2011/02/20

Kunveno de NEspA antaux la IHR


Mi iris al al NEspA oficejo hieraux (2011.02.19) kun granda espero ke venos multaj gravaj homoj. Okazos la plej granda evento de du jaron en nia aosico la venontan sabaton.
Estis Philip, Narendra, Bishwa, Navaraj, Hari (oficisto cxe la oficejo de Poshraj) kaj iu nekonata. Bishwa provis instrui Esperanton al Hari.
Mi demandis al al cxeestantoj pri nia renkontigxo kaj neniu havas respondon. Jes, antaux kelkaj tagoj, Bharat ja sendis al ni retleteron  ke ni pensu pri renkontigxo nun. Lau xli, Gxis nun 8 el Japanio,3 el Francio kaj 2 el Barato aligxis.
Mi miras kial tio okazas denove kaj denove antaux la renkontigxo? Cxiam, la evento estas nomata kiel tio de la asocio. Cxiuj laboras por elekti la lokon, arangxi prezon, dissendi la informon ktp. Sed tuj post kiam oni scias ke venos la gastoj el diversaj landoj, mankas iu kiu donas al ni informon. Mi ne vojas ricevi monan parton, sed mi ja rajtas scii kio okazas je preparado, kiuj venas, kiuj volontulos (aux ni dungos iun, kie ni faris antaux du jaroj) kaj kiuj resondecos. Ankaux ne estas gxentila sercxi informojn kiun oni volas kasxi.

De pli ol unu jaro, nia asocio ne havas kasiston (li lasis en novembro 2009 cxar li ne rajtis kontroli monan aferon) kaj venos cxirkaux 6,500 euxroj. Do kiu zorgos tiom multe da mono? Kial oni ne elektis novan kasiston en pasintaj 15 monatoj?

Lasu cxion. Mi nur deziras plenan sukceson de la renkontigxo.

Mi ege deziras partopreni piedmarsxadon cxi jare, sed dependas se mia nova laborejo donas al mi tiom longan ferion.

Kaj, ankaux estas simile pri partopreno al UK. Mi vidis ke 7 personoj jam estas aligxitaj al UK. Bonege, sed, cxu ni vere flugos unuope, aux okazos simile al nia partopreno al Japanio? Mi ne rajtas devigi homojn, sed mi ja deziras ke ni cxiuj petu vizon samtempe kaj flugu samtempe. Cxu tio okazos?

Alie, mi jam ne havas informon kion Bharat kaj Jacob arangxas por kunlogxi en Danio. Mi atendas kaj atendas kaj atendas.

No comments: