2008/10/26

Kunveno de Estraro

Hieraux devis estis la estrara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio sed tio ne povis okazi cxar suficxe da estraranoj ne povis cxeesti al la kunveno. Precipe, tiu kiu posedas la sxlosilo de la sxranko ankaux ne cxeestis.

Mi mem ne povis estis tie pro mia familia afero kaj tiun informon mi trovis per cxe estintoj. Mi auxdis ke venis S-ro Hans, Navaraj, Shree, Narendra kaj Nabin.

Post du semajnoj okazos la prokrastita Nacia Kongreso de Nespa. Mi kredas ke la preprado bone iras.

Hieraux mi povis esti cxe la "kongreso" de la Nepal Forum of Environment Journalists. Mi nature komparis gxin al nia amata NEspAn kaj mi konkludis kial do ni vere bezonas tiun cxi tiel nomatan landan asocion se unu persono rajas fari cxion kaj sistemo tute ne funkcias?

Jen estas la listo de gxisnuna partoprenontoj de IHR: Mi tuj gxisdatigos la liston.

1. s-ro Arai Tosinobu
2. s-ino Kikuti Noriko
3. s-ino Saitoo Tume
4. s-ro Hori Jasuo
5 s-ino Hori Tamae
6 s-ino Migihara Kimie.
7.s-ro Yamamoto Akija

No comments: