2009/01/04

Maoistaj okuloj sur ricxa templo Pashuatinath


La registaro de Maoistoj nun atakas la plej riĉan templon de la Hinduanoj, la Templo de Pashupatinath, sendante ĝian "aktivistojn" al la templo kiel la ĉefaj pastroj, kontraŭleĝe. Kompreneble, la Maoistoj ne kredas iun ajn religion, sed ili montras intereson ĉar ĝi havas monon.

De pli ol 400 jaroj, la templo havas tradicion inviti pastrojn el Bharato por iĝi ĉefaj pastroj kaj la reĝo dungas ilin por fari ĉiujn religiajn ritojn. Por servi ilin, ni havas centoj da vic-pastroj, kies familioj vivis ĉirkaŭ la templo. La tradicio mem estas bona sed poste la reĝoj pli kaj pli avidiĝis kaj do politiko (por mono) eniris la templon. Antaŭ dekoj da jaroj, la reĝo tiama fondis "fonduson" por premi la regon kaj monon de la templo kaj la reĝo ĉiam volis fari ion ajn kaprican kaj en kaj ĉirkaŭ la tempo por malfortigi la tradician sistemon por ke li facile eniru en la trezoro. Antaŭ ses jaroj, la reĝo decidis ke la pli ol cent domoj konstruitaj ĉirkaŭ la templo, apartenintaj al la vic-patroj kaj aliaj servistoj de la templo de centoj da jaroj, estu malkonstruitaj por fari grandan spacon. La registaro perforte faris ĝin (kaj sekvis granda inundo en la proksoma rivero, kaj la homoj pensis ke tio estas la rezulto de la malreligia ago de la reĝo).

Nun, antaŭ kelkaj tagoj la ĉefministro Pushpa Kamal Dahal "Prachanda" sendis iujn personojn, subite, preterpasnate ĉiujn leĝojn kiel la ĉefaj pastroj, kaj ordenis al tiu "fonduso" ke ĝi maldungu la antaŭan pastron kaj transdonu la laboron al la novaj pastroj. Estas kompreninda ke en nuna situacio ni ne akceptu pastrojn de Bharato sed tio ne signifas ke la ĉefministro rekte sendu iun ajn (eble lian parancon, ĉar li ankaŭ apartenas al alta kasto) al la templo por regi. Tio estis tro. Nature la vic-patroj protestis, ŝlosis la pordojn de la templo kaj kaj ankaŭ iris al la tribunato. Tuj, la Plej Alta Trubunalo ordenis ke la fonduso ne dungu iun ajn kiel ĉefaj patroj kontrŭ la leĝo. Sed la fonduso romplis seruron kaj helpis la kontraŭleĝan pastron "preĝi". La protestos de vic-pastroj kaj ankaŭ de Hinduaj preĝantoj daŭras.

Mi admiras la intereson de la Maoistoj je religiaj aferoj. Ili volas provi ke ili ankaŭ estas kredemaj. Sed vidu, kie ili movis iliajn paŝojn. Ili ne pensis pri miloj da temploj kie mankas mono eĉ por oferti florojn al la idoloj kaj ili rekte iris al la templo kie abundas trezoro, kiu akceptas ĉirkaŭ mil dolaroj ĉiu tage kiel donaco kaj kie la pastroj ne devas montri la kolekton. Do, estas tiel klara kiel la tago, ke ili volas manipuli la monon.

=
Iomete pri Esperanto. Mi iris la la Espernato-oficejo por partopreni en la semajna kunveno hieraŭ, sabate. Mi vidis nur la ĝeneralan sekretarion, instruanta la unuan lecionon de Espernato al du novaj prenkreskuloj. Post 15 minutoj venis Narendra. Ni iomete babilis kaj iris por trinki teon. Survoje mi renkontis Nabin Lal. Estis senutila reiri al la oficejo kaj atendi gravulojn kiuj ne havas tempon por veni al la asocio kaj babili en la asocio. Mi povas kompreni ke nun la allogo de la asocio ja finis por tiu ĉi jaro ĉar ĝi jam decidis por kiu ni petu helpon por aliĝi al la venonta UK. Do, aliaj eble aranĝas siajn proprajn metodojn por trovi almozon.

Interetempe mi hazarde ricevis interesan leteron de unu el miaj amikoj. Li fakte skribis ĝin al nia kara amiko Atilio sed ĝi venis al mi ĉar mi modreigas la ret-grupon "nepalesperanto". Li plendis en la leero ke la asocio ĉi jare elektis kun helpi por partopreni el la UK, kio, laŭ li estas malbona ideo. Li diris ke la asocio ne informis al li pri tio. Estis kruda mensogo. Mi mem dissendis la informon pri la decido kaj invitis al ĉiuj per "nepalesperanto" por peti. Se li ne ricevis tiun leteron, kiel li ricevis la leteron de Atilio al la grupo kaj kiel li povis resondi al ĝi per la grupo? Li denove diris ke li sestas "sola" espernatisto. Li mem estis estrarano dum du jaroj kaj li apenaŭ aperis eĉ dum estraraj kunvenoj kaj nun, post ĉio, li plendis al eksterlandano ke li estas "sola". Imagu kia estas nia "movado", se vi volas nomi ĝin movado.

Krome, mi finfine eldonis la unuan numeron de la reta revuo "Azionia" pre blogo. Ĝin vi povas trovi ĉe http://azionia.blogspot.com. Mi antaŭe pensis aĉeti altnivelan lokon por ĝia propra retpaĝo. Sed, mi pensas ke ne utilas. Post mia longa kaj daŭra peto, mi ricevis nur du artikolojn el amasego de esperanstitoj el Azio. Tio mem signifas ke ne troviĝas eĉ simplaj verkantoj en Esperanto (te. por Aziano), malgraŭ la kreskanta esperanstistaro en la plej grnada kontinento. La vizaĝo de Esperanto, laŭ la revuo "Esperanto en Azio" ne devas esti ĉiam vera. Tiuj kiuj raportas pri centoj da kursoj kaj lernantoj eble ne havis tempon por dissendi informon pri la reta revuo al iliaj kursanoj kaj do mi ne sukcesis kolekti artikolojn. Mi devas penis ĉu mi daŭrigu la retan revuon axu simple murdu ĝin. Danke, Hori, Tahira kaj kelkaj aliaj sendis al mi komentojn pri la revuo.

No comments: