2010/01/20

EKKo-Kunveno 2010

Estis nia granda revo okazigi kunvenon por la tuta aro de geesperantistoj de Nepalo. Ekde fondiĝo de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), ni revis pri tio. Ni volis vidi kiom granda estas nia verda societo en Katmando. Ni volis sidigi tiujn kiuj lernis Esperanton de Tibor Sikelj (antaŭ 50 jaroj) kaj tiuj kiuj lernis ĝin nur antaŭ kvar monatoj ĉe la sama tablo.


PREPARADO

Unue ni kolektis monon, el niaj propraj poŝoj; ni ne volis peti donacojn al eksterklubanoj por tio. Unue ni kalkulis pri la estontaj gastoj. Ni havis nomojn kaj retadresojn aŭ telefonnumerojn de ĉirkaŭ 60 homoj kaj ni esperis ke ni povos kolekti almenaŭ 50 homojn. Bonege. Estis sezono de geediziĝceremonio kaj do estis malfacila trovi lokon. Finfine ni trovis kunvenejon kiu nomiĝas "Green Party Palace", ĉe Jamal, je la centro de Katmando. Estis luksa kaj do multe kosta, laŭ nia nivelo. Teman plaĉis al ni ĉar ĝi portins la verdan nomon.

Unue ni intencis regali niajn per tagmanĝo kaj poste ni decidis ke ni nur donos al ili teon kaj kukaĵojn ĉifoje. Jen, ni printigis unu grandan afiŝon por pendi tra la strato kaj du grandajn afiŝojn por meti en la kunveno-halo. Kaj ni ankaŭ printigis 100 invitkartojn. Ni iomete volis oficialigi la eventon. Tio ne estis kutima en nepala estoso kie oni devas partopreni eĉ en naciaj kongresoj de NEspA laŭ mallongaj retmesaĝoj senditaj nur antaŭ tri tagoj de la evento. Ni skribis nomojn de pli ol 50 homoj kaj komencis disdoni ilin.

Unue, ni planis viziti al la NEspA Oficejo kaj peti nomliston kaj adreson de NEspAnoj. Estis planita viziti tien la sabaton antaŭan kaj vizitonte ni sciis ke tio ne eblos ĉar dum tiu tago, okazos edziniĝfesto de Miranda kaj ĉiuj NEspAnoj anstataŭe iris al la templo. Ni donis invitkartojn al kelkaj ĉe la templo. Mi finfine trovis Baraton kiu promesis ke li venos al la asocio la lundon por helpi per tio. Sed li poste diris ke li ne povos tion fari ĉar li devis lasi Katmandon (tiom urge!). Do, per la informon mi kolektis por mia hejmpaĝo (www.razeno.net), mi telefonadis al ĉiuj kaj petis ĝustan hejmo-adreson. Multaj estis nur nomoj, kelkaj troviĝis sed diris ke ili ne havas intereson pri Esperanto, kelkaj jam vivas en aliaj landoj. Kaj nur kelkaj homoj diris kie ili ekzakte povas troviĝi. Do, ni kuris al iliaj hejmoj, oficejoj. Kelkaj homoj laboris kune kaj do estis facila lasi la katrojn tie. Ekzemple, mi trovis ke kvin homoj laboris kun Indu en Nepal Rashtra Bank. Ni iris tien sed povis renkonti nur al ŝi. Ŝi diris ke ŝi mem donos la katrojn kaj poste diris ke ŝi ne povos veni ĉar ŝi anakaŭ lasos Katmandon.

Okazis tiel. Cetere, nia intereso estis venigi malnovajn geesperantistojn kiuj lernis el Tibor aŭ Simo, laŭ mi estis "veteranojn". Ni sukcesi kontakti al Shree, Baikuntha, Nutananda, Triratna. Intertempe ni aŭdis pri Universala Asocio pri Frateco, kiu celas disvastigi Esperanton tutmende. Estis Uday Mojan kiu zorgas pri nepalaj aferoj.

Poste ni dissendis invitkarton per retleteroj al ĉiuj kiuj havis retadreson, estis ĉirkaŭ 50. Samtempe ni anoncis pri nia evento en "Facebook" kaj Monda Kalendaro. Kelkaj jam promesis el Facebook. Pradip Manandhar el Usono deziris sukceson. Samtempe venis retmesaĝoj el diversaj landoj. Estis Ursula el Germanio, Joakimo el Pollando, Jan el Ĉeĥio ka. Salla el Finlando eĉ sendis bondezirojn per teksto de portebla telefono.

GASTOJ

Post tiom multe da preparado venis ĉirkaŭ 34 gesamideanoj de Nepalo. Mi opinias ke tio estas granda kolekto de geesperantistoj, kie okazas Zamenhoftago kun ses amikoj.
Estis Baikuntha, Triratna kaj Nutanananda el malnova flanko. Estis Narendra kaj Nabin Lal el estraro de NEspA. Ankaŭ estis Subas, Hareram, Nara Bahadur, Tulsi kaj aliaj. Ankaŭ estis Prakash, el Klubo Esperantista de patan, kiun mi fondis en 1993. Mi estis precipe feliĉa kiam mi vidis ke Dipendra venis! Li estis unu el tiuj kun kiuj mi laboris por fondi NEapA-on en 1990. Ni kune laboris por eldoni nian organon "Montejo". Li plustudis en Usono eble en 1996. Li venis en Katmando nur antaŭ tri semajnoj kaj reflugos tien venontan semajnon. Simile venis Asta kun kiu mi laboris tiam.

KUNVENO
Ni matene iris la la kuvenejo, purigis ĝin, aranĝis 50 seĝojn, podiomon por kvin personoj. Pendis du afiŝojn, ekpoziicis fotojn pri nia agado, ekpoziciis Esperanto librojn kaj insignojn el mia kolekto. Kankaŭ metis mian libron "Vojaĝo al Muktinath" por vendi. Starigis apartajn tablojn por aliĝo kaj teumo.

Anil Ratna Tuladhar, la EKKo-prezidanto, estis la kunvenestro. Baikuntha, Nutananada kaj Triratna estis sidigitaj; Shree ne povis veni pro familia festo.

La gastoj sidiĝis kaj prezidanto bonvenigis la gastojn kaj rakontis iomete pri la klubo. Poste mi klarigis pri la kurso, kursofina programo, pri la fondiĝo de la klubo, ĝia santendaro, niaj Esperanto-vojaĝoj kaj, partorepreno en NEspA. Mi ankaŭ klarigis pri niaj estontaj programoj.

Poste S-ro Baikuntha Man Maskey malkovris la organon de la klubo "Katmando". la 8-paĝa organo nun havas informojn pri gixaj diversaj agadoj, verkitaj de la klubanoj. Mi redaktis ĝin. Ĝi estos eldonita kvarfoje en jaro kaj dissendita al diversaj landaj alsocioj kaj aliaj organizaĵoj. Samtempe ĝin oni povas akiri pre reto.

Ni petis al ĉiuj verki mallongajn rakontojn ktp por la organo kaj precipe atentigis la malnovajn samideanojn partopreni je verkado.
Ni poste petis al ĉiuj liebere doni iliajn opiniojn pri iliaj spertoj je Esperanto, la klubo kaj Esperanto-movado en Nepalo. Homoj ne montris intereson kaj mi mem vokis unu post la alia. Unue mi petis al vic-prezidanto de NEspA S-ro Narendra Raj Bhattarai, eksprezidanto de NEspA Subas Gautam, amiko de Nepala Esperanto-movado Philip Pierce kaj fondintoj de NEspA : Dipendra Kumar Piya kaj Asta Bahadur Shakya. S-ro Uday Mohan Shrestha portis la gratulmesagxon de Universala Asocio de Frateco kaj deziris kunlabori kun la klubo por disvastigo de Esperanto.
Dume ni disdonis al partoprenantoj informilon pri Esperanto, la organon "Katmando" kaj belan ŝlosilringon kun la emblembo de EKKo.

KRITIKO
En lia vico, Subas, subite parolis akre kaj diris ke oni devas ne malfermi novajn Esperanto-klubojn. Li precipe ne volis toleri ĉar EKKo havis nur Nevarojn (la indiĝenoj de Katmando-valo) kiel membroj. Li rekte diris ke ni kolektis nur nevarojn por fari la klubon. Li eĉ akuzis ke ni agas por konstrui propran nevaran ŝtaton en Katmando!

Mi ne volis koleri ĉar mi estis gastiganto sed devis respondi ke la vero ne estis tiel. Mi memorigis lin ke la kurso okazis post libera anonco en famaj ĵurnaloj kaj tiuj ĉiuj estis en la klubo kiuj lernis. Poste mi diris ke ne estas malbona afero ke oni malfermas novajn klubojn por disvastigi Esperanton. Mi memorigis lin ke ĉiuj EKKanoj jam etas membroj de NEspA kaj ĉiam partoprenos programojn de NEspA. Estis ironie ke li estas la persono kiu fondis novan organizon "Nepala Esepranto-Lernejo" antaŭ tri jaroj. Tamen mi ne volis paroli pri tio dum la programo.
Tuj poste, Navin Lal ankaŭ diris ke oni ne devas pensi tiel kaj aliaj homoj ne devas kompreni la aferon tiel ĉar li volis miskomprenigi homojn pri la fondiĝo de la klubo.
Poste venis Philip kiu diris ke ni esperantistoj ne devas havi samajn opiniojn en la tuta mondo. Li diris, "Ni estas samideanoj sed ne samopinianoj. Do, tiaj diferencoj restas kaj tio ne gravas se ni ĉiu havas saman celon".
Narendra Bhattarai ankaŭ deziris ke oni devas esti certa pri la pozicio de la asocio kaj la klubo kaj diris ke la du organizaĵoj devas kunlabori.

PROFITO

Kio estas la profito de la oranizado? Ni povis vidi kiuj estas kiom serioza pri Esperanto. Nun mi komprenis ke plej multe da homoj kiuj montras iliajn vizaĝojn dum jara kunveno, unu foje en jaro, fakte ne amas Esperanton. Ili nur serĉas profiton el nia riĉa asocio. Kaj ili ne ĉiam aranĝas tempon por Esperanto-aranĝoj. Mi komprenas ke ne ĉiam ĉiuj havas tempon sed eĉ tiuj ne venis kiujn ni vizitis ĉe iliaj hejmoj aŭ oficejoj kaj promesis veni. Ne estis malfacile por mi kompreni ke fakte iu odernis or malpermesis homojn viziti al la EKKo-Kunveno. Aŭ, homoj ne kutime iras al tiaj kunvenoj se tie la oragnizantoj ne promesas doni bongustan aŭ luksan manĝaĵon. Mi memoras nur ses NEspAnoj venis dum al Zamenhoftago kaj mi aŭdis ke estis sufiĉe multe da "gesamideanoj" dum la edziĝfesto de Miranda (mi ne iris ĉar mi ne estis invitita dum tiu festo).
Nun mi estas certa kiun mi devas pensi kiel reagi kiam NEspA invitas min (aŭ invitus).

1 comment:

Razeno said...

Bonvolu legi pli :
http://jinruiaizenkai.blogspot.com/2010/01/esperanto-convetion-held-at-kathmandu.html