2010/03/21

Forpasis eksĉefminsitro de Nepalo


La eksĉefministro de Nepalo Girija Prasad Koraiala forpasis hieraŭ. Li estis 87 jara.
Li estas prezidanto de partio "Nepali Congress". Li fariĝis ĉefministro por 5 fojoj post restariĝo de multparia demokratio en 1990. Li multe laboris por restarigi la parlementon kiun forpelis la reĝo post la puĉo. Kaj, dank' al kunlaboro de la Maoistoj, tiam rebeluloj en ĝangaloj, li sukcesis denove fortigi demokration en Nepalo. Kvankam lia partio subtenis la reĝon antaŭe, poste, li ankaŭ deziris respublikan sistempon.
Li apartenas al tiu familio en kiu tri fratoj fariĝis ĉefministroj en siaj vicoj. Malgraŭ lia multflanka laboro por fortigo de demokratio en Nepalo, li estis inter kritikoj ĉar li proponadis lian filinon kiel lia sekvulo en la partio.

1 comment:

Ginko/Yuko el Japanio said...

Mi kondolecas vin pro la morto de Koraiala, kiu estas grava viro en Nepalo.