2008/03/29

La dokumentario pri Rasua en Esperanto estas preta


Hodiaŭ mi estas tre feliĉa. Mi finifine sukcesis fari la dokumentarion (ĉu ĝi estas taŭga vorto?) pri la turisma loko Rasua. La ideo venis en mia kapo eble antaŭ tri jaroj, kiam oni proponis ke Rasua estu alia celloko de Internacia Himalaja Renkontiĝo. Venas kapricaj ideoj en mia kapo, mi ne scias kial.

Bone. Lila, nuna sekretario de NEspA, donis la dokukmentarion al mi kaj mi tradukis ĝin. Mi opiniis ke ĝi estus taŭga materialo por bonvenigi homojn al la renkontiĝo,se ni povus dissendi la Espernatan version de la dokumentario al la mondo. Sed poste nur aŭdiĝis bruo kaj mi sole ne povis fari ion ajn.

Kaj nun, dank' al Dio, Jakob estas ĉe ni, kun abunda energio labori por Esperanto kaj ankaŭ teĥnika scipovo. Do, mi proponis al li ke ni faru tion. Mi montris al li la Kompaktdiskon de la dokumentario kaj tio plaĉis al li. Mi serĉis la kopion de teksto en mia komputilo sed mi ne povis trovi ĝin. Post longa serĉado, mi ie trovis la printitan version en iu malnova libro kaj do la afero rekomenciĝis.

Mi scias ke mia voĉo ne estas tiel bona tamen mi volis elparoli ĝin por la dokumentario ĉar mi scias ke serĉado de pli taŭga voĉo nur malfruigos la projekton. Mi, nervuze elparolis. Unu foje, du foje... ses foje en du semajnoj. Dank' al Jakob, mia voĉo estsa utila ĉar li tehĉnike miksas la taŭgajn frazojn post la bildoj.

Tiel, hodiaŭ, en Esperanto-oficejo, Jakob montris ĝin per lia komputilo. Estis ĉ 20 minutoj,ege bela dokumentario (mi diris nur dokumentario, ne voĉo!). Mi rakontis pri la beleco de Rasua, pri la etno Tamangoj kaj ilia gastigemo. Estis Philip, Narendra, Indu, Bharat kaj aliaj. Nur Narendra diris ke estis eraroj tamen estis bona kaj aliaj estis silentaj. Mi poste pensos kia manere ni faru tiel ke la rezulto estu akceptita kiel laboro de NEspA.

En oficejo, mi telefonis al Lila kaj diris ke ni finsukcesis Esperantigi ĝin. Li vere estis feliĉa kaj gratulis min. Mi demandis al li ĉu ni bezonas ian tian pemersilon de Nepala Turisma Oficejo por reprodukti ĝin en Esperanto aŭ eble disvendi ĝin. Li diris ke li trovos tian paperon se ĝi estos por la movado.

Ankoraŭ ne estas certa ĉu la venonta loko por IHR en 2009 estos Rasua aŭ ne, sed mi tre volus ke ni elektu ĝin ĉar nun ni havas materilalon por diskonigi la lokon kaj doni ian imagon pri nia aventuron al partoprenontoj.

Jes, neniu parolis pri jarplano. Eble oni forgesis kaj mi mem ne povas fari ĝin sole.

Intertempe, ĉu vi jam scias pri http://filmoj.info? Ĝi estas la kreo de nia honorinda instruisto Joachim Werdin. Li faris filmojn dum lia vojaĝo en Azio ĉirkaŭ 1990 kaj li metis la filmojn en la reto. vi povas senpage elŝuti ĝin. kaj troviĝas ankaŭ filmo pri Katmando, kaj Esperanto-movado en Nepalo. Eble ĝi estas interesa informo por vi. Mi jam regardis la filmon pri Nepalo. Tamen mi denove volis elŝuti ĝin sed ne povis ĉar en la retejo mi iris, tie la reto konektiĝis tre malrapide. Eble iam poste.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

1 comment:

Karesema said...

Saluton Kara Razeno,
Feliĉe mi iris al via blogejo kaj konstatis, ke vi havas ĵurnalista-vejnon kaj talente verkas.
Gratulon...leginda blogo!
Amikine Karesema!