2008/10/12

Nova vivanta diino en Nepalo



Dum Dashain, la nova vivanta diino "Kumari" estis sanĝita. Kumari estas la titolo oni donas al la budhana knabino kiu iras al speciala domo apud historia reĝa palaco por vivi kiel vivanta iino. Tiu knabino, elektita inter centoj da budhanaj familioj, pozas kiel Hindua diino kaj benas al la lokuloj.

La nomo Kumari devenis de nomo de diino kaj laŭ la vorto ĝi ankaŭ signifas virgulino. Ŝin adoras kaj budhanoj kaj Hinduanoj de pasintaj miloj da jaroj. Ek de antaŭ 250 jaroj, ŝin oni sidigas en kvarrada ĉaro kaj tiras ĝin ĉirkaŭ la centraj partoj de la urbo - estas la kerno de la festivalo Indraĝatra.

Ŝi sidas tie dum ĉirkaŭ 5 jaroj - ĝis kiam ŝi ekspertas monatan menstruaĵon. Poste ŝi iras al hejmo por vivi kiel normala knabino.

Tuj post nova knabino eniris en la domo, oni portis al la malnomva knabiro en palankeno ĝis ŝia domo. Ŝi estis ploranta ĉar ŝi ne plu estos adorata de homoj.

De kelkaj jaroj, homoj, apartenantaj al aliaj etnaj grupoj protestas kontraŭ la sistemo de Kumari. Ili mem ne povas adori la knabinon sed diras ke la sistemo estas konraraŭ la rajtoj de virinoj aŭ geknaboj. Inteerse, ili ne tiom ofte paroas pri miloj da geknaboj kiuj ne povas iri al lernejoj, vesti dece aŭ manĝi ĝissate. Eĉ iu tiama eksparlamentanino ankaŭ diris ke ŝi malpermesos tiun sistemon. Sed ŝi mem mamvenikis en la lasta elekto.


Mi kune donis foton de maskdanco. Gxi okazas dum Dashain en la palaco de Patan. La budhanoj prezentas dancon de Hinduaj diinoj. Eble estas la rezulto de la Hinduaj regxoj kiuj devigas budhanojn vivi kiel hinduanoj. Sed la dancoj mem estas eksterordinare belaj.

No comments: