2010/09/24

Indrajatra, la cxefa festivalo de Katmando



Nuntempe daŭras en Katmando la plej bela kaj eble plej grava festivalo. Ĝi nomiĝas Indrajatra aŭ Jenjaa. Temas pri multaj aferoj. Mi donas al vi nur notojn:

1. Ĉaro procesio de Kumari: Dum la festivalo, oni sidigas Kumari-non sur bela ĉaro kvar-rada kaj tiras ĝin ĉirkaŭ la malnova urbocentro de Katmando. Oni kune tiras ĉarojn de Ganesh kaj Bharaiv, du gardisto-dioj.

2. Starigo de Indra: Oni starigas idolojn de Hindua dio Indra. Laŭ legendo, li iam venis al Kamando kaj ŝtelis florojn sed la florkulturistoj kaptis lin kaj punis lin.

Filmeton pri tiu ĉi procesio povas troviĝi ankaŭ en youtube ĉe : http://www.youtube.com/watch?v=GpKSbMz67b8

Antaŭe la reĝo kaj nun la presidento vizitas por rigardi la komenco de la ĉaro-procesio.

2. Masko-danco : Oni montras masko-dacoj pri kelkdek aferoj. Plej multe el ili montras diojn, diabloj kaj aliaj en maskoj. Ili portas belajn vestaĵojn kaj ankaxu akompanas belsonajn muzikojn tradiciajn.

3. Speciala manĝaĵo : Oni manĝas bruligitan viandaĵon kaj frititan rizon dum tiu ĉi festivalo. Estas speicala parto de la festivalo.

4. Oleo-lampo : Oni preĝas al pendantaj oleo-lampo kiel la dio. Dum tiu monato oni preĝas al oleo-lampo.

5. Pornografio (?) : Kiel parto de Indrajatra, oni prezentas ombro-teatro kiu sibole temas pri seksaj aferoj. Geviroj, geknaboj facile rigardas ĝin en malferma plaĉo kun familianoj. Nevaroj do havas tradicion prezenti publikan teatraĵon pri seksaj temoj de pli ok 300 jaroj.

6. Preĝo al infaninoj : Dum la festivalo oni okazigas eventon kiam venas centoj da fepatroj kun iliaj infaninoj kaj oni preĝas al la infaninojn. Oni kredas ke knabinoj portas diajn fortecojn kaj ili povas protekti homojn el malbonaj steloj.

7. La festivalo montras alvenon de autono je tradicia angulo.

Se vi havas planon vojaĝi al Nepalo, bonvolu aranĝi tiel ke vi estos en Katmando dum tiu ĉu periodo. Vi ĝuos ĝin dekoble pli ol dum ordinaraj tagoj.

No comments: