2011/07/22

ILEI simpozio

Mi akoraŭ ne saniĝis. Pluvis daŭre. 
Post manĝado, ni demandis sin kion ni hodiaŭ faros. Venis propono de Peter ke ni iru al speciala multdimensia kinejo. Ankaŭ estis alia ebleco ke ni vizitu al la proksima kastelo. Nabin decidis promeni. Sed mi ne tion volis fari. Anstataŭe mi decidis iri al la ILEI konferenco. Do, ni tri – mi, Indu kaj Navraj – iris al la konferencejo. Nun mi iomete komprenis la trajnsistemon, kaj hodiaŭ estas la lasta tago por iri al la ILEI. Nabin preferis promeni kun Peter.
Ni atingis al ILEI kiam Heidi Goes vinis prelegon pri ŝia movado en Indonezio. Tion precipe mi volis aŭuskulti ĉar de longe mi legis pri ŝia laboro en Indonezio. Ŝi diris ke Hazarain nun tute ne aliĝas al la movado. Li tamen havis bonan bibloteko de Espearnto-libroj. Mi demandis al ŝi pri Johannes, la poeto. Ŝi diris ke simile okazis pri li. Li ne volis eĉ renkonti kaj helpi la movadon.
Raportis esperantistoj el Australio. Ŝi diris ke venis temo ke Esperanto estu instruata en ĉiuj bazaj lernejoj. Oni havos elekton inter Japanan, Ĉinan aŭ alian lingvon de dua grado. Sed konvinki la registaron estas ege malfacila.
De nepala flanko, Indu rakontis pri la historio de nepala E movado. Ŝi diris ke ni jam instruis al 1000 da homoj sed multaj de ili nutempe vivas en eksterlando. Ni faras piknikon kaj aliaj programoj. Ŝia raporto, skibita sur papera, estis tre simila al mia artikolo pri Esperanto movado en mia retpaĝo. 

Mirielle diris ke ŝi estos en Nepalo en aŭgusto. Bharat jam diris al ŝi ke ŝi estu en Nepalo dum tri monatoj kaj instruu.
Poste mi partoprenis en la ILEI konferenco. Estis mutlaj tutilaj prelegoj de diversaj esperantistoj el diversaj landoj. 

Intertempe, mi povis retbabili kun mia amikino, kiu nuntempe loĝas en Usono. Ŝi antaŭ tri jaroj eksedziniĝis kaj ŝi poste vojaĝis al Usono. Ŝi hodiaŭ diris ke ŝi edziniĝis kun nia kunlaborinto. Mi estas tre ĝoja ke ŝi finfine trovis iun al kiu ŝi povas fidi.
Vspere okazis adiaŭa vespero. La sinjoro de Kubo kantis kaj nepalanoj dancis laŭ nepala melodio. Ankaŭ sekvis poemoj kaj ŝercoj. Ni etis tie ĝi 10.15 nokte kaj revenis per aŭto kun Peter.

Interse, Alinka ankoraŭ ne troviĝis. Mi nur povis legi ŝian mesaĝon en Facebook. Mi esperas ke ŝi multe ĝuas ŝian viziton al Danio.

No comments: