2011/07/23

Jen en la kongresejo

Hodiaŭ estas la lasta tago en la bela hejmo de Peter. Mi malfermis mian komputilon kaj iomete fejsbkumumis. Nabin skajpbabilis kun lia edzino kaj mi banis.
Ni frue matenmanĝis kaj pakis manĝaĵon por tagmanĝi.
Ni poste veturis al la fama kastelo de Frederiksborg, konstruita cx 1448 kaj poste. Post ĉrkaŭ 30 minutoj da rajdoj, ni atingis al iu belega kastelo, ĉirkaŭ 300 jara. Mi miris pro la belegaj metalskuptaĵoj kun akvofontoj ekstere kaj simile belegaj ŝtonskulptaĵoj sur la muro kaj en la kastelo. Ĝi estas kvazaŭ muzeo de la historia monarĥismo de Danio. Nur rajits viziti al la reĝo tiuj bravaj soldatoj kiuj kontribuis al la ŝtato per batalvenkoj.



Plaĉis al mi la artaĵoj. Ni Nepalanoj ofte fanfaronas pri "nia" arto sed ni ne pensas kaj kapablas kompari ĝin al la artaĵo de la mondo. Nature, la arto kaj la konservado de la artaĵo kaj arĥitekturo ja estas mirinde laŭdinda.
Post unu horo eble ni eliris kaj sidis por manĝi. Mi ĝoje manĝis bovinaĵon. Tion mi ne rajtas manĝi en Nepalo. Kvankam ĝi nun estas sekulara, la Hundu-regantoj ankoraŭ nin lasis buĉi tiun beston, kiun ili pensas kiel sankta. Indu kaj Nabin ne volis manĝi ĝin kaj Peter estas vegerarana.

Ni rekte iris al la Bella Centre. Estas vere bela domego; stranga arĥitekturo ĝi estas. Du klinantaj muroj staras, en al formo de litero V. En unu turo estas giĉetoj, al dua turo ni devas iri por ricevi la ŝlosilon ktp, kaj denove revenas al la unua turo por trovi mian ĉambron.

Mi atingis al al akceptejo kaj ricevis sakon ktp. Kaj misercxis Ursulan kaj Franciskan. Mi trovis Hans kaj li diris ke ili jam venis kaj sercxis min. Mi iris al cxiuj anguloj sed ne sukceis. Mi vidis Sur mia nomkarto kaj ĝoje renkontis Ursula kaj Franciska. Ili estis en alia turo. Mi gxoje brakumis ilin Dank' al ili mia vojaĝo sukcesis. Kaj samtempe mi ankaŭ trovis mutajn kiujn mi konis antaŭe.

Sed nepalanojn mi ne vidis. Ne estis tie Bharat kaj Pararasar. Nabin malaperis tuj poste. Mi kaj Indu sidis kaj babilis longe kun geamikoj. Peter venis kaj estis kun ni, Ursula kaj Franciska. Ankaux venis Alaxandro el Danio kaj li aplauxdis ke Peter bone progresis en la lingvo.

Samtempe mi sukcesis doni 20 ekzemplerojn de la libro "Vojaĝo al Muktinath" al la libroservo de UEA. Mi esperas ke oni aĉetos la librojn. la sinjoro demandis kiom da prezo mi metis. Mi diris ke estos bone se mi riceovs 2 euxrojn. Li metis la prezo 17 kronojn. Mi nur esperas ke cxiuj miaj libroj estu forvenditaj.

Sed jes. La manĝaĵoj kostas terue multe en tiu hotelo kaj malfacile troviĝas aliaj vendejo ĉirkaŭe.

Mi reiris al la hotelo, ricevis la sxlosilon. Estis la 4a. Mia cxambro kaj tio de Franciska kaj Ursula estas apude. Mi diris ke mi venos post 30 minutoj kaj eniris en la cxambro. Mi ripozis, iomete retumis. Estis senpaga sendrata reto en la cxambro. Kion pli mi dezirus?  Reisis al la halo. Mi vestis sin nur per T cxemizo kaj ekstere estis malvarma kun eta pluvado.

Mia cxambro-partnero, s-ro Ahto Kalijusaar el Estonio havis alian problemon. Mi jam prenis la sxlosilojn por la cxambro 635 kaj sercxadis lin por doni unu sxlosilon. Sed kiam mi trovis lin, li diris ke li havis du sxlosilojn por ni, de alia cxambro. Ni kune iris al tiu akceptiistino. Sxi ekzamenis kaj diris ke ni ambaux logxu en 635. Ni kune iris supren, li prenis lian valizon al nia cxambro kaj kune eksteren.

Okazis Movada Forio. Oni metis materialojn de iliaj Esperanto-movadoj sur table kaj komunikis kun vizitantoj. De nepala flanko, estis T cxemizoj, cxapeloj kun vortoj "Saluton el Nepalo. Nespa 1990", Temploj, Bonvenon. Mi donis kvar vortarojn mi havis kaj 5 kopiojn de Vojagxo kaj senpagaj materialoj de NTB. Ne multaj homoj interesigxis pri acxetado. Mi ludis tamburojn por allogi homojn. S-ro Hori estis tie por dissdoni informon pri la venonta UK en Hanajo ktp.

Alinka kaj Indu estis en la sama loko sed ne venis por helpi nin. Poste venis Parasar kaj diris ke mi bone ludu la tamburon. Mi simple lasis la tamburon. Mi iris cxirkauxen por traregardi. Indu estis kun Franciska, Ursula kaj Peter mangxante. Mangxado estas pli grava ol movado por kelkaj homoj.

Intertempe venis ges-roj Harada por pagi por la libroj "Vojagxo al Muktinath" kiujn mi sendis el mia hejmo. Dankon al li.

Eble post la 9.30 Ursula, Franciska kaj mi revenis al la hotelo. Ursula sendis mesagxon al sia hejmo.

No comments: