2010/10/23

Venis gasto el Danlando

Venis Wolfgang Kirschstein el Danlando hodiaŭ (2010.10.23) al NEspA Oficejo. Sed tre bedaŭrinde, la oficejo estis fermita pro io nescia.

Pri lia vojaĝo al Nepalo, mi ricevis informon 11an de oktobro. Li unue skribis al la oficiala retadreso kaj li ne povis ricevi respondon. Do li skribis al ĉiuj delegitoj. Mi respondis al li kaj invitis lin al mia hejmo gastiĝi. Sed li havis nepalan amikon kun kiu li venos al Nepalo kaj estis loĝonta ĉe lia hejmo. Ili intencis malfermi butikon pri nepalaj manfaritaĵoj per la ideolgoio de "Fair Trade".

Mi telefonis al li hieraŭ matene por informi pri sabata kunveno ĉe la oficejo. Li diris ke li jam estis invitita ĉe la oficejo je la 12a. Mi opinis ke eble ĉiuj estis invitiaj.

Hodiaŭ mi iris al la oficejo sed la pordo estis ŝlosita. Mi telefonis al la prezidnatino kaj ĝenerala sekretario por scii ĉu hodiaŭ okazos la kunveno aŭ ne sed ambau ne prenis mian telefonvokon. Neniŭ jam ne informis al mi ke hodiaŭa kunveno estis nuligita. Poste mi telefonis al vicprezidanto kaj li respondis ke li estis for.

Danke, Wolfgang ankaŭ estis malfrua. Li venis, tamen. Mi ĝoje salutis lin kaj petis pardonon ke pro iu kialo la oficejo estis fermita kaj eble neniu venos. Do ni kune iris al proksima restoracio kaj teumante longe babilis. Ni diskutis pri niaj privataj vivoj, esperanto-movadoj en niaj landoj kaj la signifo de asocioj en nutempa vivo.

Li fakte estas germano, kiu nun vivas en Kopenhago. Li lernis Espernaton en Germanio, retrovis ĝin en Danio kaj agadis. Nun, li ne multe povas agadi.

Mi donacis al li mian libron "Vojaĝo al Muktinath" kaj ankaŭ la lingvogvidilon. Li intencas vojaĝi al Muktinath.

Li loĝos en Nepalo dum tri semajnoj kaj vojaĝos post la festivalo de Tiharo. kaj, supozeble, li havos ŝancon renkonti aliajn gravajn esperantistojn venonta semajne.

No comments: