2010/08/25

Elena kaj Walter trovis ilian filon tie ĉi


Kiu scias kies filo vivas kie? Ĉu ne estas interese ke Elena kaj Walter, geesperantistoj el malgrnda vilaĝo de Italio 'Breda di Piave" trovis ilian filon en Nepalo? Okazis tiel. Post longa serĉado, ili oficiale trovis ĉarman kaj kompatindan knabon Ganesh, kiel ilia filo. Li estis vivanta en registara orfejo de Balmandir en Katmando.
De longa tempo ili serĉis infanon el Nepalo por preni ŝ/lin kiel ilia filo aŭ filino. Ili venis antaŭ kvar tagoj por preni la filon. Dank' al Dio. Elena diris ke ili preferis havi filon en Nepalo ĉar ŝi tre amas Nepalon. Kvankam, ŝi venis al Nepalo nur antaŭ kelkaj tagoj.

Mi ricevis informon pri ilia alveno en Katmando pere de lernu.net. Mi tre ĝojis kiam ŝi skribis al mi en lern.net ke ili jam sukcesis trovi ilian filon en Katmando. Mi tamen ne povis aranĝi tempon por tuj viziti al ili.
Hodiaŭ (2010.08.25) psottagmeze mi vizitis ilin al ilia hotelo. Mi ĝojis kiam mi vidis ilin manĝanta kun la filo en la restoracio. Ŝi tuj konis min.
Mi salutis ankaŭ al Ganesh. Li estas vere kompatinda kaj ĉarma knablo, ĉirkaŭ 6 jaraĝa. Ŝajne li venis el iu vilaĝo ekster Katmando. Mi vidis ke li estas vere estis inteligenta, obeema kaj ludema. Li parolas nur la Nepali lingvon. Li iel komunikas kun novaj gepatroj. Elena parte parolas la itanan, la anglan, la Nepali kaj la Esperanton. Mi kredas ke li samtempe lernadas ĉiujn lingvojn.

Elena instruas katolikan religion je la meza-lernejo. Ŝi naskiĝis en Treviso, apud Venezio. Treviso estas malgranda urbo. Ŝi nun loĝas en la urbo Breda di Piave.  Walter estas bankisto.

Estis tiom ĝoje ke hodiaŭ fakte estis ilia 9a datreveno de edziĝo. Elkoran gratulon!

Estis pluvanta. Poste ni kune promenis al la historia palaco de Hanumandhoka por rigardi la karnivalon de "Saparu", la festivalo de bovinoj. NI tamen ne povis vidi multe ĉar multe pluvis antaŭe. Aparte, hodiaŭ estas la festivalo de "Saparu". Estas la tago por tiuj familianoj kiuj perdis unu aŭ multe da anoj en la kuranta jaro. Ili vestas infanojn, knabojn strange kaj promenas tra la  malnova parto de la urbo.

Hieruax estis festivalo de "Gumpunhi". Oni manĝas specialan sukon, faritan de divarsaj semoj.
Tre bedaŭrinde, hieraŭ okazis du akcidentojn de aviadiloj. En unu, mortis 14 homoj. Kaj en alia, la piloto devis surterigis la malnovan flugmaŝinon ĉar la porto hazarde malfermiĝis.

1 comment:

STORIA DI UN INCONTRO said...

Kore dankon pro la bela blogero.

GANESH, ELENA KAJ WALTER