2010/05/16

Esperanto-grupo de Nepalo ĉe Facebook

Marlfermiĝis grupo de nepalaj geesperantistoj, kiuj uzas Facebook-on. La grupo nomiĝas "nepalesperanto" kaj ĝin vi povas trovi ĉe:
http://www.facebook.com/?sk=2361831622#!/group.php?gid=126331050711611&ref=ts

Vi scias en Nepalo ne estas multaj geesperantistoj kaj malplimultas kiuj uzas Facebook-on. Mi sendis inviton al tiuj kiujn mi konas. Sed jem ne aliĝis multaj nepalanoj.

Tamen, estas ĝoja ke multe da geesperantstitoj el diversaj landoj, kiuj amas Nepalon kaj ĝian Esperanto-movadon, venis por aliĝi. Imagu, en eble 8 horoj, mi trovis 34 membroj en tiu ĉi grupo!

Vi povas libere aliĝi, lasi viajn mesaĝon sur la muro, alŝuti fotojn, filmetojn ktp. Mi multe esperas ke ĝi funkcios kiel ponto inter nepalaj kaj eksterlandaj gesamideanoj.

Via aliĝo nature estos granda kuraĝigo por nepalanoj.
=
Tre bedaŭrinde, mi ne povis iri al NEspA Oficejo hieraŭ. Laŭ la regulo devis esti la estrara kunsido de NEspA. Poste venis al mi informo ke ne povis okazi la kunveno ĉar pli ol duono de la estraranoj ne ĉeestis. Estis prezidanto, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario krom S-ro Philip. Do....

Mi tre atendas scii kio vere faras la estraro ĉifoja. Post ses monatoj filiĝos la laborporiodo de tiu ĉi estraro kaj okazos voĉdono por la nova teamo, kiu laboros por evolui la Esperanto-movado en Nepalo.

No comments: