2009/04/28

Ĝis, kara Jacob

Okazis adiaŭa festo ĉe Thamel por Jacob hieraŭ vespere. Ni estis invitita je la 4.30 posttagmeze kaj mi atingis je la 4.50. Mahendra, Sri kaj DP kuiris manĝaĵojn. Mi iris tien malfrue, pensante ke eble la programo komenciĝos je la 5.00a. Sed Bharat jam invitis al Philip je la 5.30 kaj ni devis atendi lin. Li diris ke Philip sekvas usonan tempon pro tio li estis invitita je la "ĝusta" tempo. Do ni devis uzi 'nepalan' tempon. Mi vidis 14 personojn tie.

La progrmo komeiciĝis je al 5.35. Ĉiuj parolis/dankis al Jacob pro lia ĉeesto en Nepalo. Mi ankaŭ dankis lin. Mi diris ke ni multe kverelis, disputi sed ĉio okas por Esperanto, kaj dank' al Esperanto. Philip venis poste. Je la fino, Indu donis ŝalon al Jacob, nome de la asocio. Mi donacis libron pri Muktinath al li. Kaj, mi devis tuj lasi la programon je la 6.00a ĉar mi divis atingi al iu alia festo je la 5.30. Mi petis pardonon al la invitinto kaj diris ke mi malfruiĝis ĉar antaŭa programo malfruiĝis dum unu horo.

Nepre, Jacob estis kvazaŭ energio por nia asocio. Ekde lia alveno, li venis al la asocio kaj klopodis kompreni la situacion de nia movado. Li faris ĉion kion povis por krei harmonion en nia asocio. Lasu min ripeti mian malnovan frazon : Li devigis la vortaron aperi; la historio memoros lian kontribuon al la nepala movado. Krome, li instruis nin multe pri komputado kaj helpis min produkti esperantigitan dokumentarion pri Rasua. Ni memoros lian 'instruadon'. Lia ĉeesto multe helpis nin lerni labormanieron de eŭropanoj.

Mi aŭdis ke oni multe kantis kaj dancis poste sed ili ne fiksis daton por viziti al la hejmo de D-ro Keshav Ram.

2009/04/26

Forpasis D-ro Keshav Ram Joshi


Venis malbona novaĵo hieraŭ vespere: Ke veterana esperantisto de Nepalo D-ro Keshav Ram Joshi forpasis ĵaude, la 23an de aprilo 2009.

Li lernis Esperanton en la antaŭa epoko, kun eble S-ro Simo Milojevic.

Li estis fakdelegito pri astrometistiko en 1989, antaŭ ol fondiĝo de Nepala Esperanto-Asocio.

Li ofte vizitis al la asocio post ĝia fondiĝo kaj ni honore igis lin prezidanto de NEspA.

Mi el mia koro sendas kondolencon al liaj familianoj.

Estu lia vivo kiel esperantisto la modelo por nuntempaj esperantistoj.

Ni diskutos pri vizito al lia familio lunde, dum adiaŭa festo al Jacob.

2009/04/24

Jen la respublika tago

Nepalo hodiaŭ celebras la datrevenon de respublikiĝo de la lando - antaŭ tri jaroj, la reĝo anaoncis ke lia puĉo ne estis bona decido kaj salutis al la supremeco de la popolo.

Kaj nun. Kion ni gajnis en tri jaroj? Kiam la reĝo forlasis, ni ĝojegis, kvazaŭ tio estas la pordo malferma al la evoluo de la lando. Sed vidu, ni ankoraŭ ne scias kian politican sistemon ni ŝatas. La maoistoj jam estas en la registaro por pasintaj 9 montaoj. Ili akiris la postenon post mortigo de 13,000 da homoj kaj nun ili senhonte diras ke ili ne povis fari tion kion ili celis. Do?

Nun la tuta lando estes en krizo. Eĉ la plej granda urbo, la ĉefurbo ne estas kontenta. Do lasu pri la situacio de foraj vilagdxoj. Ĉi tio estas nia celo?

Reĝo ja estis kaŭzo de baro sed lia foresto mem ne estas ĉio. Ni unue devas sanĝi sin - kaj do ni povas juĝi la reĝon. Ĉu ek de hodiaŭ?

2009/04/20

Miaj vizitantoj




Mi hodiaux volis enmeti la liston de miaj vizitantoj karaj. Mi de mia koro salutas ilin kaj deziras ilian dauxran viziton.

2009/04/15

Traborado de lango, festivalo de Bode


Okazis hodiaux festivalo de traborigo de lango en vilagxo de Bode, cxirkaux 10 km okcidente de Katmando. Cxijare venis nova junulo Jujubhai Shrestha por dauxrigi la tradicion kiu komencigxis antaux centoj da jaroj.

Miloj da homoj iris al tiu vilagxo por rigardi la personon kiu traborita en la lango poer longa borilo, kaj portanta grandan bambuan strukturon promenis cxikraux la vilagxo hodiaux vespere.

Atnaux ol traborigo, tiu persono devas fasti kaj vivi laux la religia regulo dum kelkaj tagoj.

Lauxlegende, estis iu diablo en la vilagxo kiun homoj mortigis traboante lian langon. Kaj nun, oni memorigas tiu diablon, celebrante al festivalon.

La foton mi ricevis el iu retejo.

2009/04/13

Feliĉan paskon

Mi deziras feliĉan paskon al ĉiu Kristanoj en la mondo.

En Nepalo kreskas kristanismo tre rapide. Ja ekzistis kristanoj en pasintaj jarcentoj en Nepalo. Venis kelkaj kristanaj misioj por doni medikamentan kaj aliajn helpojn al Nepalo. Ili eble estis ankaŭ politikaj misioj sed ja bonkoraj. Iu kristana pastro ne povis toleri kiam li vidis ke tiama reĝo de Gorkha, Prithvi Narayan Shah, trancis nazojn kaj orelojn de miloj da homoj post kiam li sucesis akiri ŝateton de Kirtipor per truko en 12a de marto 1766. La vunditoj de milito multe suferis kaj venis pastro Michael Angelo kiu volis kuraci ilin sed la reĝo Shah ne permesis lin (trovu detalon en Journall of Asiatic Society II, p 319, laŭ Historio de Kirtipur, de Shukra Sagar Shrestha).

La reĝo Shah poste akiris la Katmando-Valon en 1768 kaj li forsendis ĉiun kristanojn vivanta en la valo. Ĝis 1990 oni ne rajtis paroli pri kristanismo. Post restarto de demokratio en 1990, oni facile povis paroli pri ĝi kaj ĝui la festivalojn.

Matene mi ĝuis rigardi la longan procesion de kristanoj en Katmando.

Posttagmeze, mi estis en la kunveno de infanoj de orphoj en la registara komitato por subteni geinfanoj. Mi nuntempe subtenas la registaran pristudon pri religia efiko en orfejoj. Kaj mi miris ke multaj orfejoj estas subtenataj de kristanaj organizaĵoj kaj ili devigas la orfojn preĝi al la Jesuo kaj konverti sin al kritanismo. Miaopinie, kristanismo ja estas bona religio sed miras kial kelkaj homoj sendas monon por kristanigi senhelpajn infanojn. Bona religio ne bezonas monon por disvastigi religion, ĉu ne?

2009/04/04

Pikniko, IHR kaj cxaro-festivalo

kiel ĉiam, mi iris al la oficejo de Nepala Esperanto-Asocio, esperante ke mi trovos gesamideanojn kiuj parolos en Esperanto, pri Esperanto. Surevoje mi visitis al D-ro Nirab en Bir Hospitalo kaj transdonis al li la doncon senditan de S-ino Tatjana atnaŭ kvin monatoj. Mi iomete babilis kun li pri Esperanto kaj nia movado; li tre volas esti akvita sed ne povs aranĝi tempon.

Mi atingis al la scocio kaj al s-ro Philip donis la foliojn de vortaro, donitan de Shri. Ene estis Narendra, Barat, Nabin Lal kaj Ajit. Nabis tuj forlasis. Ni diskutis pri ebla adiaŭprogramo por Jacob. Narendra proponis ke ni iru al Dokha, mezepoka vilaĝo, fama por kosenrvado de anktiva historio kaj heredaĵo. Sampteme ni diskutis pri seminario pri Esperanto. Venis la sama temo : ni kreis tian grupon de homoj kiuj venas la asocio kiam ni ofertas al ili senpagan manĝaĵon kaj ili ne venas se ni postulas monon por manĝo. Barat volis organizi "internacian" seminarion. Sed estas la demando, kiu venos el kiu lando? Ĉu el Barato? mi dubas. Kaj el aliaj landoj, la ebleco estas pli malproksima. Mi preferos okazigi iun "nacian", ni povos tiam diskuti libere pri la kerno de la problemo de nia movado. Ni analizos ĝis kiam nia movado, se ĝi estas la movado, estas sukcesa kaj kion ni devas fari por pli sukcesigi ĝin. Poste venis Poshraj kaj ni findecidis ke ni okazigos piknikon la 25an de aprilo, sabate. Ĝi okazos en la templo de Bajrayogini, proksime de la antikva urbeto de Sankhu. Tamen ni devos diskuti pri tio kun Jacob, ĉu li havos tempon por ĝi aŭ ne.


Ni iomete ankaŭ diskutis pri IHR kaj venis temo pri la plendo de s-ro Hori. Ni konkludis ke tia kritiko/plendo fakte devis veni antaŭ multaj jaroj. Mi antendis ke iu ankaŭ parolos pri la monon nia asocio gajnis/malgajnis sed ĉiuj estas silentaj.

Mukunda volis aĉeti la vortaron. Sed Barat diris ke zorgas ĝin Shree kaj oni povas aĉeti ĝin nur al li.

Survoje al mia hejmo, mi rekontis s-ron Sudrashan, la vojaĝagento, kiun nia asocio dungis por ĉi foja IHR. Li havis sakon da plendoj. Li diris ke li estis trompita de gravuloj de la asocio kaj li ne estas kontenta. Lin la asocio jam ne donis promesitan monon kaj li ne povis finpagi la monon al liaj portistoj ktp. . Li asertis ke li faris ĉion kion li promesis por aranĝi la programon sed la asocio ne plenumis promeson. Mi ne povas certe diri kiu kulpas. Sed jes. Mi miras kial nia asocio jam ne montris la financan bilancon pri la enspezoj kaj elspezoj. Mi jam havas tion de mia flanko, sed pri tio mi ne volas paroli pri tio. Li diris ke la afero jam ne solviĝis kaj li nun pensas kiu maniere li povos retrovi lian monon. Mi nur timas ke la gloro, famo kaj fieron nia asocio jam gajnis en pasintaj 15 jaroj ne iru vane, nur pro kelkaj nefidindaj homoj en la asocio.
=
Hieraŭ okazis la ĉaro-festivalo de Janabahadjo (aŭ Aryavalokiteshwar, kiun ne-nevaroj ankaŭ konas kiel Seto Machhindranath) en Katmando. La 36-futo-longa ĉaro, farita per ligno, kiel alta turo sur kvar grandaj radoj, estis tiritaj de Tindhara ĝis Ason hieraŭ. La festivalo komenciĝis eble antaŭ 500 jaroj kaj nun ĝi suferas pro stranga problemo : La registaro konstruis grandan ponton trans la strato kaj la granda ĉaro devas veturi laŭ la mallarĝa vojo. Pasintan jaron, la ĉaro perdis bilancon kaj faliĝis. Almenaŭ kelkaj homoj vungiĝis pro la akcidento. Tiaj problemoj okazas kiam enmigrantoj regas Katmandon kaj la indiĝenoj restass tro ĝentila neprotesti por konservi iliajn kulturajn rajton.

Mi estis tie ĉefe por preni fotojn. Ĉu mi jam diris? Nuintempe mi komencis mian fotoblogon ĉe http://razenma.blogspot.com. Eble vi trovis en ĝi kelke da interesajn fotojn.

2009/04/03

Seminario pri retpaĝo


==
Seminario pri retpagxo

MS Nepal, Anne Mette kaj Jacob okazigis etan seminarion pri farado de hejmpaĝo per googlesites. Estis fakte organizado ankaŭ por amikoj de MS Nepal el Rupandehi sed ili ne povis alveni pro striko kaj ni ses el Nepala Esperanto-Asocio estis : Razen Manandhar, Nawaraj Budha, Barat Ghimire, Indu Thapliya, Kanchan Mishra kaj Ajit Joshi. Ĝi do estis tute esperanta seminario kaj ni koncentriĝis nur pri la hejmpaĝo de NEspA.

Estas pli malpli facila metodo uzi googlesites por fari la hempaĝon. Estias pli malpli aŭtomata: Ni nur devas sekvi la proceson. Tamen estas tempo-postulanta. Du du tagoj, ni povas fari ĉirkaŭ dek paĝojn. Mi povas desegni ĝian kapon, post longa laborado, balbutanta. Mi tamen ne povas doni la verdan stelon al ĝi. Mi post unu semajno denove laboros sur la emblemo mi havas kaj petos al iu profesia grafik-desegnisto por pli beligi ĝin.

Mi multe esperas ke materialo en ĝi abundiĝos. Sed mi timas kio okazas se ni ne sukcesus renovigi ĝin aŭ ĝisdatigi ĝin? Alia demando, kio okazos se ni metus informojn nur pri nia intereso kaj forgesus pri aliaj aferoj, pri kiuj eble vizitantoj interesiĝas sed ni ne povas doni? Trie, kio okazos se ni nur volus redakti aferojn skribitajn de amikoj kaj mem ne metus ion ajn? Lasu la demandojn. Ni unue laboru por la Nepala Esperanto-Asocio, nia kara asocio.

Vi povas trovi ĝin ĉe www.esperanto.org.np

La hejmpaĝon nun posedas Jacob kaj Barat. Aliaj kvin estas kunlaborantoj. Barat diris ke li diskutos pri la enhavo en la kunveno de NEspA. Mi esperas ke ĉio iros bone. Kiam mi ekprezidis la asocion, mi ankaŭ komencis labori sur ĝi sed mi ne povis eldoni ĝin, ĉar mankis mono al la tiama kasisto ne havis rajton posedi monon de NEspA.