2008/12/15

Ni memoris Zamenhofon

Ni celebris Zamenhoftagon ĉe la oficejo de NEspA hodiaŭ vespere. Venis en tute 12 samideanoj kaj 4 lernontoj. Estis Mukunda, Narendra, Poshraj, Nabin Lal, Bharat, Philip, Jacob, Navaraj, Shree, Binita kaj mi. Binita forlasis frue kaj Parashar venis malfrue. Kvar aliaj volis lerni Esperanton, de Shree.

Komence, Philip lumigis kandelon antaŭ la portreto de Zamenhof. Li rakontis pri la hebrua lingvo, Zemanhof kaj la etnoj de Sataroj. Bharat rakontis pri Ramajana, Nararaj dankis al Zamenhof ke li kreis la internacian lingvon. Mukunda memoris ke patro de Zamenhof bruligis liajn verkaĵojn sed li finfine sukcesis krei la lingvon. Mi legis paragrafon de la parolado de Zamenhof, dum la unua Esperanto-Kongreso: "...En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de nun familio, kaj la unuan fojon en homa historio ni, membroj de plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudenate unu al alia sian ingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividante, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke al manojn ne hipokrite, kiel alianaciano, sed sincere, kiel homo al homo."

Mi esperas ke tia situacio baldaŭ venos en nia ascoio, almenaŭ 103 jaroj post la la prelego de D-ro Zamenhofo.

Poste, Jacob montris kiel lia tradukmaŝino el la angla al Espranto funkcias. Kaj li disdonis kopiojn de la Nepali-Esperanto-vortaro al ĉeestantoj. Mukunda, Bharat kaj aliaj ricevis ĝin. Mukunda trovis tajperaron en ĝi kaj montris ĝin al Jacob. Li diris ke la laboro estas jam 98 procento finita kaj ni povas doni ilin baldaŭ la finan verkaĵon.

Mi pensis ke ni ĉiuj kune sidos kaj ĝuos drinkadon (fakte mi ja vidis botelon da viskio tie). Sed poste kelkaj homoj volis iri kaj Bharat ankaŭ diirs ke ĉiuj kiuj volas iri povas iri. Do, ne inids starti tie kaj mi ankaŭ lasis la ĉambron. Je fino, Parashar volis ricevi unu kopion sed mi ne havis ĝin. Mi diris ke oni povas trovi ĝin en reto kaj ankaŭ diris ke mi donos al li fotokopiite poste. Li poste petis ĝin la Jacob.

Nun mi volis demandi: Kie iris la kopio de la vortaro kiun Narendra donis ekzakte antaŭ unu jaro al la asocio, dum ĝia jara kongreso? Li fakte donis tri kopiojn: unu al Alinka, alia al Philip kaj tria al la la asocio. Ĉu iu legis ĝin? Donis iun korekton/komenton pri ĝi? Mi kredas ke almenaŭ post tiu solena deklaro kaj disdono de vortaroj, neniu en internaciaj forumoj anoncos ke li aŭ ŝi ne havas informon pri la vortaro.

Bone, post unu jaro da laboro, hodiaŭ matene mi iris al MS Nepal oficejo por labori kun Jacob sur la vortaro. Programo de Jacob multe helpis nin trovi erarojn. Mi jam sendis al li tri paĝojn da vortoj kiujn la tajpisto antaŭe forgesis tajpi. Estas nun 7,071 vortoj, en 60 paĝoj de A4, kun enkonduko de Esperanto kaj simpla gramatiko de ĝi. Ĉio estis bona post tuttaga laboro kaj nun restas ĉirkaŭ 10 vortoj pri kio ni diskutos.

Mi petis al Philip ke ni sidu almenaŭ unu foje en tiu ĉi semajno, ĉar sabate Jacob vojaĝos al Bankoko.

Mi esperas ke kun granda helpo de nuna nova NEspA estraro, la vortaro aperos antaŭ la Internacia Himalaja Renkontiĝo. Kiel ĝoje ke KAEM jam konsentas principe helpi al ĝia eldono. Ne demandu kiel mi sentas hodiaŭ.....

Aliflanke, mi malĝojis ke nur malmulte da homoj povis veni al la oficejo por honori al Zamenhof, kiu fakte ligis nin. Mi miras kial homoj volas vojaĝi eksterlande por vidi, aŭskulti, flari aŭ tuŝi Esperanton kiam ili ne povas partoreni en lokaj kunvenoj. Kial homoj vojaĝos al Bjalistoko por renkonti Zamenhofon kiam ili ne volas renkonti lin en Katmando? Estraranoj ne kunvenas dum estrara kunveno, homoj ne iras al Esperanto-kunvenejo dum sabatoj; kaj vi subite trovos ke preskaŭ amase homoj volas partopreni en kongresoj internaciaj?

Nu. Tre interese, kontraŭ mia imago, neniu vere petis helpon de Nepala Esperanto-Asocio por subteno por partopreni en la venonta Universala Kongreso. NEspA decidis antaŭe ke tiuj kiuj bezonas subtenon por aliĝi al la venonta UK petu al NEspA kun 10,000 rupioj ĝis hodiaŭ. Tio teknike ne okazis. Estis nur Himlal, kiu sendis monon (ne peton) al Poshraj kaj li transdonis la monon al la kasisto. Sed kie estas aliuloj? Tio signifas ke neniu fakte bezonas subtenon por vojaĝi al UK, aŭ aliuloj jam ricevas promeson por ricevi privatajn subtenojn.
Aŭ la gravuloj de la asocio sanĝos ĝian decidon, nur ĉar "iliaj kandidatoj" ne povis sendi peton ĝis la datlimo?

Neniu parolis pri tio dum la kunveno. Poste, mi demandis al la kastisto kaj li diris ke nur unu perosno sendis la monon. Bone, mi tuj skribos al Francika pri tio, ŝi esis nevoza ke eble ŝi ne povos aliĝi nepalanon antaŭ la Kritnaskfesto

No comments: