2009/07/30

Kio pri UK? Mi soifas...

Mi tre bedaŭras ke mi ne povis partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto ĉi jare.

Mi sopiras...Mi soifas...

Mi tre deziras legi mallongajn raportojn aŭ blogojn. Ĉu vi scas iu blogas ĉiutage el Bjalistoko? Mi same volas rigardi fotojn. Mi vidis kelkajn en Ipernitio.

Kvankam mi ne ĉeestas, vi povas renkonti tri samlandanojn el Nepalo: Indu, Poshraj kaj Himlal. Bonvolu parolu kun ili, kuraĝigi ilin. Neniu el ili jam skribis al mi rekte, sed mi havas ŝancon legi pri la kongreson, nur iomete.

Vi vidos min en la kongresejo en du budoj: en la Budo de UEA kaj tio de KAEM. Ili vendas mian unuan Esperanto-libron: "Vojaĝo al Muktinath". Ĉu vi vidis ilin en UEA-budo aŭ KAEM budo? Ĉu vi vidis ke homoj aĉetis ilin? Kaj vi? Se vi ne volas aĉeti ilin, ne gravas, nur tuŝu ilin. Mi sentos vian kareson!

Mi multe esperas ke kelkaj el vi (tiuj kiuj partoprenis en ĝi) aĉetis mian libron. Estas mia unua provo kiel libro-verkado kaj eldonado. Nun atendas mia libro pri mia vojaĝo al Japanio. Mi scias ke homoj malmulte aĉetas E-librojn nuntempe, kaj tiuj kiuj volas aĉeti ankaŭ ne povas ĉar afranko kostas pli multe ol libroj. Super ĉio, eldoni libro estas granda investo de mono kie profito estas nulo. Do, eldono de E-libro estas simila al produkti senutilaĵon kaj meti ĝin sub la tablo dum dekoj da jaroj, kiel donaco al musoj. Tamen, mi ne jam rezignis.

Pri la Nepali-Esperanto vortaro, mi ne povas diri ion ajn. Mi nur aŭdis iomete private, pere de miaj novaj kaj malnovaj amikoj, ke neplaj ili estas acxeteblaj en KAEM budo, bonvolu acxeti ilin ankaux.

Do, mi ne scias kiel nepalaj partoprenantoj planas pri la vortaro. Mi ne skribis iun ajn pri vortaro al KAEM aŭ UEA. Mi antaŭ longe dum kunsido proponis ke ni devas disdoni la vortaron al UEA kaj aliaj per kapo jesis. Poste oni ne diskutis pri tio en NEspA.

Antaŭ eble tri monatoj, mi nur skribis pri mia libro "Vojaĝo al Muktinath" al UEA Libroservo kaj mi jam sendis 15 kopiojn. (Eble vi vidis ĝin en la budo de UEA-Libroservo). Mi dankas al UEA libro servo.

Antaŭe mi petis al nia prezidanton (kaj KAEManon) porti 30 kopiojn de la libro sed ŝi post du semajnoj diris ke ŝi havas ion por doni al KAEM kaj ne povos porti la librojn. Do mi petis al alia amiko Poshraj kaj danke, li portis eble duonon de ili. Mi antaŭe ne pensis ke miaj libretoj povas esti tiom pezaj.

Intertempe mi eksciis ke S-ino Franciska Reisel el Germanio aĉetis la vortaron kaj donacis al UEA. Tre agrable!!! Koran dankon de mia koro al ŝi. Tio estas ŝia amo al Nepalo. Mi multe espeas ke mi iam brakumos ŝin.

1 comment:

Barbara el Pollando said...

Kara Razeno,estu trankvila.Via libro estis en libroservo.Cxar mi jam legis gxin antauxe,mi mem proponis al belga esperantistoj por ili acxetu gxin.Kaj ili acxetis!
Mi estas certa,ke la libro estos tiel same interesa por ili kil po mi:-)