2009/06/14

Mi prelegis pri Esperanto

Laŭ la plano, mi hodiaŭ prelegis pri Esperanto en "School of Creative Communications", en Kupandol, Lalitpur. Venis 9 homoj en tute kiuj sekvis la anoncon en ĵurnaloj kaj afiŝoj en stratoj. Tio estas grnda sukceso kie homoj tute ne parolas pri nia internacia lingvo.

Mi klarigis al ili kio estas Esperanto, kial ĝi estas internacia, kial ĝi estas facila, kie oni povas uzi ĝin kaj kie troviĝas la parolantoj. Mi ankaŭ klarigis pri agadoj de NEspA. La aŭskultantoj impresiĝis kaj kelkaj inter ili eĉ promesis veni al la kurso. La kurso komenciĝos ekde lundo, la 15an de junio. Unu el ili diris ke li atendis lerni Esperanton dum pasintaj 20 jaroj. Li ekinteresiĝis pri Esperanto en 1990 kiam mi mem lernis sed li ne povis tiam lerni kaj li soifadis por samideaniĝi.

Mi informis pri mia okazonta kurso en NEspA lasta sabate kaj petis al estroj ke ili sciigu pri mia kurso al homoj kiuj volas lerni ĝin. Neniu venis el la asocio. Ja venis du knaboj hieraŭ al la lernejo kiuj mistere demandis pri rilato inter la lernejo kaj asocio. Mi povis kompreni kio okazis.

Dankon la Jacob, li sendi bondezirojn el Danio, trans la muroj. Sed neniu nepalano sendis al mi tion. Mi telefonis al Narendra kaj petis numerojn de la gesinjoroj kiuj venis al Thamel por lerni Esperanton. Mi parolis kun la sinjoro sed li ne havis tempon krom sabatoj. Li poste diris al mi kiuj esperanstistoj venos al la prelego. Mi diris mi persone invitias al neniu sed jam sendis mesaĝon pri tio.

Do, ne gravas kiom ajn venos, mi ekinstruos Esperanton ekde lundo. Kaj, la kurso estos sukcesa finance por mi, nur se venos pli ol 10 lernantoj kaj se ne mi egale malgajnas. Uh....

Libro aŭ kandelingo?

Mi tagmeze iris al la asocio. Mi kaj Narendra kune supreniris kaj parolis pri la kurso. Supre estis neniu. Mi vidis ke la ĝenrala sekretario preparais leteron por peti vizon, por la prezidanto kaj aliaj. Mi bondeziras ke ili ricevu la vizon kaj bone partoprenu en la kongreso.

Mi vidis ion kio ŝokis min. Mi vidis ke sur la tablo iu uzis Esperanto-libron "Sed homoj kun homoj" por bruligi kandelon! kaj la Kandelo finbruliĝis sed ĝi jam ne tuŝis la libron kaj dank' al dio, fajro ne kaptis la ĉambron..... (vidu la bildon).

Mia kara, ĉu tiu sendinto kiu sendis al ni la bonkvalitan kaj historian libron ĉar mankis al ni kandelingo? Ĉu iu el la estroj jam legis ĝin? Mi memoras ke tiu libro venis en kelkdekoj. Mi proponis ke ni disvendu ĝin al homoj malmultkoste por ke ili almenaŭ legu aŭ koservu ĝin en iliaj ĉambroj ĉar mi vidis ke neniu zorgis la librojn. Sed venis respondo de la ĝenerala sekretario ke la libroj eble estas pli valoraj. Eble, estas pli valoraj por uzi kiel kandelingo.

La asocio jam dungis iun dum du jaroj kaj denove oni parolas pri dungado de oficisto. Ĉu tiu dungito ne povis almenaŭ labori sur la libroj amataj, kiujn ni ricevis kiel donacoj? Devis veni S-ino Tatjana el Rusio por ke ni almenaŭ faru liston de niaj esperantaj posedaĵoj. Tie staras ni.

Poste venis la ĝenerala sekretario kaj niß parolis pri Sudarshan, bankoj ktp. Mi estis tie dum unu horo. Ni tri nek en, per aŭ pri Esperanto parolis kaj mi lasis la ĉambron.

Mi ne forgesu diri al vi ke Sudrashan, la agento por NEspA dum la lasta IHR, telefonis la mi ĵaude kaj diris ke li iros al policejo se NEspA ne finpagos lin. Mi diris ke polico estu lasta opcio kaj ni unue ĉiuj sidu kune kaj trovu la sovon. Mi ne povas diri ĝis kiam NEspA donos al mi la finan bilancon de la internacia programo.

2 comments:

Verda Lumo said...

Tre malbone!
Oni devas ne sendi esperanto-librojn al Nepalo.

Dankon.
Verda Lumo

Jacob said...

Ah, Verda Lumo, trankviliĝu.

Vi ne povas juĝi la tutan esperantistaron de Nepalo pro ago de unu malatentulo.


Kaj saluton Razen!

Kaj dankon pro la salutoj.

Mi devos sendi al vi ĉiuj novajn bildojn de nia vivo ĉi tie - ege malsama ol tiu de Nepalo.
Nuntempe mi plene okupiĝas pri laboro, familio (Anne Mette estas en Nepalo, fakte!) kaj la Kultura Esperanto-Festivalo.

Kore Jacob