2011/03/28

NEspA kunveno, raporto pri IHR ktp

1. Estrara kunveno
La estrara kunveno devis okazi la 19an de marto. Ĝi nature ne okazis ĉar tiu etis la tago de Holi, la fama Hindua festivalo. Do mi multe esperis ke hodiaŭ okazos la estraran kunveno. Sed ŝajne neniu estis preta por tio.

Kiam mi atingis en nia oficejo, estis Poshraj, Navin, Navaraj kaj Philip.

Mi gratulis al Philp por la resaniĝo. Li estis malsana dum ĉirkaŭ unu monato ĉi foje. Kaj pro tio ni ne povis vidi lin dum la IHR.

Same kiel ĉiam, ne okazis estrara kunveno ankaŭ hieraŭ (2011-03-26). Jam pasis du jaroj kaj kvar monatoj post la elektiĝo de nova estraro de NEspA. Sed mi neniam povis vidi la estraron kunvenanta. La laborperiodo de tiu ĉi estraro kaj finiĝis antaŭ kvar monatoj (ek de novembro/decembro) sed la estraro eĉ unufoje ne sidis. Kian asocion ni kreskas?

Ni iomete babilis pri diversaj aferoj. Mi montris la vido-kineto "Tamang Heridaĝa Marŝvojo" al ili per mia eta ilo.


2. Revizo al la IHR
Pasis du semajnoj post la IHR (aŭ unu monato psot la komenco de IHR). En la unua sabato post IHR, preskaŭ neniu venis. En la dua sabato psot ĝi estis Holi. Do mi esperis ke venos multaj gravaj homoj de IHR kaj parolos pri ĝi. Sed ankaŭ ne okazis tion hieraŭ.

Post iom da babilo Poshraj foriris, kaj venis Nabinlal, Krishna kaj Indu. Eĉ tiam neniu parolis pri la IHR.

Eble ni revizos ĝin post du jaroj kaj diskutos kiom da mono ni gajnis dum ĉifoja IHR kaj kiom ni planas gajni per ĝi dum nua 10a IHR. Post la pasinta IHR foriris nia kasisto kaj mi ne scias kiu foriris de nia asocio ĉi foje.

Mi ĝojas, le Revuo Esperanto (la aprila numero, p. 94) donis duon-paĝan spacon por mia raporto pri la IHR. Dankon al la redaktoro!

3. Invitletero
La 18an de marto, Franziska skribis ke "la invitleteroj bonorde atingis Kathmandu.". Kaj Bharat respondis la 25an de marto ke "invitleteroj de UEA estas ĉe mi kaj vi rajtas preni se vi volas". Mi fidas lin kaj ne urĝas ĉar li diris ke kelkaj nakoraŭ ne havas pasporton. Sed mi esperis ke li donos al mi la invitleteron hieraŭ. Sed li ne aparis.

4. Raporto de NEspA pri IHR
La 22an de marto venis retmesaĝo de ĝenerala sekretario de NEspA. Li sendis la raporton pri la IHR. La bone skribia raporto diras ke "Partoprenis entute 65 esperantistoj. La partoprenantoj inkluzivis 16 el Francio, 9 el Japanio, 2 el Svedio, 2 el Mongolio, kaj 1 el Danio; ĉiuj aliaj estis nepalanoj." Tio signifas ke 35 nepalanoj partoprenis en ĝi. Tute ne!

Mi atendis ke kelkaj aliaj publike respondos. Tio ne okazis (jam ne venis kutimo de malferma reta diskukto en Nepalo). Do, mi protestis kontraŭ la mensogo jene:
"Kara Bharat,
Saluton. Ĉu ĝi estas nia oficiala raporto? Dankon por la bona raporto.

Ĉio estsa bona sed....
Kial ni devas skribi ke partoprenis 35 nepalanoj en al IHR? Tio tute ne eblas. Vi scias ni okazigas nian Z-tagojn kun 7 aŭ 8 partoprenantoj. Kaj kiel vi povas eĉ kolekti nomojn de 35 homoj. En la listo disdonitaj al eksterlandanoj estis nomoj de 30 nepalanoj. Inter ili, almenaŭ 10 tute ne parolas Esperanton kaj aliaj duono estis salutantoj.

En la piedmarŝado partoprenis 13 nepalanoj (kiuj marŝis tute aŭ parte) kaj ankaŭ en ĝi troviĝis ne-parolantoj. Kaj ne ĉiuj kiuj venis al la malferma kaj ferma tagoj estis esperantistoj.

Kompreneble, la programo estis sukcesa. Ĉiuj estas feliĉaj. Ni bone manĝis dum la fina tago. Sed, denove, kial ni devas mensogi?

Gratulon al ĉiuj. Dankon al vi, al ĉiuj kiuj bone laboris por sukcesigi la programon. Sed, mi denove petas, ni estas tiom kiom ni estas. Kun nur tiuj kiuj parolas nian lingvon, ni estas sufiĉe forta kun nia teamo kaj ni povas bone labori tiel.

Mi scias multaj homoj en nia asocio ne toleras kritikon. Mi ne kritikas tiujn kiuj ne parolas. Ili estas ĉiam tiaj. Mi aplaŭdas ĉion, ĉiujn en ni. Mi nur ne ŝastas kiam ni mensogas."

5. Portraito de Zamenhofo
De multaj jaroj, mi vidas ke portreto de Zamenhofo, kiun mi donacis al NEspA antaŭ 20 jaroj kuŝas je malluma angulo de nia oficejo. Lepismo jam manĝis grandan parton de ĝi kaj ankaŭ vivis tri lepismojn sur ĝi. Estis mia telento tiama, adoro al la kreinto de Esperanto kaj ankaŭ amo al nia asocio, kiam ni ĝin ĵus fondis. Sed mi trovis ke neniu en nia riĉa asocio bezonas mian arton. Do kial mi lasu ĝin en tiu pulvoplena angulo kiel rubaĵo? Mi informis al nia prezidantino kaj prenis ĝin hejmen.

No comments: