2009/06/07

Oni diskutis pri vizo en NEspA

Mi vidis multajn homojn hieraŭ en NEspA oficejo kompare al normalaj kunvenoj: Estis Bharat, Narendra, Indu, Poshraj kaj Himlal. Se mi ne eraras, Himlas venis al la asocio unua fojo post elektiĝo kiel estrarano de la asocio antaŭ sep monatoj. Pli bone estas malfrue ol neniam, ĉu ne?

Inter ili, tri - Indu, Poshraj kaj Himlal - estas partoprentoj al la UK. Kiel mi ĉiam diras, la asocio brilas en junio kaj julio, kiam oni diskutas pri vojaĝo al UK. Poshraj disis ke li provis peti vizon el germana ambasadorejo kaj li ne sukcesis.

La lu-mono kontraŭ la ĉambro estis pagita. Kaj oni denove parolis pri ebleco trovi malmultekostan ĉambron, jam ĝi estas malnova ŝerco. Post tri monatoj oni eble denove parolos pri tio.

Kaj oni ankaŭ parolis ke ni devas regule instrui Esperanton. Mi diris ke ni ofte klopodis sed ne sukcesis ĉar mankas lernantoj al ni. Mi informis pri mia okazonta kurso kaj petis ke ili helpu min trovi lernantojn. Indu diris ke ŝi planas instrui al ŝiaj kun-oficistoj.

Venis ankaŭ ideo dungi iun por oficado de NEspA. Narendra diris ke li estas preta ofici. Mi memoras, NEspA dungis al iu knabino, Archana, dum cixrkaŭ du jaroj. Ŝi tajpis mian vortaron dum 18 monatoj kaj mi ne sukcesis ricevi la manuskripton. Kaj dum la sama periodo, mi mem devis iri al la NEspA oficejo por demandi ĉu mi rajtis partopreni en la NEspA kongreso. Post longa ĥaoso, ŝi lasis la oficejon kaj mi poste, ŝi aperas eble du foje en la jaro en la asocio.

Poste venis Ajit, Kanchan kaj Mukunda Chhetri, kiuj sidis en alia ĉambro kie laboris Philip sur komputilo. Li tajpis leteron de la asocio por la partoprenontoj por peti vizon.

Hieraŭ estis Monda Etoso-Tago. Neniu havis tempon pensi pri etoso - la malglaciiĝantaj montoj, malpuraj riveroj, mankantaj rioltoj kaj malpurega aero. Ĉiuj nur pensis kiu kaptos bojan senĝojn de ministerejoj. La esteroredinara ĉefministro jam ne sukcesis fari lian kabineton kaj unu el liaj subetnintaj partioj baldaŭ dividiĝos ĉar unu sekcio decidas esti ekster la registaro. Do, okazis simpajn ritajn aferojn, plej parte, por feliĉigi donacantojnl. Tio esta mem etoso.

No comments: