2010/11/14

Diskuto pri UK-partoprenonto ĉe NEspA

Estis interese hieraŭ (2010.11.13)ĉe Thamel. Venis ĉirkaŭ 9 homoj! Estis Nabin, Nabil Lal, Parasar, Navaraj, Narendra, Bharat, Poshraj kaj ne konata viro. Ankaŭ estis Wolfgang kaj Tanka.

Du semajnoj post la letero de tiu helpanto venis, la gxenerala sekretario invitis nin al la kunveno antaux unu tago de diskuto. Komprenite. La temo pri subteno al vojaĝo al Kompenhago estis grava.

Mi iom malfrue iris. La sekretario diris ke oni skribu al li por peti subtenon de tiu helpentino. Mi volas vojaĝi al Kopenhago ĉi foje. Mi petos.

No comments: