2010/10/15

La plej malalta homo de la mondo troviĝas en Nepalo








18 jara Khagendra Thapa Magar estas nun akceptita de "Guinness World Records" kiel la plej malalta viro de la mondo hieraŭ (20101015). Tio estas la 18a naskiĝtago de Thapa. Li naskiĝis la 14an de oktobro, 1992 en Baglung distrikto de okcidenta Nepalo.

Ironie, antaŭe Nepalo estis konata kiel la lando de plej alta monto (Monto Everesto) kaj nun ĝi ankaŭ estos konata kiel la lando de la plej malalta homo.

Speciala teamo de la "Guinness World Records estis sendita" al Nepalo por finekzamenci la veron trovis ke viro estas 67.8 centimetroj (26.4 coloj) alta. Li naskiĝis kun 600 gramoj kaj nun li havas 5.5 da kilogramoj. Li ne povis ricevi la tilolon antauxe  ĉar li estis ankoraŭ infano kaj li ricevis ĝin tiu post li celebris lian 18-jaran naskiĝtagon.
Antaŭ li, la saman tiloton meritis Edward Nino Hernandez, 24, el Colombia, kiu estis 70.21 centi-metra alta.

La ĉefa reprezentanto de Guinness Marco Frigatti gratulis al Khagendra por la eksterordinara titolo. Gepatroj de Khagendra, Rup Bahadur Thapa kaj Dhankala Thapa estas feliĉaj ke iliaj "stranga" filo donis internacian titolon por la lando.
[Mi kopiis tiun ĉi foton el Facebook]
Troviĝas tiom da malaltaj homoj en Nepalo (more, se ne fizike). Kial nur Khagendra ricevas tiun premion? Kial ne tiuj senhontaj homoj kiuj tute ne zorgas pri demokratiaj normoj, valoj, principoj kaj ludas ludojn preter reguloj por akiri personan profiton en naciaj kaj internaciaj organizaĵoj?

Intertempe, hodiaŭ komencis la festivalo de Dashain. Fakte estas la oka tago hodiaŭ sed vere venas la festo tago hodiaŭ. Inter Nevaroj, la festo de hodiaŭ havas grandan signifon. La nomo "kuĉi bhoje" mem montras ke ĝi estas festo de dinatio, la tuta familiaro kunsidas por ĝui la feston. Sed, kiam la tuta socio estas malkunigita, detruanta, kiel la principo de kunmanĝado kaj kunĝojado validas?

La urbo de Katmando hodiaŭ aspektas paca kaj kvieta ĉar multaj enmigrantoj reiras al iliaj vilaĝoj por ĝui la festivalon. Strange, ili memoras ilian vilaĝon nur unufoje en jaro. Kiel do ili kontribuos al la evoluo de iliaj naskiĝloko? Ni, katmandanoj, iel ĝuas la pacan etoson kaj vastajn stratojn almenaŭ dum du tagoj.

2 comments:

Anonymous said...

Hodiaux nia pola informtelevido montris la plej malaltan nepalanon.Kun korajn salutojn!-Barbara

Razeno said...

Dankon!