2010/02/16

Mia vojagxo al suda Barato

Jen mi finpreparas por mia vojagxo al suda Barato. Morgaux matene mi veturos al suda landlimo kaj do poste ekos mallonga veturo per buso kaj poste tri tagoj da trajnveturado!
Laux la nuna programero:
17a februaro ekos el Katmando al Bhairahauxa (7am - 4 pm)
18a februaro cxe Gorakhpur
19a februaro al Madraso per trajno
20a februaro al Tirupati
21a februaro reveno al Madraso
22a februaro rendevuo kun la kuracisto, por mia amiko Navindra
...
27 re al Katmando
Mi multe esperas ke mi povos vojagxi al Hajdarabado, por renkonti al S-ro Giridhar Rao. Mi jam skribis al li kelkfoje sed li jam ne respondis al mi. La 19an de decembro 2009, mi skribis al Giridhar kaj Venka pri mia vojagxo al suda Barato kaj ili ne respondis.

La 9an de januaro, Ranga diris ke li logxas en Tirupati kaj zorgos nin dum nia restado tie. Gxoje.

Nur hieraux Venki respondis al mi. Li diris ke li logxas cxe Whitefiled kaj volas organizi Espranto-kunsidon por ni. Tre bone. Mi atendas respondon de Giridhar.

Bedauxrinde, mi ne povos renkonti al ges-roj Roger kaj Marie. Post unua renkontigxo cxe NEspA oficejo, ili simple malaperis. Sabate mi iris al Thamel por renkonti ilin (ankaux) sed ne sukcesis. Poste mi eklernis ke Poshraj kaj Narendra zorgis pri ili.
Hodiaux mi planis renkonti ilin cxe la oficejo de Poshraj. Mi tre volis donaci ilin sxlosilringon de EKKO kaj "Katmando"n sed tio ne eblis. Mantene mi telefonis al Poshraj kaj li respondis ke ili fakte estis malsanaj kaj do ne povos paroli aux renkonti nin... Nu, bone, gxis ilia posta vizito al Nepalo.

No comments: