2008/01/03

Nekrologe, al Apsana


La nova jaro jam kunportis malbonan novajxon por nepala Esperanto-movado.
Apsana Giri, la 26-jara estinta prezidanto de NEJO forpasis hieraux kiam sxi veturis per auxtomobilo en Usono. Sxi ekde sptembro studis biologikan sciencon en Bowling Green State Universitato de Usono.
Mi ne memoras kiam sxi alvenis al nepala movado, sed mi miris ke sxi tre bone parolis Esperanton, inter la grupo de junuloj, kie apenaux iu komunikas. Kaj, dum mallonga tempo, sxi estis en koroj de esperantistoj, pro sxia gxentileco kaj lerteco je lingvo-nivelo. Estis sxia ideo eldoni "Templo"n, la revuo de NEJO, kiun mi povis redakti.
Ni estis kune dum nia vojagxo al Japanio kaj sxi rekte flugis al Usono por plu-studi. Ni esperis ke sxia reveno al Nepalo donos novan dimension por la junulara movado de Esperanto. Sed tio ne ebleos nun.
Tre tre bedauxrinde, nepala movado perdas la perlon kiun la maro ne ofte donas al ni. Mi petas sxi restu en paco, cxe niaj koroj.
Mi sxokigxis kiam Poshraj subite telefonis al mi cxirkaux je 3.30a horo. Ili planis viziti sxian hejmon por kondolenci. Bedauxrinde, mi ne povis atingi al la oficejo de Indu je gxusta tempo kaj ne povis iri.
La jxurnaloj hodiaux raportis ke du studentoj, kune kun nepalanino estis mortita kaj kvin aliaj vundigxis kiam la auxtomobilo igxis preter kontrolo sur negxa Indiana Toll Road kaj trafis cxe Ohio sxtatlimo en Usono.
Oficisto de la universitato Teri Sharp diris ke la auxtomobilo portis internaiciajn studentojn de iu vojagxo al Chicago dum la ferio. La akctidento okazis malfrue nokte cxe Interstate 80/90 Indiana Turnpike proksime al Indiana-Michigan line, cxirkaux 15 mejloj de la Ohio sxtatlimo. La auxtomobilo estis veturanta oriente kiam gxi ruligxis kelkfoje kaj surterigxis sur gxia tegmento proksime.





Bv trovi detalon pri la akcidento en la angla cxe:
http://www.toledoblade.com/apps/pbcs.dll/
article?AID=/20080103/NEWS01/801030399

http://www.sentinel-tribune.com/default.asp?sourceid=&smenu=139&twindow
=Default&mad=No&sdetail=15728&wpage=1&skeyword=&sidate=&ccat=
&ccatm=&restate=&restatus=&reoption=&retype=&repmin=&repmax=&rebed=
&rebath=&subname=&pform=&sc=1895&hn=sentinel-tribune&he=.com

http://www.chicagotribune.com/news/local/sns-ap-van-crash,1,3859804.story

http://www.bgsu.edu/offices/mc/news/2008/news43062.html

http://www.wtol.com/Global/story.asp?S=7565580

http://www.ohio.com/news/break_news/12982847.html

http://www.wdtn.com/Global/story.asp?S=7568148&nav=menu590_1

http://www.sentinel-tribune.com/default.asp?sourceid=
&smenu=139&twindow=Default&mad=No&sdetail=15781&wpage=
1&skeyword=&sidate=&ccat=&ccatm=&restate=&restatus=
&reoption=&retype=&repmin=&repmax=&rebed=&rebath=
&subname=&pform=&sc=1895&hn=sentinel-tribune&he=.com

4 comments:

Nissa Annakindt said...

Saluton el Usono! Mi kunsentas kun vi kaj la Nepalaj Esperantistoj.

amike,
nissa-amas-katoj
(nissa-loves-cats)

http://kajlahundo.blogspot.com

Masakato said...

Kara Razeno,
Jam de multaj horoj el mia koro neniam malaperas la aminda vizagxo de Apsana.
Mi bezonos tempon akcepti la realon.
Masako el Japanio

Anonymous said...

Intervuo kun Apsana estis en hodiaua (sabato) elsendo de Ĉina Radio Internacia.
http://esperanto.cri.cn/
Apsana estis vere aminda persono. Mi preĝos por ŝia animo.

Anonymous said...

Kondolecon mi sentas pro tia
grava perdo, kaj deziras akompani
shiaj amikoj en tiu momento
malghoja.

nau