2008/04/08

Mi estas en Damauli

Mi nun estas en Damauli, survoje al Gorkha. Dimancxe mi atingis al Besisharar nokte. Mi neniun povis fari cxar esits iom malfacile trovi logxejon.

Matene hieraux mi renkontis registarajn oficistojn kaj aliajn por raporti pri la preparado de la elekto. Nia loka korespndanto helpis min. Estis malgranda bela urbeto proksime de Monto Manaslu. Mi sxatus viziti tien cxi denove sen laboro.

Nur sabate okazis konflikto tie kaj 11 personoj de UML kaj Maoistoj vundigxis. Vespere denove okazis granda konflikto, pri kio oni ne volas multe paroli. Cxar la elekto de la konstitucio jam estas tre proksime, ni cxiuj decidis ne multe paroli pri tiaj malpacoj. Bona ideo.

Mi nur esperas ke okazos la elekto de la konstitucia asembleo sen granda problemo.

Post tagmeze mi atingis al Damauli kaj partoprenis en politika programo. Jam estis malfrue kiam mi sendis novajxon de tie.
Hodiaux mi baldaux sendos mian raporton kaj veturos al Gorkha, de kiel komencis “unuigxo” de Nepalo anatux 240 jaroj.
Estas multaj interesajxoj pri kio mi paste reblogos. Mi estas tiom okupita kaj la reto-servo ne estas bonaj en tiu urbetoj.

No comments: