2010/12/12

Kuneveno de nespa kaj reago de mia letero

Okaizis interesa diskuto ĉe la oficejo de NEspA hieraŭ (2010.12.11). Venis Bharat, Mukunda Pathik, Nabin Subedi, Parasar, Narendra, Philip kaj mi. Oni diskutis pri kandidato por la okazonta UK kaj....

Jen. Ĉio iris bone dum duonhoro. Ni diskutis pri kandidatoj por UK, problemoj dum vojaĝo, vizo ktp. Poste, mi ekstaris por reiri al hejmo, ĉar mi sciis ke  aliaj gravuloj ne venos.

Subite, Mukunda haltigis min kaj demandis, "Ĉu vi havas ion demandon?" Kaj sekvis lia longa krio, kun ruĝaj, grandaj okuloj, li kritikis min ke mi skribis al li retleteron. Laŭ li mi ne rajtas skribi al li rete. Li demandis al mi kiu mi estas por esplori kiu laboras kaj kiu dormas, kaj ankaŭ longe klarigis al mi ke estas multaj memroj en KAEM ktp ktp. Li uzis eĉ fi-fortojn ekz "via patro ne pagas min por labori....". Interese, li ne prenis la kopion de mia letero, sed li plurfoje diris al ĉeestantoj ke mi skribis malbone kontraŭ li. Mi humble petis al li ke ni parolos pri tio nur kiam li portos la kopion de la letero, sed li ne silentiĝis.

Li estas nia ĉefdelegito, orbservanto por UEA komitato kaj membro de KAEM, reprezentante NEpalon.

Okazis tiel, mi antaŭ kelkaj tagoj, ĝuste la 8an de demembro, mi gratulis lin por lia unujara sukcesa laboro kaj bondeziris por lia kontribuo por la azia movado. Fine mi ankaŭ demandis al li kiuj estas la homoj kiuj aliĝis al UEA ĉijare. En oktobra numero de "Esperanto en Azio" mi vidis ke 9 memroj aliĝis al UEA. Do... estis lia reago.

Fakte, mi ne volis skribi al li ĉar mi scias ke li scias nenion pri KAEM. Mi de tempo al tempo korespondas kun aliaj geKAEManoj por kolekti esti informita pri KAEM aferoj. Dum unu jaro, mi renkontis lin ĉe nia asocio dum du aŭ tri foje kaj li neniam portis informon pri KAEM. Kaj, mi demandas al aliaj geamikoj ĉu iam li raportis kaj respondo estis ne.

Mi ja diskutis pri liaj agoj, ekz, pri lia elektiĝo kiel observanto de UEA-komitato kaj lia stranga rakonto pri subteno de NEspA al iu ne konatulo en japana Espranto-bulteno. Mi ankaŭ blogis pri tio, sed li neniam venis por respondi. Kaj, nun li venis por preskaŭ klaĉi al mi.

Nature, no ne povis kompreni ĉar li parolis la letero kiun li ne povis montri. Kaj venis starnga ideo de Parasar. Li diris le mi misuzis intereton. Denove, alia problemo.

Ni havas proverbon en Nepalo. Oni ne devas kuri post la korvo, se iu diras al vi ke la korvo prenis vian orelon.

Post tiom longa kaj varma disputo ĉe la oficejo de nia asocio. Ĝi ne plu estas privata afero. Vi certe volas scii kion mi skribis en mia letero. Jen:
Estimata s-ro Mukunda Pathik,
Saluton.
Jam pasis unu jaro, vi fariĝis KAEMano. Dum la jara kunveno, la 5an de decembro 2009, oni decidis ke vi estu KAEMano.

Kvankam mi ne povis vidi vin dum sabataj kunvenoj de NEspA, mi kredas ke vi multe laboris por KAEM. Kaj, dank' al via diligenta laboro, nun KAEM havas bonan imagon en la Esperanto-mondo. Gratulon al vi por via sukcesa jaro en KAEM.

En la bulteno "Esperanto en Azio" de oktobro, mi ĝoje legis ke en 2010 estis akcpetitaj 154 homoj kiel membroj de UEA. Kaj inter ili, 9 estis nepalanoj. Tio ja estas bona novaĵo.

Ĉu vi povas sendi al mi nomojn de la 9 homoj kiuj aliĝis al UEA? Mi volas gratuli ilin.

Mi antaŭdankas vin por via helpo.

Esperante,
Razen Manandhar

Kaj, jen estas lia respondo:
Kara Razen,
 
 
Estas mia plezuro, ke vi sendis longan kaj interesan reton al mi. Estas vera, ke telefono estas tre malproksima de vi kaj reto estas tre utila, grava facila por vi. Kelkfoje, ni renkontis en NEspA oficejo kaj kelkfoje mi ne vidas vin. Mi estas instruisto de Nepala Universitato kaj verkisto, do mi devas partopreni en diversajn programerojn. Tiu cxi jaro mi devis kaj devas vojagxi en diversaj partoj de Nepalo por mia esplorado. Estus pli bona, se mi partoprenos cxiuj sabataj kunvenoj. Mi estas KAEMAno kaj kiel membro de KAEM mi havas kontakton kun estraranoj de KAEM. Oni ne devas diri cxiujn aferojn de KAEM, sed gravajn aferojn ni devas intersangxi. Mi havas planon konduki novajn kursojn en diversajn partojn de Nepalo. Pri tio ni devas diskuti kaj bezonas financan helpon de KAEM. Mi esperas, ke ne nur Nepalo, ankaux multaj landoj de Azio ricevos helpon. La financa situacio de KAEM ne estas tiom forta, tamen, ni devas organigxi novajn movadojn, tio estas nia devo. Ni sukcesos fari tion.
 
Vi etas tre aktiva kaj lerta en Nepalo kaj dauxrigi vian laboron. Mi bezonas viajn konsilojn. La nomlisto de nepalaj membroj de UEA, mi sciigos vin post kelkaj tagoj.
 
Amike,
Mukunda Pathik

No comments: