2010/10/06

Mi lernas fotoĵurnalism


Mi sukcese partoprenis en la trejnado pri fotoĵurnalismo, kiu finiĝis hodiaŭ. Venis D-ro Rudiger Claus, la direktoro de Internacia Instituto pri Ĵurnalismo Berlino (IIJB) por instrui nin. Estis 22 gelernantoj, plej multe estis junaj studentoj. Ankaŭ estis kelkaj ĵurnalistoj. Estis bonega por ni. Tamen ni devis lerni tro multe da aferoj en mallonga tempo (5 tago).

Nun ekas mia revo aĉeti profesian "DSLR" fotilon......ho, mia saltanta koro. Silentu!

Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis elektita kiel membro de estrarao de Nepala Forumo de Etoso-Ĵrunalistoj (NEFEJ). Estas granda organizo, grandaj respondecoj. Ĝin regas regulo, danke.  Mi esperas ke mi lernos pri demokratia organizo en unu jaro. Estis interesa sperto eti en la unua kunveno de la estraro hodiaŭ.

Kaj, ĝi ne estas en poŝo de kelkaj kapriculoj, kiel nia esperanto-organizo.

No comments: