2009/04/13

Feliĉan paskon

Mi deziras feliĉan paskon al ĉiu Kristanoj en la mondo.

En Nepalo kreskas kristanismo tre rapide. Ja ekzistis kristanoj en pasintaj jarcentoj en Nepalo. Venis kelkaj kristanaj misioj por doni medikamentan kaj aliajn helpojn al Nepalo. Ili eble estis ankaŭ politikaj misioj sed ja bonkoraj. Iu kristana pastro ne povis toleri kiam li vidis ke tiama reĝo de Gorkha, Prithvi Narayan Shah, trancis nazojn kaj orelojn de miloj da homoj post kiam li sucesis akiri ŝateton de Kirtipor per truko en 12a de marto 1766. La vunditoj de milito multe suferis kaj venis pastro Michael Angelo kiu volis kuraci ilin sed la reĝo Shah ne permesis lin (trovu detalon en Journall of Asiatic Society II, p 319, laŭ Historio de Kirtipur, de Shukra Sagar Shrestha).

La reĝo Shah poste akiris la Katmando-Valon en 1768 kaj li forsendis ĉiun kristanojn vivanta en la valo. Ĝis 1990 oni ne rajtis paroli pri kristanismo. Post restarto de demokratio en 1990, oni facile povis paroli pri ĝi kaj ĝui la festivalojn.

Matene mi ĝuis rigardi la longan procesion de kristanoj en Katmando.

Posttagmeze, mi estis en la kunveno de infanoj de orphoj en la registara komitato por subteni geinfanoj. Mi nuntempe subtenas la registaran pristudon pri religia efiko en orfejoj. Kaj mi miris ke multaj orfejoj estas subtenataj de kristanaj organizaĵoj kaj ili devigas la orfojn preĝi al la Jesuo kaj konverti sin al kritanismo. Miaopinie, kristanismo ja estas bona religio sed miras kial kelkaj homoj sendas monon por kristanigi senhelpajn infanojn. Bona religio ne bezonas monon por disvastigi religion, ĉu ne?

3 comments:

Jacob said...

Ne, kompreneble kristanoj - aux aliaj religianoj - ne altrudu sian religion al aliaj an tiu maniaro!!!

Religio estas persona, familia kaj spirita afero. Afero kiel orfejoj subtenataj de kristanaj organizaĵoj certe altigas gxeneralan intereson pri kristanismo kaj tio estas ja en ordo. Sed deviga konvertado estas alia afero.

Bedauxrinde kristanismo havas longan tradicion malantaux si por fari foje perfortecxan varbadon.

Jacob

Ursula said...

Mi konsentas kun cxio kion Jakob diris.
Okazis tro multaj kruelajxoj en la nomo de religio kaj misia agado en la historio de pasintaj jarcentoj.

Unuflanke helpo de kristanaj organizacioj estas bonvena; tio estas unu de la centraj temoj de tiu religio. Aliaflanke oni ne devas postuli konverton cxar tielmaniere la helpo nur estus kalkulado: gajni anojn per la dono de helpo.

Krome misiado nur havas sencon se iu kredas havi la unusolan veran religion. Sed lau mi tion neniu povas diri.

Jacob said...

Testo

Sxajnas ke mi ne plu povas komenti la antauxan fadenon (pri IHR)?