2011/03/12

Tertremo kaj cunamio en Japanio


Mortoj pro la forta tertremo eblas esti pli ol 1,000. La tertremo en la nordorienta kaj orienta regionoj de Japanio, kiu okazos la vendredon eble disfaligis 1,800 domojn en Minamisoma, Fukushima Prefekturo. La tertremo estis je la grandeco de 8.8 poentoj.

Policanoj vendrede trovis kadavrojn de 200-300 homoj en Wakabayashi kvartalo de la marbordo de Sendai urbo, parto de Miyagi perfekturo, pro la cunamio kiu sekvis la tertremon.

La japana registaro jam petis al internaicaj organizaĵoj,ekz la UNo, por helpo de savantoj. Pli ol 68 teamoj el 45 landoj jam proponis helpon al Japanio.

La Ministro pri Defenso Toshimi Kitazawa odernis ĝian "Self-Defense Forces" por labori kontraŭ la ŝtata atoma forto. La ŝtato jam deklaris esceptostaton psot la tertremo. Pli ol 3,000 homoj devos lasi iliajn domojn pro la problemo de malvarmiga sistemo en la reaktorigilo de unu el ĝiaj nukleaj plantoj.

La cunami, aliflanke ankaŭ atakis homojn, domojn, boatojn, aŭtomobilojn en Suda Ameriko, Kanado, Alasko kaj la tuta Usono okcidenta bordo.

Mi nur preĝas al la Dio ke la frapo de la tertremo kaj cunamio estu baldaŭ milda kaj plej malmulte da homoj estu efikitaj. Kaj, mi volas scii precipe pri niaj gesamideanoj kiuj loĝas tie. Se iu havas informon, nepre enmetu sub ĝi.

S-ro Hori Jasuo skribis ke ĉiuj japanaj partoprenantoj revenis hejmen. Kaj li mem vidis plej grandan tertremon kiun li spertis. Jen lia mesaĝo: "Se mi revenus hodiau, mi ne povus atingi hejmen. Mi estas bons^anca. Kiam mi estis en la najbara pos^toficejo, mi spertis tiun grandegan tertremon. G^i estis la plej granda, kiun mi jam spertis, kaj la unuan fojon mi sentis min dang^erigita, sed felic^e miaj familianoj estas bonordaj."

3 comments:

Anonymous said...

Hieraux mi kontaktigxis kun Yuko Sagucxi,Tsukuru Harada kaj Ukita Masaharu.Nenio malbona okazis al ili...felicxe.Barbara

wermelinger said...

mi transdonas du raportojn el Japanio, tie :
http://www.ipernity.com/blog/65306
Eugeno Wermelinger sur Ipernity

Saskia said...

Estis tre granda tertremo.
Mi kaj mia familio ankaux ordo.
Sed multaj uloj mortigxas pro gxi.
Mi zorgas ilin kaj koran deziras ke pli multaj uloj sefos.