2009/03/21

Nepalo sur revuo "Esperanto"!



En la unua fojo de 18-jara historio de Esperanto-movado en Nepalo, La revuo Esperanto de UEA, donis spacon por Nepalo sur gxia frontpagxo.

La aprila numero havas la foton pri la 8a Internacia Himalaja Renkontigxo sur gxia frontpagxo. Gxi ankaux havas la raporton pri la evento.

Tio vere estas granda kuragxigo por ni, movadanoj en Nepalo.

Ni dankas al UEA kaj la redaktoro de la revuo.

Gratulon al cxiuj!

1 comment:

Ursula said...

Bonega varbumo por la IHR. Gratulon !!
Ursula