2008/02/24

Kiom sindependa Nepalo estas?

Estas tiel malfacila vivi sendepende por malgrandaj landoj kiuj kuŝas apud grandaj landoj.

De centoj da jaroj, politiko de Nepalo estas direktita rekte aŭ malrekte de regantaj politikistoj de Barato. Nur infanoj kantas en lernejoj ke Nepalo neniam estis kolonio de Brita Imperiestro, sed ju pli oni kreskas, des pli li aŭ ŝi komprenas ke sia lando neniel estas sendependa.

De kiam la reĝo perdis sian maldemokratian povon (kiun li akiris per puĉo) antaŭ 21 monatoj, la nombro de protestantoj kreskadis. Nun pli ol 10 partioj kaj grupoj kontraŭas la registaron kun aro da demandoj. Kelkaj el ili eĉ estas kunarmilaj kaj ili mortigas unu aŭ du personoj ĉiuj semane. Armiloj fariĝas oftaj kaj malkaraj en vilaĝoj.

Inter aliaj, la grupo de Taraianoj (la anoj de suda evenaĵo) nun demandas ke ili havu sian propran ŝtaton kiu ligas la tuta Tarai regiono (la tuta landimaj zonoj apud Barato). Tio signifas ke la malgrandaj etnoj kiuj atendas federalan respublikon devas denove toleri la rego de altkastanoj, same kiel okazis antaŭ 230 jaroj, dank' al la "uniĝo de Nepalo" de reĝo Prithi Narayan Shah. Aliflanke, tio helpos Baraton kontroli nepalon kiam ili havos pupo-estron de tiu ŝtato.
s
Tre koincidente, la registaro malsukcesis kunporti gravajn varojn kiel benzino, elektro, gaso por kuiri. Ni devas suferi mallumon dumo 8 horoj ĉiu tage. Ne troviĝas busoj kaj taksioj en stratoj ktp ktp. Sed la registaro, nun ĝuas same kiel la roma emperiestro.

Do, oni povas imagi ke estas granda forto kontraŭ nepala stabliĝo. Kiam ni ne sukcesis trovi rilaton inter la anarkio kaj la reĝo, ni nun subite trovis rilaton inter la anarkio kaj Barato.

De longa tempo, multaj homoj kredis ke la malpaco en la suda parto de NEpalo estis "subtenita" de malaperonta reĝo. Kaj nun oni trovis la ŝlosilon.

Kiam ajn okazas krizo en Nepalo, venas aro da politikistoj el Bharato kaj daŭras sekretaj kunvenoj. Kaj post ilia reveno, la problemoj drakatike finiĝas. Kaj nun, la sekreto malfermiĝis. Kiam la multaj politikaj partioj montris mankontenton kiam la UN volis mezstari en nepala paciiĝo, multaj homoj ricevis ŝokon kiam ili subite aŭdis ke la politikaj partioj kaj anoj de Tarai partioj kunsidis en la Bharata ambasadorejo! Kial? Ĉu ne troviĝis unu ĉambro en tiom granda lando ke ili devis esti en ĉambro de la Bharata ambasadorejo?

Tio pruvis ke Bharato havas tro da intereso pri nepalaj internaj aferoj kaj ĝi nur volas esti en la mezo de problemoj. Do, la ambasadorejo volas tiel agi ke neniu evitu lin. Do, jen estas nia 'sendependa' Nepalo.

Nun oni aperaŭ esperas ke vere okazos la elekto de Konstitucia Asemblo en aprilo 10. Anstataŭ, mi aŭdis ke okazos "granda sanĝo" baldaŭ. Ni vidu.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

No comments: