2009/08/30

Mi atendas prelegojn pri UK

Mi multe atendis por la hieraŭa kunveno ĉe NEspA. Do venis ĝi finfine. Mi esperis ke venos tri gravaj partoprenintoj al UK en Bjalistoko kaj prelegos pri iliaj spertoj.

Vendrede mi telefonis al Narendra sed mi ne povis kontakti. Poste telefonis al Poshraj kaj li diris ke fakte Narendra jam forflugis al Aŭstralio, por renkonti lian filon.

Mi estis rajdonta mian motorciklon kaj vokis min Anil kaj ni kune iris al Thamelo. Estis Shree kaj Philip kiam mi atingis. Poste venis Navinlal kaj Bharat. Ni krokodilis pri multaj aferoj.

Mi proponis ke ni petu organizi ls sekvontan Azian Kongreson en Nepalo se oni jam ne proponis. Mi ankaŭ diris ke ni havas voluntulojn, bonan sperton kaj nun eble la reĝo ne denove puĉos. Ĉiuj konsentis.

Shree telefonis al Poshraj, kiu diris ke li ne povos veni. Bharat portis informon de Indu kaj Himlal ke ili ne povos veni - Indu ankoraŭ estis malsana kaj Himlal jam reiris al Pokhara. Do, ne okazos prelego hodiaŭ. Espereble tio okazos en venonta semajno. Mi vokis al Navindra kaj li volis veni, sed mi diris ke mi mem estis ironta. Mi revenis eble post unu horo kaj duono.

Mi vizitis mian fratinon kaj iris al la lernejo SCC. Oni havis petrarto-instruadon por infanoj. Post la fino de la programo, Kailash vokis al Sharmila kaj ni - Anil, Navindra, Kailash kaj Sharmila iris al Mangalbazaro por promeni. Kailash kaj Sharmila multe fotis kaj poste ni teumis. Infanoj multe ludis. Dum la periodo ni multe sonĝis kiel ni povas labori por la Esperanto-movado.

2009/08/23

Fino de la kurso

Komenco estas la ekpreparado por la fino. Post dumonata instruado en "School of Creative Communications", venis tempo de fino por la kurso, kiu komenciĝis la 15an de junio. Jen, hieraŭ okazis la kursofina aŭ konkulda programo de la kurso. Ni fakte devis organizi ĝin la 15an de aŭgusto, sed mi pensis ke tio estos pli ĝoja se ni povos inviti la partoprenintojn de UK, ankaŭ por aŭskulti iliajn fierajn spertojn kaj ni prokrastis ĝin ĝis hieraŭ. Tamen tio ne povis esti, Indu respondis ke ŝi estis invitita al alia loko, Poshraj deivs iri al oficejo kaj al Himlal mi ne povis kontakti. Cetere mi invitis al Indu, la prezidantino de Nepala Espernato-Asocio (NEspA) por disdoni la atestilojn, kiel ĉifa gasto. Sed ŝi sendis respondon ke ŝi ne povos veni. Mi petis al Shree Prasad Shrestha kaj li feliĉe konsentis. Mi sendis invitojn al NEspA estraranoj kaj aliaj esperantistoj, pere de nia retgrupo Nepalesperanto.

Venis tamen malmulte. Estis Shree Prokhrel, Narendra Bhattarai, Nabin Subedi kaj Philip Pierce. Krome venis Baikuntha Man Maskey.

La lernantoj faris blankajn t-ĉemizojn por ili kaj ankaŭ donis ĝin al mi. Estis fakte tre interesaĵo, kaj nepbre tre utila propagandilo.

Mi mallonge enkondukis pri la kurso, la gelernantoj enkondukis sin kaj S-ro Shrestha disdonis la atestilojn. Fine, Min Ratna Bajracharya, la ĉefo de la Lernejo, rakontis kiel la kurso komenciĝis. Kaj, antaŭ la fino, S-ro Shrestha donacis la Nepali-Esepranto-Vortarojn al la gelernintoj.

Post ni libere diskutis pri la movado. Sh-ro Shrestha kaj S-ro Maskey, kiuj lernis Esperanton en 1957, de Tibor kaj Simo, rakontis pri la komenco de Espernato-movado en Nepalo kaj ankaŭ klarigis kiel al movado disfalis. Ili kaj aliaj ankaŭ esprimis pri utileco de la lingvo.

Dum instruado, mi ne devigis ilin fari ion strikte, esperante ke ili ĉion mem lernos ĝuante amikiĝante. Kaj nun, mi devas serioze pensi pri iliaj lingvo-niveloj. Mi estas ĝoja ke psot du monatoj ili jam fariĝis bonaj geamikoj (ankaŭ mi estas unu el ili). S-ro Bhattarai invitis la lernantojn al la Nepala Esperanto-Asocio. Ŝajne, la lernintoj ne interesiĝas pri aliĝo al iu asocio kaj "movado" sed mi vidu kiel mi povas glui ilin sur la muro de nia amata asocio.

2009/08/22

Fotoj pri la kursfina programo de Espreranto


.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.
Tiujn cxi fotojn mi trovis dank' al Kailasxo

2009/08/16

Al Nagarkot, rajdante sur motorcikloj

Musono kaj vojaĝo ne kongruas, nature. Oni ne imagas pri koto, pluvo-mantelo, ombrelo, insektoj, eblaj akcidentoj, hirudoj kaj malbongustaj manĝaĵoj kiam oni pensas pri vojaĝoj, sed vojaĝo dum musono estas tiaj. Mia hieraŭa vojaĝo al Nagarkot, ĉirkaŭ 32 kilometroj de la urboentro, donis preskaŭ ĉiuj gustoj de malagrablaj vojaĝoj sed entute, ĝi estis ĝoja.

Okazis ĝi tiom rapide, preskaŭ hazarde. Ni dum post-kursa diskuto antaŭ kelkaj tagoj, planis vojaĝon al Nagarkot. Hieraŭ matene ni kondludis ke ni veturos sabate per buso, sed vespere venis infomo ke ni rajdos sur motorcikloj. Rajdi tra la distanco de 64 kilometroj (iro kaj reveno) sur motorcikloj je la sama tago? Mi ne estas tiom aventurema nun. Sed mi blinde diris jes. Mi volas esti parto de feliĉo de miaj novaj gelernantoj. Ni estis Anilo, Kailasho, Navindro, Ŝarmilino, Nirino kaj Rinino (Mi hodiaŭ esperantigis viajn nomojn, pardonu al mi, karaj) kaj mi. Govindo tamen poste venis kaj Basanto estis okupita hejme.

Nagarkot situas ĉirkaŭ 32 kilometroj nord-oriente de Katmando, ĉe la rando de la Katmando-valo. Do estas monto je alteco de ĉirkaŭ 2,175 metroj. Estas fama loko, de kie oni povas observi famajn montpintojn de la Himalajo, de ocdienta Monto Daulagiri ĝis orienta Kanchenĝunga: ekzemple, Everest (8,848 m), Lhotse (8,516 m), Ĉo Ju (8,201 m), Makalu (8,463 m), Manaslu (8,163 m) kaj aliaj. Ĝi jam estis partoj de la Internacia Himalaja Renikntiĝo, se mi bone memoras. Cetere, oni veturas al tiu punkto por rigardi sunleviĝon kaj sunsubiron. Troviĝas luksaj kaj moderaj leĝoj kaj restoracioj tie. La punkto estas ankaŭ bona por promen-vojoj ĉirkaŭ montoj. Oni povas iri ĝis Ĉangu, Sanku, Banepa ktp.

Eliro de tumulta urbo estas ĉiam ĝojiga por mi. Matene je la 7a ni renkontiĝis ĉe Babarmahal. Venis ĉiuj kaj do nia aventuro komenciĝis: malrapide, kune, ĝoje, ekscitite. Mi estis aŭskutanta muzikon, sole. Rajdi motorciklon sur serpanta kaj mallarĝa ŝoseo, ĉirkaŭ montoj ne estas fakte ĝoja. Ni ne povis rajdi pli rapide ol 15 kilometroj hore. Je 8.15 ni sidis en iu kvieta loko kaj ripozis. Ĝuste tiam venis Govindo kaj salutis nin. Li petis pardonon ke li estis tre okupita. Do, ni daŭirigis nian rajdadon : sep homoj sur kvar motorcikloj. Ni sidis sur iu bela verda loko denove je la 9.15 kaj ripozis, trinkante teon. Tie ni vidis por la unua fojo hirudon, sangosuĉaj vermoj - la etaj vivantaĵoj, kiuj donis al ni la teruron por la tuta tago... Kaj rekte al Nagarkot.

Ni atingis al la bazareto de Nagarkot je la 10.30. Poste ni matenmanĝis kaj aĉetumis manĝaĵojn por la tago. Anilo montris ke hirudo jam suĉis lian sangon. Poste estis vico de Nirino. Mi aŭskultigis ilin la himnon kaj ĝian "modernan" version dum manĝado. Preskaŭ duonon de la bela monto nun estas barako - apartenas al Nepala Armeo - mi demandis min, kial nepalaj soldatoj volas vivi en sekuraj lokoj kaj kial ne en landlimo? Je la 11a, ni iris al la astorlogia turo, kiu ankaŭ estas bona loko por vidi la panoramon de la valo kaj, se vi estas sufiĉe bonŝanca, eĉ la panoramon de la Himalajo. Iu agrabla knabo fotis nin sur la turo kun la esperanto-flago. Ja estas hirtoria fotado.


Estis multaj homoj: turistoj, nepalanoj - kaj junaj kaj maljunaj. Ni ankaŭ vidis multajn luksajn aŭtojn. Post duonhoro ni lasis la turon kaj rajdis al iu malofte uzata flanko de la monto, laŭ kotaj, ŝtonaj aŭ sablaj vojo. La vojo almenaŭ por mi estis malfacila kaj ni lasis niajn motorciklojn apud iu luksa hoteleto. Kantoj de cikadoj bonvenigis nin. Ni povis aŭdi la ĝangalon nur kiam ni finfine elmetis niajn kaskojn. Dume, mi kantis kelkajn liniojn el "Diris mia amiko ke". Post interesa kaj gaja marŝado, ni atingis al bela loko por ripozi je la 12.40.











Tio estis la tendejo de Anilo. Ege bela loko. Li bone aranĝis tendojn por turistoj. Ni kunmanĝante babilis pri diversaj temoj dum proksimume du horoj. Ni parolis pri divesaj homoj, nacioj, tempo, infanoj kaj planis pri estonto. Tre interese, la gelernantoj jam bone intimiĝis kavazaŭ gefratoj. Kelkaj inter ili jam ricevis belajn moknomojn. Ili volas daŭre kunveni ĉiusabate, eble en iu restoracio, por praktiki kaj plu lerni. Kaj ili eĉ ekrevas pri vizito al aliaj urboj kaj landoj por disvastigi Esperanton! Kompreneble ili ne multe parolis Esperanton. Nur 20 horoj ne sufiĉis por ili ekbabili en fremda lingvo, sed ili ja balbutis. Ili dankis min kiam mi donis ĝustajn vortojn kaj pli bonigis iliajn frazojn. Gravas al mi ke ili ne diras "I don't understand".

Je la 2.45 ni levis nin kaj pretigis nin por reiro. Ni ne volis sed ŝajnis ke ekpluvos baldaŭ. Ni bone sciis ke marŝado sur glata tera vojo dum pluvado estos terura. Ni eĉ hastis, pro pluvo kaj pro timo de hirudoj. Fakte, ja estis terura : troviĝis la plej multe de ili en ŝuoj de Nirino, kaj ankaŭ estis kelkaj en miaj kaj alies ŝuoj. Kaj tre malfaciliĝas forpeli ĝin kiam ĝi eksuĉas.




Ĉirkaŭ la 4a, ni atingis al tiu luksa hoteleto kaj trinkis kafon kaj freŝiĝis. Nia babilado pri socio, kulturo, komerco, arto kaj fotografio daŭris. Sed jes, nepre venis temo pri hirudoj. La hoteleto estis en tre bona loko, sed ege multekosta, ĉ 40 dolaroj po nokto por eksterlandanoj!

Kailaŝo kaj Ŝarmilno reiris al la turo por repreni ŝian kaskon. Tagmeze ni metis ĝin en iu table kaj forgesis repreni ĝin. Dank' la vendisto, li estis afable honesta por redoni ĝin.

Ni revenis el la monto pli malpli silente, ni ĉiuj estis ege lacaj kaj niaj membroj ekdoloris. Jam estis ĉirkaŭ la 6a. Krome, mi malŝaltis(malfunkciigis) la maŝinon de mia motorciklo. Tiel mi savis benzinon kaj zorgis pri la etoso. Estis tiom silenta ekstere. Kaj mi ne volis ĝeni miajn orelojn per muziko. Mi anstataŭe aŭdis la kanton de la vento. Survoje, ni vidis ke venantaj rajdantoj havis malsekajn pluvmantelojn, tio signifas ke ĵus antaŭ kelkaj minutoj multe pluvis. Ni rajdis sur glata malseka vojo sed ni mem ne malsekiĝis. Dank' al dio. Interese vidi ke Ŝarmilino fotis kiam ŝi sidis sur la motorciklo. Se mi havus kvar manojn, mi uzus du manojn por foti ŝin. Ŝi estis tiom entuziasma fotistino, kaj ankaŭ egele entuziasma fotisto estis Kailaŝo.

En hejmo, mi estis lacega. Sed mi ege volis skribi ion pri nia vojaĝo por la blogo. Mi malfermis la reton kaj trovis kelke da leteroj de amataj skribantoj. Mi ne volis eĉ legi ilin. Atnaŭ ol komenco de skribado. La elektro malaperis. Tio estas vivo. Kaj matene hodaŭ, mi trovis ke fotoj el miaj fotiloj estas tre tre malbonkvalitaj, malgrandaj. Ho dio!

2009/08/13

Jen nia lernanto-grupo de Esepranto


Nia grupo de gelernantoj sukcesis esti fotita hieraux. Ili estas komencantoj sed ege volas plibonigi ilian esperanto-nivelon kaj labori por la movado. Mi petas, korespondu kun ili, esperante.

2009/08/07

UK en Bjalistoko, vidata el malproksimo


Ĝoje, ke la 94a Universala Esperanto Kongreso okazis plensukcese en la hejmvilaĝo de D-ro Zamenhof. Estis fakte longe atendita okazaĵo. Mi bedaŭras ke mi ne povis esti parto de la historia evento.

Mi mem ne estis fizike en Bjalistoko, sed mi estis tie mense, viturale. Ĉiu tage mi iris al blogoj kaj aliaj retpaĝoj por legi ion ajn pri la UK. Kompreneble, homoj estis okupitaj dum tagoj kaj noktoj kaj mi esperis ke ili ĉiutage skribu ion pri la evento, pri iliaj sentoj ktp. Tute stulte. Sed kion fari? Du personoj el Ipernitio bone metis fotojn de la UK. Dankon al ili. Mi nenion vidis en Youtube ankaux.

Tri personoj el Nepalo sukcesis aranĝi vojaĝon al Bjalistoko kaj partoprenis en ĝi. Ili tute ne skribis al mi pri la okazaĵoj. Unu skribis antaŭ la komenco kaj alia respondis pri mia blogaĵo.

Tute ne gravas. Mi estas feliĉa nun ke tuj post la kongreso, mi ricevis multajn leterojn - de konataj geamikoj kaj eĉ kelkaj nekonataj (eble forgesitaj) homoj kiuj detale rakontis min pri la kongreso, precipe pri nepalaj partoprenantoj. Mi legis ĉion kaj nature, mi interesiĝis pri aferoj kiuj rilatas al miajn nepalaj partoprenantoj, nepala movado kaj aziaj aferoj.

Antaŭ la kongreso Barabara, mia malnova pola amikino gastigis P-on kaj dum la aranĝo ŝi ekkonis reston de la grupo en Nepalo. Dankon Barbara por bona zorgo pri li. Mi ne scius se sxi ne dirus al mi.

Mi leginte ĉion nur bedaŭras ke partoprenoj de nepalanoj estis pli ĥaosaj ol mi iam povis imagi. Mi havas sperton de Japanio. Nepalanoj simple ne sidas por plani ion ajn kaj unu persono ne scias kion havas en alies koro. Ĝuste okazis tiel ankaŭ en Bjalistoko.

Mi ĝojas legi ke iu mendis 100 kopiojn de Nepali-Esepranto-Vortaro. Dankon al li. Tio pruvas ke estas homoj en la mondo kiuj vere ŝatas posedi ĝin, kvankam apenaŭ en Nepalo aĉetis ĝin. Nur esperantistoj konas valoron de la esepranto-libroj.

Mi goĵas trovi ke ĉiuj kopioj de "Vojaĝo al Muktinath" estis venditaj. Tiom ke eĉ miaj karaj geamikoj, al kiuj mi jam promesis donaci, ne povis ricevi ilin kiel miaj donacoj. Tre bedaŭrinde ke mi mem ne povis esti tie por plenumi miajn promesojn. Kaj, aliflanke miaj libroj iris al nekonataj manoj kaj mi povas poste sendi kopiojn perpoŝte aparte. Mi volas legi de KAEM aŭ KAEManoj kiom da kopiojn ĝi vere sukcesis vendi.

Mi nur povis esperi ke ili portu ĉiujn librojn de Nepalo. Mi donis 30 kopiojn al P sed li ne povis ĉar li havis grandegan pakaĵon kaj H (eble) ne povis kolekti ĝin. Certe mi prenos aliajn kopiojn kiam mi en estonteco partoprenos en UK.

Ankaŭ estis ĝojiga informo por mi ke nepalanoj estis tiom okupitaj dum la kongreso ke ili ne havis tempon por saluti aŭ babili kun konataj geamikoj, tiom multe ili dronis sin en la evento. Ili estis kune dum semajnoj sub la sama kongresejo sed ili ne havis 10 minutojn da babilado. Kongresoj estas tiaj... aŭ kongresoj devas esti tiaj.

Krome, mi petis al kelkaj geamikoj eksterlandaj ke ili renkontu nepalanojn kaj salutu. Ili fakte serĉis nepalanojn sed tute ne povis trovi ilin, eĉ dum la inaŭgura sesio. Mia amiko ne povis vidi P-on dum iu prelego, ankaux ne dum artaj aranĝoj. Ŝajne, la nacian vesperon li forlasis post duona horo kaj malaperis kun iu. La balon li ne partoprenis, dum koncertoj li ne vidis lin. Dum la grupaj diskutoj pri la kongresa temo li ne ĉeestis. Nur foje li vidis lin en la KAEM budo.

Maljuna amiko el Germanio, Hans gastigas P kaj ili duope vizitis diversajn lokojn.

Aparte, H estis senhelpa. Li estis iom malsana je la komenco. Li tamen multe laboris por la KAEM budo okazis, sed maltrafis ĉiujn aranĝojn. Eble liaj nepalaj kolegoj ne nepallingve klarigis al li aŭ li ankaŭ ne demandis siaflanke. Eble, denove, lia sperto en Bjalistoko devigos lin lerni Esepranton pli serioze - miaj bondeziroj. Jes, iu vidis ke li estas la persono kiu ofte havis N-E vortaron en liaj manoj. Li finfine vojaĝis al vilagxo de Ursula.

Kiel estroj de nepala registaro, nepalaj reprezentantoj estis sendependaj; do ĉiuj ne devis zorgi pri aliaj membroj. Tio estas kutimo de multaj jaroj. Mi legis/aŭdis pri tio en Ĉinio kaj bone vidis en Japanio.

I kaj P ekskursis kun islandano Jon kaj iu pola knabino iom zorgis pri H.

Estas almenaŭ por mi bedaŭrinda ke neniu rezervigis vortaron por UEA kaj libroservo. Danke, Franciska devis trankviligi Osmo Buller per la fordono de ŝia propra voraro. Tio estas ĉiel malbona. Konflikto ja estas en Nepalo. Sed iu devas montri en UK ke Nepalo ja produktis almenaŭ ion en pasitaj 20 jaroj. Vere, ni povas esti bonaj esperantistoj en Nepalo, sed ni jam ne bone sukcesis je organizado.

Tio vere aplikiĝis dum la KAEM kunsido. Ĉeestis ĉ. 50 esperanstistoj, de en kaj ekster Azio. Nek P nek H iris; kaj I iris tro malfrue, duonan horon post la komenco. Hontinde. Ĉiuj landoj raportis kaj prezentis sin. I nur diris unu frazon : "Nepalo sukcese aranĝis himalajan renkontiĝon". La ĉeestintoj lauxte ridis pro tia unu frazo. Oni povas kompreni ili ridis pri Nepalo, au pli bone, pri ĝia reprezentintino aŭ aktuala nivelo de nepala Esperanto-movado. Denove hontinde.

Ŝi ne volis paroli pri la vortaro (dum ĝia inaŭguro, mi ĝuste blogis: neniu estis feliĉa krom mi). Danke, iu eŭropanino havis unu vortaron en sia sako kaj ŝi tuj iris antauxen kaj montris la vortaron. Hontinde denove por I. Tuj s-ro Lee emfazis ke la vortaro aperis per la financa helpo de KAEM, komprenite.

H kaj P ofte sidis en la KAEM budo kaj vendis la librojn, sed ne havis unu foton pri la nepala montaro por varbumi pri la IHR. Ili maltrafis gravan ŝancon varbumi por la IHR kaj por prezenti sin al la azia mondo.

Ĵus venis al mi informo ke I gastiĝas ĉe hejmo de Joakimo, mia Esperanto-instruisto, kiu bedaŭrinde nun estas for de la movado. Li informis pri sxi. Mi demandis al li cxu sxi donis al li la vortaron. Kaj li repsondis ke sxi diris ke sxi poste sendos. Poste, mi trovis ke sxi sendis al mi mesagxon, kiur legis "ke chha harlkhabar". Mi ne povis repsondi al sxi.

Mi ne estsa "Sangxaja" de Mahabharato, sed mi povis vidi la veron kiel antaux miaj okuloj. Komrepneble, mi skribas la veron tiom rekte ke kelkaj kaŝemauloj tute ne toleras min. Eble iu (almenaŭ unu, mi bone konas) diros ke tio ne estas vero. Mi lasas ĉambrojn al vi ĉiuj respondi kio estas vero se ĝi ne estas.

2009/08/05

Mi kaj miaj gelernantoj


Hodiaux mi kaj miaj gelernantoj gxoje trinkis teon surstratre. Jen la foto.