2011/07/20

En ILEI konferenco

Estis ja amuza stari sur la tero de Danio.  Je la 7.20a, mi staris ĉe la giĉeto kie oni kontrolas pasportojn de vizitantoj. Mi iris antaŭen kun eta timo ĉe mia koro. Mi ne scias ĉu tiu dika oficisto agnoskos mian vizon aŭ ne. Li rigardis mian vizaĝon kun suspekto, iomete faldis lian frunton kaj donis ŝtampon sur la vizo.

Estis gloro, venko, sukceso kaj komenco de realiĝo de mia revo. La aero estis freŝa sed estis ankaŭ malvarme.  En la salono kie vizitantoj atendas kaj homoj venas por akcepti iliaj gastojn, mi kaj Nabin staris kun niaj valizoj sur la ĉareto. Ni vidis eksteren tra ĉiuj vitraj fenestroj sed vidis neniun. Nabin montris al mi la mesaĝon de Peter en kiu li skribis ke li kaj Navaraj venos al la flughaveno por akcepti nin. Ni estis tiel kontenta.

Antaŭ ol nia forflugo, Narendra donis al ni la telefonan SIM karton por ke ni tuj povos uzi en Eŭropo. Mia telefonilo mankis bateriro reŝarĝo kaj mi donis la karton al Nabin, por ke li metu ĝin en lia ilo por telefoni al Peter. Li sanĝis la karton en lia ilo, sed li ne povis uzi ĝin ĉar la karto bezonis PIN numeron, kiun mi ne havis. Ni longe atendis sen rezulto. Li diris ke ni atendu.

Mi ne volis atendi seninformite dum longa tempo. Poste mi decidis telefoni de publika telefonbudo. Por tio mi bezonis monon. Mi sanĝis 100 eŭrojn kaj mi ricevis 58 kronerojn. Poste mi eksciis ke bezonis moneron de 10 kroneroj por telefoni. Tiun mi ne havis kaj denove iris al la banko por sanĝi la monon. Kiam mi staris en la vico, venis Nabin por voki min. Li diris ke Peter jam venis kaj ni estas preta iris al lian hejmon.

Mi surprizis pro la informo pri Navaraj, ĉar mi antaŭe Bharat diris al ni ke ĉiuj aliaj loĝos ĉe la hejmo de Jacob. Mi demandis al Nabaraj kial tiel. Li respondis ke li revenis al la hejmo de Peter. Li ankaŭ diris ke ankaŭ estis Indu en ls sama domo. Mi dubis ke mi havos spacon en la hejmo de Peter. Tio ne estos tolerebla por mi.

Peter gvidis nin al lia aŭto kaj ni kune veturis al lia hejmo laŭ la granda kaj pura ŝoseo. La rapideco de 120 kilometroj po horo kaj purega ŝoseo estis mirinda por mi.

Eble post 30 minutoj ni atingis al lia hejmo. Estis ne tre granda sed bela, pura kaj silenta. Mi eniris kaj miris ke ĝi estis tre bone zorgata, kun multe da pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj. Ankaŭ mi trovis multajn Espernato-librojn. Li montris al ni la laborejo de lia partnero kie dormas Navaraj kaj li diris ke mi kaj Nabin dormos en alia parto de la ĉambro. Estis tre interesa aranĝita ĉambro. Peter montris al ni aliajn partojn de la hejmo.

Mi estis ege ege laca kaj eĉi volis kuŝi sur la planko. Mia okuloj serĉis aliajn interesaĵojn sed mi tute ne volis vidi ion ajn kaj volis nur dormi. Mi preskaŭ ne dormis en la tuta nokto.

Estis tempo por ni decidi kion ni deziris fari. Indu kaj Navaaj estis ironta al la ILEI konferenco. Mi tuj diris ke mi volas iri al la ILeI kongerenco, malgraŭ laceco. Peter aranĝis multfojan trajnbileton por ni kaj Navaraj estos nia gvidisto al la konferencejo. Peter devis labori tiumomente.



Estis suno kaj pro tio, ni sentis tre varma. La vojo al la kongresejo estis por mi malfacila. Ni devis uzi kaj metroon kaj trajnon. Ni devis ankaŭ sanĝi la trajnon. Tio ne estos facila por mi. Mi eklernas kiel respiri en la freŝa aero de Danio. Kial ni sanĝis la trajnon, Navaraj trovis iujn viglan majunulinon. Kaj, ŝi tuj rekonis min kaj diris, "Razen!". Mi ankaŭ konis ŝin kaj diris ke ŝi estas Betty.  Estis unua fojo ni vidis unu la alian sed dank' al la Interreto, neniu estas nekonata kiuj uzas la reton ofter per Esperanto. Ŝi montris al ni iu butiko kiu estas proksime de la kongresejo. La 44a ILEI kongerenco okazis en la Universitato de Kopenhago, respektive Departmento pri komunikiloj, kognado kaj komunikado (mmc.ku.dk) de Fakultato de Humanistiko (www.humanities.ku.dk).

Min salutis Parasar, Bharat kaj Indu.  Ili estis lacaj aŭskultante la prelegojn. Kiam mi eniris en la lobio, la partoprenantoj grupe fotis unu la alian kaj estis ripozantaj. Mi eniris en la diskuto pri landaj agadoj.
Oni diskutis kiel ni devas atente allogi lernentoj, klarigi la veron kaj anakŭ labori por ke la gelernantoj sintenu al al kurso kaj anakxu utiligu la internacian lingvon.

Poste la gvidanto el Kubo petis al reprezentantoj de diversaj landoj prelegi pri la ILEI agadoj de iliaj landoj.

Reprezentantoj de Usono, Hungario, Finlando, Germanio, Ĉinio ktp preznetis la agadojn de iliaj landoj. Plej multe de ili diris ke mankas junuloj inter lernantoj. De nepala flanko, Bharat diris,"En Nepalo okazas Internacia Himalaja Renkontiĝo en ĉiuj du jaroj. Tio helpas nin paroli Esperanton kun eksterlandanoj. Bonvenon al Nepalo. Kaj, ni instruis al multaj homoj en Nepalo sed ili nun estas en diversaj landoj. Kelkaj homoj eĉ movadas tie."

Dum la paŭzo, ni nepalanoj iris al la hejmo de Kimo. Kune venis la indoneziinoj. Survoje ni renkontis la filon de Kimo. Kaj li bonvenigis nin al lia hejmo. Li fakte iris al lia amiko por du tagoj.

Ni estis bonŝancaj nepalanojn al kiuj Kimo donis ŝlosilon por ke ni iam ajn vizitu lian ĉambron. Ni kuiris nepalstilan manĝaĵon kaj bone festis.

Lia hejmo estis kvazaŭ bibloteko de Esperanto-libroj. Libroj kuŝis preskaŭ en ĉiuj anguloj. Kaj ankaŭ mi vidis kolekto de miloj da Komplaktdistoj de muziko. Jes, ankaŭ etstis eta muzeo de muzikinstrumentoj.

Post manĝo, estis tempo ke ni ĉiuj lavu niajn uzitajn pladojn. Ankaŭ ni faris tion. Poste venis Sabrina kaj diris ke purigado de pladoj estas laboro de virinoj. Ni azianoj estas tiaj. Ni povas sanĝi la mondon sed ne povas sanĝi sin.

"Tio estas la kialo ke en Azio, virinoj suferas. Vi devas ne tro ami la viron kaj devas instrui ilin egalecon," mi diris al ŝi,"estas ĉiam malbona se vi estas tre bona. Viroj subpremas vin ĉar vi ĉiam faras bonon al ili."

Ŝi vere longe purigis la pladojn. En Nepalo, oni dire, bopatrinoj ne ŝatas tiajn bofilinojn, kiuj longe laboras. Ili volas vidi ĉion fitinita rapide. Jen, nepalaj bopatrinoj kutime pensas ke bofilinoj venas al niaj hejmoj por labori kaj servi nin.

Mi volasi ripozi ĉar mi ja estis laca sed min allogis la kolekto de amuzaĵoj, kiun mi tre interese tra rigardis.

Manĝinte ni revenis al la kongresejo. Survoje mi renkontis Kimon, laboranta pro Esperanto. Li gluis afisxon pri Esperanto cxe muroj. Estas diligena laboro. En pasintaj 20 jaroj neniu nepalano povis fari gxin. Do, estas la diferenco inter la Esperanto-movado en Danio kaj tio en Nepalo.

Dancado de Nepalo, Indonezio kaj Brazilo daŭris. Mi partoprenis en la tradicia danco de Indonezio kie viro kaj virino staras kontraux unu la alian kaj milde movas laux la muziko, je honoro de unu la alian.

Estis alia plezuro renkonti Ilena. Ŝi estis ĝoja vidi min. Mi dankis al ŝi por ŝia daŭra helpo por nepalanoj ricevi la vizon.

"Ja estas bedaŭrinda ke nuntempe regas la partio kiu celas malpermesi eksterlandanojn. Mi ja klarigis al la ambasadorejo ke ne ĉio estas sama," ŝi diris.

Mi diris,"Jes. Fakte estas venko de Esperanto. La eta batalo de napalaj vizo-petantoj kaj la LKK de Danlando kontraŭ la dana ministerio pri eksteraj aferoj aŭ la dana ambasadorejo en Katmando helpis nin provi ke Esperanto ne estas bagatela grupo de frenezaj homoj sed ĝi vere estas internacia. Tiel ni povis ankaŭ propogandi ke Esperanto vere estas bonvola ponto inter diversaj landoj, neciecoj kaj malegalaj ekonomioj."

Poste mi, Nabin kaj Navaraj promenis ĉirkaŭe. Estis tre bela, antikva preĝejo kun la vidinda turo. Jam estis 7a horo kaj ĝi estis fermita. Do, ni iris al al rivero kiel fluis multaj boatoj. Kaj ni malrapide revenis al la kongresejo, kaj ni ĉiuj revenis al la trajstacio. Jam pasis kvar tagoj por aliaj sed eĉ ili ne bone povis decidi kiun trajnon oni devas preni. Mi nur estis naiva bebo kiu ne povis helpi neniun pri tiaj aferoj. Malfrue ni alvenis al la hejmo de Peter. Denove, ni perdis la vojon kaj dum momento kaj finfine retrovis nian karan hejmon.

1 comment:

Anonymous said...

"Ŝi vere longe purigis la pladojn" :D