2010/05/20

Amo kaj mono

Razen Manandhar
Ĉu amo kaj mono estas malamikoj? Aŭ ĉu ili povas amikiĝi? Ni ofte legas pri amo inter riĉa viro kaj malriĉa virino aŭ inverse, en romanoj aŭ vidas ilin en kinoj. De miloj da jaroj, ni diras, kaj konfuzigas homojn, ke amo ne atendas riĉaĵon. Sed en tiu ĉi mondo hodiaŭ neniu eĉ amas vin se vi ne havas monon.

Okazis io ne antaŭ longe en Nepalo, kiu povas esti bona leciono por amo-instruistoj de la mondo.
Estis du geknaboj - knabo estis Krishna Gautam kaj knabino estis Rekha Mahatara, en vilaĝo de Kamalamai, Dhungrebas de Sindhuli distrikto. Ambaŭ havis 21 jarojn, do ne tro junaj. La viro estis senlabora kaj virino studis en loka altlernejo.

Ili enamiĝis kaj iliaj familioj interokonsentis egziĝi ilin. La viro apartenis al malriĉa familio kaj li diris al la knabino antaŭ la geedziĝo, ke tiu domo kiun li luis, estis lia propra. Li tiel volis allogi la knabinon
por edziniĝi. La knabino, eble ankaŭ deziris havi riĉan viron kaj do, konsentis edziniĝi.

La knabino subite malkovris la veron ke li estis tiom malriĉa. Nur pasis du semajnoj ke ŝi ne povis toeri malriĉecon de ŝia edzo. Ŝiaj revoj vivi lukse post edziniĝo kun riĉa viro nature frakasiĝis....
Do, ŝi prenis koltukon de ŝia edzo kaj pendigis sin ĝis morto.

Nature, okazis ĥaoso inter du familioj kaj anakŭ en la vilaĝo. La gepatroj de la knabino akuzis la knabon ke li estis la kialo de morto de ilia filino kaj igis polico aresti lin. Li estis poste libera.

En hejmo, li ne povis pace vivi. Li poste komprenis ke mono estis la kialo de ŝia morto. Do, li ankaŭ prenis ŝalon de ŝi kaj liberigis sin el sufero de amo. Sed, li, antaŭ ol sinmortigo, staris antaŭ la fotografo de lia edzino, donacis al ĝi ruĝan signon (signo de edziniĝo, laŭ la Hinduismo) kaj bankbileton de 1,000 rupioj!!!

Eble tiu mortinta knabino ne povis kompreni lin sed, mi kredas, aliaj gejunuloj komprenos lin.

1 comment:

Ursula said...

La virino en via rakonto eble ne deziris amon, sed sekuran, komfortan vivon.
Bone, sxi absolute rajtas deziri tion kaj cxiuj homoj deziras tion. Oni povas kompreni tion.
Sed oni ne nomu tion "amo".
Kaj sekve sxi nature koleris cxar la viro ne klare diris al sxi pri lia situacio.
Ankau li kulpis lau mi, cxar li mensogis. Ecx se li mensogis pro kompreneblaj kauzoj, timo kaj honto.
Unue, cxu amo au tielnomitan "amo" ?
Mi dubas, ke cxu vere temas pri amo, se amo iel rilatas kun mono au cxu tio estas iu alia fenomeno, sed ne amo ?

Lau miaj budhistaj libroj, kiujn mi legis, homoj tro ofte uzas la vorton "amo" anstatau nomi la aferon sopiron al sekureco, sopiron al komforto, dependecon, avidon, havemon, sopiron al agrabla vivo, sopiro al iu, kiu donas felicxon, realigas revojn kaj solvas problemojn, ankau la ekonomiajn.
Kondicxoj por bona vivo, do, anstatau nura amo.

Se mi estas ricxa de sentoj kaj kontenteco en mia koro, tiam ami iun signifas ke mi deziras al li cxian felicxon de la mondo.
Senkondicxa amo, do.
Eble ne tute atingebla idealo !

Kiam aperas problemo pri mono, jam ne plu estas senkondicxa amo, sed aperas iu deziro, celo, intenco, ktp.

Lau mi malricxeco, malsekureco povas morti amon, se ne estos spaco kaj ebleco por vivi kune, geedzigxi au se gefamilianoj ne akceptas.
Au se la diferencoj inter du amantoj estas tiom grandaj (ricxa-malricxa) ke honto de unu gxenas la amon.

Kaj tio ankau ekzistas inter geedzoj. Virino (au viro) sen elspezo restas cxe sxia edzo (au edzino). Cxu pro amo ? Ne cxiam. Eble ofte nur pro dependeco. Sklavo kaj mastro, foje ecx ankau ili.
Sed tia estis la bazo por edzecoj en la pasintaj epokoj kaj diversaj kulturoj.

Mi opinias: Vera amo pli facile dauras inter homoj surbaze de ekonomia sendependeco unu de la alia. Se unu inter la du dependas, vera amo foje povas toleri tion, povas elteni tion kaj povas dauri tamen, malgrau tio, sen esti influata de mona problemo. Sed tio estas malfacila kaj ofte finas la amo, cxar dependeco, diversaj niveloj de ricxeco ktp. ofte donas 'amaran guston' al amo.
Provoka tezo, mi scias. Multaj versxajne ne konsentos.
Ursula