2008/12/07

Laboro kaj kunveno pri vortaro

De mateno mi estis ĉe NEspA oficejo hieraŭ por labori sur la restnataj paĝoj de Nepali-Esperanto Vortaro. Post unu jaro de diskutado, restis tri pagoxj da malfacilaj vortoj: Estis tiaj vortoj kiuj estas tipe nepalaj kaj estis malfacile trovi Esperanto-egalaĵojn. Por tio jam ni laboris unu kaj duonhoro vendrede ĉe mia hejmo.

Estis Narendra kaj Poshraj en la oficejo kiam mi atingis. Daŭris longa laboro - kapturniĝoj kaj diskutoj kaj sensencaj ekzemploj post ĉiu vorto. Oni ne povas imagi kiom multe mi laboris sur ĉirkaŭ 7,000 vortoj dum pasintaj 16 jaroj. Jes, ĉio estas bona kiam fino estas bona. Je tagmazo venis Bishwa, Shri, Jacob kaj Bharat.

Mi montris la Esperanto-dokumentarion pri Tamang en poŝtelefono. Estis interesa produkto de Esperanto.

Jacob informins ke eble MS Nepalo havas lokon por kelkaj Nespanoj en la kurso por lerni faradon de hejmpaĝon. Li proponis ke estus bone se iu venus lerni ĝin kaj fine preparu oficialan hejmpaĝon de NEspA. Nepre estis bona ideo. (Nur hieraŭ vespere Osmo Buller demandis al mi pri hejmpaĝo kaj retadreso de nia asocio). Nepre estas bonega ideo, sed por tio, gravuloj de la asocio devas unue akcepti ke hejmpoaĝo kaj malferma informo pri la agadoj de NEspA estas grava. Mi mem provis fari hejmpaĝon antaŭ du jaroj sed mi poste rezegnis ĉar ĝi nur invitis diskuton pri la tipa demando : Kial Nespa devas dissendi informon pri ĝia agado ktp al eksterlandanoj?

Bharat volis diskuti pri la "taŭga" hotelo por partoprenantoj de IHR. Tio estis la tempo por diskutis pri kelkaj gravaj punktoj pri la vortaro. De longe mi atendis ke ni ĉiuj anoj de vortaro-komitatano. Sed bedaŭrinde, Philip nuntempe estas tre okupita. Li sendis leteron ke li ne povos veni. Li ankaŭ proponis ke al kopiojn de la vortaro (ĝis nuna) estu disdonitaj al ĉiuj membroj de NEspA.

Tamen ni iris al apuda resturacio. Mi proponis ke ni ne havu kunsidon sen ĉeesto de Philip. Li de longa tempo estis kun la vortaro kaj nun, je la fino, ne estas bona fari decidon sen lia aprobo. Kaj venis ideo ke li ne malpermesis nin okazigi kunsidon kaj ni antaŭen iros nur se li ne protestos. Tio ankaŭ ne estas mabona kiam li havas konkretan kialon ne veni al la kunveno.

Intertempe, mi jam finis verkadon de longa enkonduko pri Esperanto kaj 16 reguloj kun sufiksoj kaj prefiksoj. Tio ankaŭ estas progreso. Mi ĝin jam sendis al ĉiuj membroj de komitato kaj ankaŭ al Sri. Mi diris al Jacob ke ni devas sekvi la tradician vortosekvon de Devnagari literumo. Poste ni findecidis pri kelkaj aferoj pri vorto-klaso

Mi devos skribi antaŭ-parolon aŭ dank'esprimon. Tion mi faros, sed en ĝi ni poste diskutos al kiuj ni danku.

Poste venis la grva, serioza, tikla kaj tabua demando: kies nomo kie aperu en la vortaro? Kompreneble, ĉiuj esperas ke sia nomo aperu je ĝusta loko kaj laŭ ĝusta sinsekvo, post tiom longa laboro. Mi petis al Jacob fari kelke da proponoj. Mi volas aŭskulti al ĉiuj antaŭ ol doni mian ideon. Mi kredas ke ĉiuj scias kiu kiom laboris dum pasintaj 16 jaroj, kaj ni akceptos juĝan proponon. Sed, ni ĉiuj estas certa ke ni ne donos spacon al tiuj homoj kiuj malhelpis al la vortaro.

Nuntempe mi laboras por fari blogon aŭ retpaĝon por aziaj aferoj. Mi poste skribos pri ĝi detale.

No comments: