2009/03/22

Alia flanko de Esperanto-vortaro?

Ni planis kunvenon por la nova projekto de la vortaro hieraŭ je la 11a ĉe laborejo de Poŝhraj en Thamel. Philip estis tie kiam mi kaj Narendra atingis tien. Mi telefonis al Poshraj kaj li diris ke li venos malfrue. Poste alvenis Jacob kaj ni iris al proksima restoracio.

Jam ne pasis du semajnoj ni finfine eldonis la Nepali-Esperanto-vortaron ke ni denove ekpensas pri alia flanko, te, Esperanto-Nepali vortaron. Ni estas nekredeble entuziasmaj, ĉu ne?

Jacob jam per lia komputilo inversigis la sistemon - ni jam havas Esperanto-Nepali teĥnike kaj ni devas labori sur ĝi. Ĝi havas ĉirkaŭ 197 paĝojn. Sed lasos nin en post 5 semajnoj. Ĉu ni sukcesos? Mi diris jes ĉar mi scias sen li, la vortaro denove atendos dum dekoj da jaroj. Mi samtempe montris al la grupo la manuskripton de Espernato-Nepali vortaro, kiun mi preparis antaux longe, antaux ol 1994. Eble oni volus uzi gxin ankaux. Gix havas pli ol 3000 vortojn.

Ni provis kun kelkaj vortoj kiel ni povas facile intersanĝi la Nepali tekston kaj Esepranto-tekston kun etaj plibonigoj.

Sed mia unua demando estis tio ke ĉu ni/iu volas uzi ĝin?

Intertempe, ni havis intersan diskuton pri malferma publika kritiko, ekz, blogo, kaj nepala kulturo ne rekte kritiki sed iri al alia homo por malanteŭe paroli pri tiu persono.

Dum la Internacia Vespero de IHR, kiam la ĝenerala sekretario anoncis pri la vortaro, neniu el ĉirkaŭ 30 nepalanoj levis manon por aĉeti ĝin. Unu el la eksterlandanoj eĉ aĉetis ĝin por donaci al iu nepalano (mi kredas ke tio ne estis ironio) kaj li kun rideto akceptis ĝin . Mi ne plu volas labori nur por sin feliĉigi se vortaro ne estas utila por niaj gravaj esperantistoj.

Tamen ni konkludis ke la laboro estas grava kaj homoj uzos ĝin en estonteco eĉ se oni ne volas uzi ĝin hodiaŭ.

Do mi proponis jene. Eble Shri volas labori sur la nova projekto. Ni nepalanoj - Narendra, Poshraj, Shri kaj mi - dividu la laboron, ĉirkaŭ 50 paĝojn po persono kaj finu ĝin en du semajnoj kaj dono la rezulton al Philip kaj li kontrolu kaj post ni iros kun la rezulto al Jacob por fina diskuto/decido. Tiel ni pova fini la laboron en unu monato, se ni ĉiuj estas egale seriozaj kaj estas respondecaj. Ne okoazos nun ke ni ĉiuj laboros de komenco ĝis fino kaj neniu respondecos se troviĝos eraro.

Ni iomete diskutis ankaŭ pri la permesislo. Mi ne multe scias pri ĝi kaj diris jes.

Poste Narendra iris al la asocio ĉar devas esti tie estrara kunveno kie oni malfermos financan klarigon de la IHR. Mi ankaŭ iris tien poste.

Estis Bharat, Rudra, Poshraj, Narendra, Nabaraj. Kvar inter 11-membra estraro.
Mi gratulis al Navaraj pro filmo en Esperanto.

Mi informis ilin pri la frontpaĝo de revuo Esperanto.

Ĝenerala sekretario parolis pri membreco al UEA. Mi diris ke asocio ne havas liston de homoj kiuj estas individuaj membroj de UEA.

Pri vojaĝo. Li diris ne povis trovi subtenon por vojaĝo au UK kaj ŝajne la partoprenontoj mem aranĝos ĉion per iliaj propraj subtenantoj.

Mi montris intereson vojaĝi al Mongolio por partopreni en AK. Sed tro multe kostas.

Mi reiirs al Jacob. Li estis faranta novan hejmpaĝon por NEspA. Kiel? Per permeso de gravuloj de NEspA, kompreneble. Oni ne rajtas fari tion sen konsento de li. Mi havas sperton.

No comments: