2008/03/12

Interkonsento cxe NEspA kaj amikoj el Israelo


Okazis interesa diskuto en NEspA oficejo sabate. Post longa diskuto mi kaj Bharat kredis ke ni foje faris erarojn. Ni de nun kune laboros kaj nia administrado estos demokratia kaj travidebla. Foregesante niajn egoismojn ni laboros por novaj projektoj. Tute en ordo de nun, cxu ne?

Nun mi volas plani nian jarplanon, kiel KAEM deziris nin. Mi unue faros liston de ferendajn agojn kaj diskutos dum la estrara kunveno, petos kunlaboron de estraro kaj oficiale sendos gxin al KAEM prezidanto.

Esis cxe ni du samideanoj el Israelo - Eran kaj Amri. Ili venis al Nepalo aparte sed renkontigxis en montaro kaj post promenado, ili venis cxe mi. Mi tre gxojis paroli kun ili pri divesaj temoj.

Vespere okazis denove interesa programo. Estis nia plano viziti al NEspA oficejo sabate sed ili ne havis tempon do planis viziti al Bhaktapuro anstatauxe. Do mi invitis membrojn de NEspA cxe mia hejmo vespere. Tre bedauxrinde, ili ne volis veni kaj nur estis Posxraj inter ili. Danke, venis familio de mia kara amiko Jacob, kiu nun estas en Nepalo kaj multe laboras por la movado. Jen vidu kiel ni gxojis vespere dum fotado...

1 comment:

Anonymous said...
This comment has been removed by a blog administrator.