2010/09/13

Gxis Alena, Walter kaj Ganesh !

Lunde (2010.09.06) ni kunmanĝis kuin Elena kaj ŝia familio. Mi atingis al la hotelo kaj kune piediris ĝis la Asocio. Estis Bharat, Narendra, Poshraj, Nabinlal, Navaraj, kaj Indu. Poste venis Mukunda Pathik. Bharat denove enkondukis nin ĉiujn al la gastoj. Babileto daŭris mallonge.

Ni poste iris al Bamboo restoracio. Antaŭ ol komenco de manĝado, Mukunda forlasis nin. Ni en nia vico babiladis, parte krokodilis. Poshraj iomete rakontis pri Pluzek al mi.

Venis nepalstila manĝaĵo. Estis pli da pladoj ol vera manĝaĵo. Do, la tablo estis plenplena. Dum manĝado, ni estis preskaŭ silent, nature.

Ho! multege pluvis post nia manĝado. Ni nek sidi en la teraso do de restoracio nek povis iri en la pluvo. Mi ne havis eĉ pluvmantelon kaj per motorbiciklo mi devis denove rajdi tra ĉirkaŭ 5 kilometroj. Kaj, dum pluvado, stratoj de Katmando iĝas same kiel riveroj kaj truoj sur la strato estas danĝeraj.
Elena kaj ŝia familio decidis iel reiri al la hotelo ĉar Ganesh dormemis. Do, ni babiladis dum pli ol du horoj. Jam pasis pli ol unu jaro NEspAanoj babilis tiom longe. Mi atente observis ĉiujn sed neniu parolis pri Esperanto-movado.

Post la 11a nokte, ni decidis iel reiri al hejmo iel. Ni malsuprenis kaj bonŝance trovis taksion kiu malfacile pretiĝis kunporti nin al niaj hejmoj.
=
Marde (2010.09.07) mi denove devis iri al la hotelo ĉar mia motorbiciklo restis tie. Mi havis ŝancon triki teon kun Elena kaj la familio. Ili denove volis inviti nin por kunmanĝi. Do ni decidis ke ni manĝos merkrede.
=
Merkrede (2010.09.08), mi atingis al ilia hotelo. Ni piediris ĝis la itala restoracio en Thamel. Estis nepre bongustaj manĝaĵoj. Vere itala, ŝi diris.

Ili forflugis al Italio la ĵaude. Mi promesis viziti ilin al la hotelo. Sed kia domaĝe! Mi forgesis pro mia okupiteco, kaj kiam Elena telefonis min vespere, mi tre bedaŭris ke mi ne povis renkonti kaj brakumi ilin dum la lasta momento de ŝia restado en Nepalo. Mi tamen kredas ke mia korespondo kun ili daŭros, pere de lernu aŭ niaj privataj retadresoj.

No comments: