2008/02/05

De Sabato ĝis hodiaŭ

Ĉi foja sabato (2n de februaro 2007) estis iom eksteroridnara - estis samideanoj el kvin landoj - Nepalo, Usono, Germanio, Hispanio kaj Britio. Estis Philip el Usono kavazaŭ nia patrono, estis lasta tago de Brito-Germano Craig Meulen kiu studis Buddhismon en Nepalo, Ursula venis por partopreni en Azia Kongreso kaj ĝui iomete de Ĉitaun kaj Lumbini, simile estis hispano Massanah Arau kiu ankaŭ vojaĝos al Bangaluro kune. Krome estis ankaŭ Kim Yong Ĝin "Diablo" kaj Yonglom "Brilo" el Koreio, kiuj bedaŭrinde ne povis ĉe esti.

Aliflanke, mi povis vidi kelkajn rarajn vizaĝojn. Kiam mi eniris la ĉambron kun gastoj, estis jam Narendra kaj Philip. Poste venis Shakuntala, Nirmala, Indu, Mukunda kaj ankaŭ Bharat! Mi povis imagi ke ili havas ian proponon kiujn li hodiaŭ atestigos - estis membro de la teamo.

Craig aĉetis iom na kujaĵon por ni, por ĝui la adiaŭon.

Post enkonduko, homoj bone parolis/prelegis pri Apsana. Ĉiuj subite havis bonajn vortojn post ŝia forpaso. Kaj strage, Bharat havis pli belajn vortojn ol aliaj. Li eĉ proponis ke ni havu ian tian fonduson nome de ŝi kaj ni faru ion novan. Mi ne volis paroli, mi siple rigardis vizaĝojn de partoprenantoj.

Unue, ĉu Bharat rajtas paroli tiel dolĉe pri Apsana? Almenaŭ mi scias kio okazis inter du. Forgesu la rakonton sed tio ne estas bona ke homoj aktoras sur nomo de jam forpasinta. Due, mi ankoraŭ ne komprenis kial ni faru fonduson? Ĉu nur por memori ŝin aŭ ni uzos ŝian nomon por monkolekto? Kion eksterordinaran ĝi faros kiun la asocion ne povis fari dum sia 17 jara historio? Kaj, kiuj donu monon al kiu kaj kial? Kie estos la granda sumo de mono kiun ankoraŭ elektita kasisto ne povis tuŝ?. Kaj kie estos la granda sumo kiun la asocio gajnis per la Internacia Himalaja Renkontiĝo? Tamen mi ne diris ion ajn. Mi nur memoris kelkajn gravajn diskutojn mi havis en Japanio pri estoteco de nia movado. Kaj, interese, kiel ĉiam okazas kun proponoj de Bharat, neniu parolis ion ajn pri ĝi - kaj por kaj kontraŭ.

Mi lasis ilin ĉar nenio grva okazis dum unu horo.

Antaŭe mi proponis al S-ro Kim ke ni aranĝu vespermanĝadon lunde kun nepalaj kaj eksterlandaj geamikoj. Sed tio ne okazos.

Dimanĉe telefonis al mi Yonglom ke li alvenis en Katmando pos lia vojaĝo en Itahario. Kaj li nun loĝis ĉe Mukunda Chhetri. Li diris ke li ne venos ĉe mi por tranoktiĝi. Mi proponis ke ni kune manĝu.

Lunde (aŭ hieraŭ) mi povis doni iom da tempo por Urusula. Do ni kune promenis ĉirkaŭ Kirtipur kaj Chobhar. Estis agrable.

Do, hodiaŭ matene mi adiaŭis al Ursula ĉar hodiaŭ vespere ŝi loĝos ĉe Poshraj kaj do veturos al Ĉitaun morgaŭ matene. Kaj Yonglom ankaŭ telefonis al mi ke li ne povos renkonti min ĉar li planis rekte veturi al la flughaveno. Mi nur pensas ke eble S-ro Kim kaj Yonlom estos en la sama aviadilo. Sed ili neniam renkontiĝis kaj ne konas unu la alian. Kia domeĝe.

1 comment:

Craig said...

>> Mi lasis ilin ĉar nenio grva okazis dum unu horo.

Bedauhrinde post via forlaso, ek-krokodilis la kunvenantoj ... Philip estis ankau forinta kaj la aliaj tri eksterlandanoj decidis iri kune al tee-trinkado. Almenauh tie (en china manghejo) facilis paroli esperanton!!

Mi nun estas denove en Germanio kaj deziras al vi chian bonan kaj sukceson pro via dauhra motivado por la esperanto-movado en Nepalo.