2008/01/24

Claude PIRON forlasis nin


Mi jxus hodiaux matene ricevis informon de landa agado kaj eventoj ke forpasis nia fabela Esperanto-instruisto Claude Piron. Mi ne povas kredi gxin. Laux www.edukado.net, li forpasis la 22an de jaunaro.

Mi jam ne havis sancxon saluti lin, sed mi multe legis lin kaj pri li. Kaj, li ja restas en mia koro.

Li naskigxis en an 1931 kaj multe laboris kiel tradukisto cxe UN kaj cxe la Monda San-Organizo. Li ankaux havis sian honoron kiel psikologo.

Krome, ni konas lin per lia simpla sed tre tre grava lernolibro "Gerda Malaperis". Mi kredas ke ni cxiuj legis, gxuis kaj lernis gxin. Mi jam rigardis la kinon bazitas sur la libro. Li ankaux estas auxtoro de egala vaste legata libro "La bona lingvo", kaj de muzika kasedo "Frandu Piron".

Liaj verkoj, laboroj kaj kuragxigoj restu cxe nia koro kaj ni sekvu la pasxon kiujn li lasis. Ne unu aux du sed miloj da Pironoj naskigxu en venontaj jaroj por ke ni realigu la revojn kiujn li havis kaj kreskigu la ideojn kiujn li semis.

Mi, kune kun nepalaj gesamideanoj funebras kaj kondolencas.

No comments: