifoje. Ni vole ne vole revenis al hejmo kontraŭ la pluvo.

Peter jam enhejmiĝis. Post kelkaj minutoj li vokis nin prepari vespermanĝi. Li kuriris bonan danan manĝaĵon kiu nomiĝas ["ĉe"]. Interese oni aĉetas eĉ kneditan farunon. Li ŝmiris la farunon sur ceramikan pladon, metis sur ĝi legomojn kaj ovon kaj bakis ĝin en mikro-bakejo*. Estis ja bongusta manĝaĵo.  

Post iom da  sentis sin iom malsana pro mia seka gorĝo kaj volis ripozi, kankam mi scias kiom grava estas verki taglibron. Denove, Navin volis alŝuti fotojn al Facebook. Mi devis helpi lin kun mia fotlilo akj mia komputilo. Estis ja malfacila laboro, precipe kiam mi ne estas freŝa.

Post li finis lian laboron, mi iris al la lito por verkado. Mi estis tiel laca kaj malsana ke ne multe verkis kaj dormiĝis.

No comments: