2008/12/22

"Registara" atako al ĵurnalaro



Aktivistoj de la reganta Komunista Partio de Nepalo (Maoistoj) hieraŭ atakis al unu el ĉefaj ĵurnalejoj. Ili vundis unu ĵrunaliston kaj rompis oficaĵojn de Himal Khabarpatrika.

Ili estis "laboristo"-aktivistoj de la partio aŭ, iu sence, la registaro mem. En la plej nova numero de la ĵurnalo estis artikolo pri Maoisto-laboristoj kiuj nur kreas problemojn en ĉiuj fabrikejoj kaj ĝi fifamigas la mondskalan movadon de la laboristoj. Ĝuste pro iliaj agadoj, multaj fabrikejoj jam fermiĝis.

La aktivistoj serĉis tiun raportiston kaj kiam ili ne povis trovi lin, ili rompis tablon kaj ankaŭ vundis alian ĵurnaliston. La ĵurnalisto tie diris ke estis simple spertaj militistoj kiuj atakis ilin. Ili estis bone disaranxitaj, malgranda grupo venis supre kaj serĉis la ceteran ĵurnalistoj kaj rompis ĉion kiam ili ne povis trovi lin. La atako dum 15 minutoj estis tre bone planita - ekzakte kiel ili atakis al policejo dun tiel nomata "popola milito".

Ironie, la ĉefministro (kiu prezidas la Maoistan partion) poste diris ke atako al ĵurnalejo estas nur "unu aŭ duono" de agadoj de socia trasformado kaj oni devas pensi pri verkado de konstitucio, anstataŭ serioze peni pri la bagatelaĵoj. Li samtempe diris ke libereco de ĵurnalaro estas grava kaj lia partio ĉiam honoras liberan ĵurnalaron. Li diris ke li jam odornis la ministro pri hejmaj aferoj por bone traserĉi pri tiu afero kaj nur hodiaŭ posttagmeze, la policanoj bastonbatis al la demonstraciantaj ĵurnalistoj.

Iu veterana ĵurnalisto ĝuste diris ke labori kiel ĵurnalisto nuntempe estas pli malfacila nun ol dum la milito. Antaŭe, policanoj atakis al milistioj kaj militistoj atakis al policanoj do estis duflanka milito kie ĵurnalistoj bone savis sin. Sed nun, ĉiu estas ĉies malamiko kaj ili ne sukcesas, kiam ili akuzas/atakas al ĵurnalistoj.

Hodiaŭ ĵurnalistoj okazigis demonstracion en Katmando kontraŭ la barbara atako de la reganta partio al libera ĵurnalaro. Kaj, la policanoj tre severe batis al ili.

Nature, la policanoj kritikis la aferon kaj diris ke estas nur unu el paŝoj de la Maoistoj, starigi senpartian sistemon kaj kapti ĵurnalaron. Ili ja havis bonajn vortojn. Kutime, ili ripetas la saman vorton ĉiam kiam atako okazas al ĵurnalo (eble por trovi sian vorton aŭ vizaĝon en ĵurnalo aŭ televido). Sed vere mankas politikaj promesoj. Neniu partio ĉi tie estas fakte libera aŭ helpema al ĵurnalistoj. Ĉar ili scias ke ĵurnalistoj vivas por kritiki al la malbonaĵo.

Jam la laboristoj de Maoistoj atakis en ĉiuj ĉefaj ĵurnalo-eldonejoj kaj minacis al ĵurnalistoj multfoje. Oni kredas ke la aktivistoj atakas nur por "instrui" al al ĵurnaloj ke ili ne skribu ion ajn kontraŭ la reganta partio.

4 comments:

Anonymous said...

Dankon pro via vizito al monstristo.wordpress.com!

Pri Nepalo mi lastatempe malmulte auxdas en komunaj mediajxoj cxi tie en 'okcidentaj' landoj. Ecx en interreto.

Mi malamas komunistojn.

Cxu vi aprobus min traduki tiun cxi novajxon en anglan kaj polan lingvon ?

Razeno said...

Kara,
Dankon por via respondo.
Certe vi povas traduki gxin en aliaj lingvoj.

Amike,
Razeno el Nepalo
Bv skribi al mi rekte cxe razeno@gmail.com

Franz J Fortuny said...

Mi kongratulas vin pro via tre perfecta esperanto! Kie vi lernis? Mi legis pri via Blogo en "change.org".

Via esperanto estas gramatike perfekta! Ĉu vi ankaŭ lernis aliajn latinemajn lingvojn? Hispanon? Italianon? Ĉar la konstruado de viaj frazoj estas tiel perfekta ke tute ŝajnas vi unue lernis unu el aliaj menciitajn lingvojn.

Vi vere devas partopreni je paĝaro "change.org"... Ĉu la lernado de esperanto estis vere malfacile por vi?

Franz Fortuny

Anonymous said...

Saluton,
http://monstristo.wordpress.com/2008/12/25/nepalnepalo-registara-atako-al-jurnalaro-state-attacks-journalists-panstwo-atakuje-dziennikarzy/

tie vi trovos la 3-lingvan version (esperanta sen ŝanĝoj, pola kaj angla iomete redaktitaj, sed samsencaj)

Ĉion bonan pro la Nova Jaro :)