2009/05/10

Feliĉan Budho-tagon



Deziras al ĉiuj pacon, sanon kaj feliĉon okazde de 2553a naskiĝtago de Budho. Mi sendas al vi sinceran bondeziron el Nepalo, la lando kie naskiĝis la Budho. Restu paco en la mondo.

Same kiel ĉiujaro, divesaj programoj okazis en Nepalo: kaj en Lumbini kaj en Katmando. Sed tio estis nur sociaj. La registaro havis neninon - nek monon, tempon nek energion por celebri la pian tagon. Iu reglia asocio invitis al la presidenton kiel ĉefa gasto, sed la presidento, Hinduano, ne iris tien. Povas esti ankaŭ politika kialo (ĉio estas politika en Nepalo). Ironie, la ĉefministro Pushpa Kamal Dahal, kiu akiris la regon post mortigo de 13,000 homoj diris, en lia mesaĝo ke intruado de la Budho je filozofio de vivo ĉiam inspiris ilin por krei pacon (?), bonfaron kaj leĝan societon. Li menciis tri faktorojn kiuj neniam videblis en Nepalo dum lia 12 jara milito kaj 8-monata rego.

Kvankam la Budho naskiĝis en Nepalo, la lando mem neniam povis iĝi buda. Tiu kaze la Budho estis malsukcesa - li donis bonan lecionon al la tuta mondo sed ne povis doni tiun mesaĝon al Nepalo. Bedaŭrinde.

Okazis interese ĉi foje en Nepalo. Post du jaroj de sekularismo, kelke da troaj Hindianoj volas denove invesi la decidon kaj postulis ke Nepalo denove iĝu Hindua lando. Mi ne povas kompreni kial la Hinduanoj ne volas vivi egale kaj kial ili pensas ke ili estas super aliaj. Ĉifoje ili decidis ke Budha Tago eats ankaŭ Hindua festivalo ĉar Budho (kiu staris kontraŭ la enkarnismo) mem estis enkarniĝo de Hindua dio, Viŝnuo. Kion fari? Ĉiukaze, mi deziras bonon kaj saĝon al la HInduoj, kiuj ne povas vivi sen lecionoj de la Budho.

No comments: