2009/05/24

Eksterordinara ĉefministro de Nepalo


Hieraŭ estas historia tago ne nur por nepalanoj, sed ankaŭ por ĉiuj homoj en la mondo kiuj kredas al demokratio. En Nepalo, inter misteraj cirkonstancoj igixs ĉefminitro tiu homo kiu malvenkiĝis el do konstitucioj dum pasinta baloto de Konstitucia Asembleo. Tiu ĝentlemana komunisto nomiĝas S-ro Madhav Kumar Nepal, la eksĝenerala sekretatrio de CPN-UML.

Dum pasintaj 8 monatoj estis la registaro de la Maoistoj, la plej granda partio, laŭ la rezulto de la baloto, kiuj sukcesis fari registaron kun helpo de aliaj partioj. Sed konstantaj protestoj de aliaj partioj, tiu reganta partio de Maoistoj ne povis bone labori. Kaj, ili ankaŭ ne povis materialigi iliajn planojn. Dume, la ambasadoroj de aliaj landoj, ekz de Barato, iĝi tro aktiva, por sanĝi la registaron. Oni dire, ambasadoroj de fortaj landoj prenas ŝlosilon por daŭrigi nepalan registaron. Kaj, ili neniam volas ke paco regu en tiu ĉi malgranda lando.

Du homoj mortiĝis kaj 12 homoj vundiĝis hieraŭ kiam ekplodis bombo en kristana preĝejo. Sabate ili kutime havas preĝadon. Tre hontinde, ke troaj Hinduoj tiel terure atakis al malgrnada grupo de Kristanoj. Estas eble komenco de atako de granda religio al malgranda religio. Gvidistoj aliaj religioj postulis harmonion inter religiojn kiam Nepalo mem fariĝis sekulara. Kaj, mi tamen timas ke tio estis ago de tiel-nomata militista grupo de suda ebenaĵo, kiu konstante postulas monon kaj atakas tiel kiam ili ne sukcesas akiri monon (troviĝis afiŝo de tiu grupo en la preĝejo poste). Ĉiuj scias ke en Nepalo, preĝejoj estas riĉegaj ĉar ili ricevas mondonacon el diversaj landoj.
=
Mi iris al NEspA hieraŭ kun mia amiko Basanta, kiu interesiĝis pri Esperanto. Estis du gravaj esperanstistoj kiuj venis por la sabata kunveno: Bhart kaj Narendra. Mi montris al mia amiko la ĉambron kaj li demandis al mi kiom da mono ni devas pagi. Mi respondis kaj li miris. "Kiel vi gajnas tiom multe da mono por lupagi?" li demandis. Kaj ankaŭ miris ke ni elspezas tiom multe da mono je luo sed tiom malmulte da homoj venas al la asocio dum kunvenoj. Mĉi ne havis responson. Mi diris al li ke ni havas laborplanon kaj ĉio iras laŭ laborplano. Je la fino venis Nabin Lal kaj mi revenis.

No comments: