2008/05/10

Eta Bruna Urso en Nepalo?

Hodiaŭ io okazis en NEspA oficejo, vere interesa.

Estis ni  - Philip, Poshraj, Narendra, Ajit, Kanchan, Mukunda (juna), Jakob kaj mi. Ni ne tute babilis sed rekte saltis al laboro.

De tagmezo, laŭ nia plano, ni laboris por la franca desegno-filmo por infanoj "Eta Brua Urso". Estis tre intesesa infaniĝi en tiu ĉi aĝo.

Je al komenco, mi diris ke la projekto mem estas bonega sed ni havis problemojn - mankas al ni esperantistoj (tiuj kiuj parolas), nia prononco ne estas tiom bona, ni ne povas aktori kaj doni senton kiam ni parolas kaj fine, mankas infanojn en nia grupo kiuj povas ludi rolon de infano. Ja estis minaco sed tiun ni akceptis kiel aldono de valoro de la laboro - ni kunsentis ke ni ne perdos ion se ni malsukcsos sed ni vere gajnos sperton se ni povos fari kun malmulte da havaĵoj.

Jacob jam tradukis la dialogon kaj ni simple devis elparoli ĝin laŭ la filmo. Estis ege ege ege malfacila, mi devas diri.

Unue ni provlegis la tekston libere, poste ni ludis rolojn kaj poste ni registris nian voĉon en la komputilo. Jacob kunportis du kompitulon kaj profesia mikrofonon por labori.

Ni decidis ke unue ni lernos aktoradi kaj poste serĉos pli taŭgan akrotanto por ĉiuj roloj. Do, en la unua paŝo, mi etis Eta Bruna Urso, Philip estis kuracisto, Poshraj estis patrino kaj Narendra estis rakontisto. Ni provis tri foje. Kaj psote Jacob, Kanchan, Ajit kaj Mukunda ludis rolojn.

Mi lasis la oficejon je la 2.00a ĉar mi devis labori.

MI opinias ke tio estas granda laboro pro la movado. Laŭ Jacob, ni jam havas permeson esperantigi la filmon kaj eĉ ni povas iomete monon gajni per tiu projekto. La nur problemo estas serĉi esperantiston el la amaso da "esperantistoj". Espereble, ni sukcesos.

En oficejo, mi skribis al "Libroservo" ĉu ĝi povas helpi min disvendi mian eldonotan libron pri mia vojaĝo al Multinath. Kaj ankaŭ skribis al filipinoj tkp.

Nu, iomete pri mia blogo. Mi sukcesis meti specialan mapon sub mia blogo (ĉu vi remarkis?). Se vi vizitas mian blogon, vi aŭtomate vidos ke en la mapo, via lando havos ruĝan punkton. Tiel vi povas montri per mia blogo ke vi malfermis mian blogon el via lando (aŭ kie estas via lando en la mondo). Kaj, samtempe, mi povas ankaŭ montri al la mondo, ke samideanoj de tiom multe da landoj legas Esperantan blogon...



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2 comments:

Jacob said...
This comment has been removed by the author.
Jacob said...

Saluton Razen!

Jes, bone iris. Sed problemo estis ke ni ege bezonas virinajn vocxojn. Venontsabate ni vidu cxu la virinaj esperantistoj de Katmando povas same bone aktori :-)

Kaj mi havas etan korekton: Estas Jesper Jacobsen de Francio kiu faris la grandan kaj gravan labori kontakti la francan firmaon kaj proponi kontrakton. Sen li ni neniam havus tiun cxi sxancon.

Jacob