2007/11/30

Kie nur dioj zorgas geinfanojn.

Nepalo estas stranga lando. En pasintaj naux monatoj, 2,300 da geinfanoj jam malaperis el diversaj urboj kaj vilagxoj de Nepalo. Inter ili, 1,353 estis trovitaj sed neniu scias kie restas aliaj 919 da geinfanoj. Ecx oni ne scias cxu ili vivas aux jam estas murditaj. Nun mi parolas pri la geinfanoj kies gepatroj informis pri la malapero de iliaj gefiloj al policanoj. Aliaj, kies gepatroj ne multe fidas la polican sistemon ecx ne iris al policejo por informi, ne ecx estas inkluzivitaj en tiu cxi listego.

Vere, preskaux cxiutage mi legas novajxon pri malaperoj. Kelkfoje, la kadavroj estas trovitaj surstrate. Tio okazas kiam tiuj homoj kiuj prenis la infanojn ne sukcesas ricevis petmonon de la gepatroj kaj ili jxetas la infanojn murdinte.

La statistiko estas bazita laux la rarpoto iu ne-registara organizajxo produktis al la registaro ne antauxlonge.

Estas inter ili tia knabo kiu lasis sian hejmon antaux kvar jaroj kaj nur dio scias kiel li vivas.

Aliflanke, Nepalo celebris la tiel nomata internacia tago kontraux malpaco al virinoj. Sed jxuste en tiu tago, la jxurnaloj skribis, ke policano refuzis akcepti peton de iu virino kiu estis preskaux gxis-morto bruligita de la familio de sia edzo. La bo-familio postulis tro multe da mono de sxi, kiun sxi ne povis doni kaj do la bo-familio volis fini la aferon por ke la regisaro donu al li permeson por dua edzigxo.

Cxu vi scias? Morgaux okazos alia dramo pri Aidoso - la afero kie Nepalo ricevas eble la plej granda sumo de monhelpo. Estas tiom multe da sociaj organizajxoj en Nepalo kiuj lauxdire laboras por la Aidoso-viktimoj ke ili ne scias kiel elspezi tiom multe da monon. Do, plej multe da mono iras pro luksa mangxajxo, luksa veturado kaj diskutoj ktp kaj iom da monon certe devas atingi al al veraj viktimoj.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2007/11/19

Ne kunveno denove


  Nia asocio jam forgesis la tradicion de monata kunveno. Atnauxe ni havis tian sistemon ke ni renkontigxu pli serioze almenaux dum la unua sabato laux la registara kalendaro. Hieraux estis unu el tiu. Kaj mi vidis ke homoj ne havis tempon – mi nur vidis al Narendra kaj Naibn Subedi el nia 13 membra estraro.  Krome estis eks prezidanto Mukunda kaj Poshraj ankaux. Philip estas tie cxiam.

 Anstatuxe, mi vidis nian amatan Craig Meulen, kiu venis el Anglio por studi Budhismon en Nepalo. Li nun gastigxas cxe hejmo de Jakob. Poste venis Nabin Shrestha kaj fine venis Bharat, Parashar, Shrii kaj lia filino. Do estis suficxe granda teamo sed oni simple ne parolis pri kunvenaj aferoj. Ili nur gxuas babiladon. Kaj mi devas kompreni ke nuntempe decidoj ne okazas dum kunvenoj, ili simple okazas sekrete. Do, mi ne kulpas se mi ne scias pri novaj decidoj. Mi almenaux scias ke gravaj decidoj cxe ni temas pri aux mono aux vojagxo. Oni ne decidas pri instruado aux verkado aux eldonado ktp…

 Estis kopioj de libro “Esperanto kaj Ni”, redaktita de Hori Jasuo kaj unu kopion mi ricevis. Mi gxojas vidi mian artikoleton sed mi denove ne estis malfelcxa cxar mia nomo ankaux tie estis “Rajendra”, la pasporta nomo de mi.

 Mi havis sxancon babili kun Craig. Li diris ke li ne estas aktiva esperantisto kaj mi demandis kiu aux kia persono estas aktiva. Li rakontis pri “fin-venkantoj”, kiuj esperas ke cxiuj homoj en la mondo lernu Esperanton. Li diris ke li ne partoprenas en kuvenoj, ne legas mute, ne kontribuas mone al la asocio. Mi resopndis dependas, en kelkaj asocioj, estas “istoj” kiuj en parolas, ne legas sed restas aktivaj. Li opinias ke tiaj personoj almenaux kontribuas finace al la asocio. Do mi estis silenta, mi ne volis rakonti al li pri tiaj “istoj” kiuj postulas monon el la asocio por lukse flugi en aviadilo aux kuracigi siajn okulojn. Mi simple diris ke mi preferas estis simple “Esperanto-parolantoj”.

 Bone, poste ni rigardis niajn horlogxojn. Mi komprenis ke neniu volas paroli kun mi kaj do mi lasis la oficejon, iris ekstere por iomete retumi kaj denove ni renkontigxis cxe hejmo de Jakob.



 Mi vidis Bharat, Indu, Poshraj, Nabin Subedi kaj Mukunda kaj Mukunda Chhetri. Estis plenaj glasoj de vino, biero kaj viskio; nuksoj, biskvitoj, kukoj kaj rizajxo – cxu ne estas suficxa por gxoji? Ni babilis duone esperante kaj doune krokodile pri diversaj aferoj – pri vino, pri cxokolado, rompita bovlo, vestajxo, malvarma vento, specoj de viandajxo ktp. Poste venis Parashar, Shri, Alinka, Nabin Shrestha kaj fine Narendra. Antaux la fino, ni rigardis la filmon Jakob jxus prepares, prei Mejzi.

Mi scias ke ni kolektigxas je du aferoj – por mangxi pro ricevis vojagxbileton…tio estas nia movado, kaj mi ne plendas nun, cxar mi vidas ke internaciaj organizajxoj subtenas tian “movadon” ecx per sekreta almozo al preferitaj personoj.

Vere, jam pasis mi estis elektita kiel prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio (kia akceidento…). Ja estas longa rakonto pri malhelpo de “samideanoj”. Mi iam analizos la tutan jaron kaj kiu kion esperis de mia prezidado kaj kiu kial enviis mian venkon. Mi nur atendas le tagon, kiam miaj “samideanoj” jxetos min, cxar mi estas laca. Mi emas doni mian tempon al tiu flanko kiu bezonas min.

=

Krome, la jxurnaloj memoris ke Maoistoj ankaux forteprenis alian jxurnaliston Prakash Thakuri antaux kvan monatoj kaj nun oni kredas ke ili ankaux estas murdita.

 



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2007/11/10

Felicxan novan jaron 1128

Hodiaux estas la Nova Jaro, laux la luna kalendaro iu nepala civitano komencis antaux 1127 jaroj. Mi deziras al vi cxion bonon, sukceson, felicxon kaj amon.

 

Same kiel cxiam, la cxefministro Girija Prasad Koirala (kiu nuntempe agas kiel prezidanto mem) hodiaux diris ke li estas tre pozitiva pri Nepala Kalendaro kaj li volas uzi gxin kiel nepala nacia kalendaro. Sed ni scias, li, ne-nevarano , ne volas akcepti gxin kiel nepala.

 

Unue iomete politika pri Nepala Kalendaro. De pli ol 27 jaroj , Nevaroj movadas por ke la registaro akcpetu gxin kiel nepala nacia kalendaro, almenaux kiel honoro al la hero, kiu komencis propran kalendaro, ne laux la gento, laux la regox sed laux la lando Nepalo. Tamen, cxiuj registaroj, faritaj plej multe per ne-nevaroj, evitas gxin. Ili povas akcepti cxiujn belanj palacojn, templojn, muzikojn kaj artajxojn faritajn de Nevaroj sed ne volas akcepti la kalendaron. Jam de longe ili volas montri ke gxi estas Nevara kalendaro. Sed ili ne diras ke la lando mem estas Nevara (fakte gxi estis tia antaux 238 jaroj).

 

La nova jaro estas unu el la artoj de la cxefa festivalo de Nepalo. Unue mi volus klarigi pri la 5-taga programo de la festivalo, kiu nomigxas Tihar, Suonti aux Dipauxali.

  1. Kuo Puza (pregxo al korvo) –7an de novembro
  2. Khicha Puza (pregxo al hundo) -8 an de novembro
  3. Laksmi Puza (pregxo al diino de mono) -9 an de novembro
  4. Mha Puza (pregxo al si) - 10 an de novembro
  5. Kiza Puza (pregxo al fratoj) -11 an de novembro

 

La unua tago stas por korvoj kaj dua estas por hundoj.

 

La  tria tago estas tago de diino de mono, "Laksmi". Tio signifas ke vi estos tiom ricxa kiom vi pregxas al sxi en tiu tago. Do, kaptu la sxancon, tiel diras Hinduaj theistoj. Matene, oni purigas le domojn (speciale vendejojn kaj oficejoj, cxar tio pli multe/serioze temas pri mono). Vespere ili elspezas multe da mono por pli beligi gxin per oleo-lampoj aux ekeltrikaj lampoj. Kaj anakux presentas lauxtsonaj kantoj. Ili pregxas al Diino Laksmi ke sxi restu tie en ilia trezoro dum tuta jaro kaj doni al ili la plej multe da mono.

 

Ni Nevaroj pregxas al sxi per ovo, fisxo kaj ankaux viando. Tio estas ne ebla por aliaj gentoj. Mi povas tiel diri ke ni celebras la saman festivalon laux tute malsimila maniero. Mi ne scias kiel gxi komencis sed iel, gxi estas fama en Nepalaj Hinduanoj kaj ortodoksaj (miksita kun Hinduanoj) Budhanoj.

 

Cxar estas la tradicia jarfino, komercistoj hodiaux postulas repagon de iliaj sxuldoj. Mi tamen ne finpagos mian sxuldegon.

 

Jen, hodiaux estas la Mha puza, kiam ni pregxas al nia korpo. Ni kredas ke korpo estas tre grava afero (kvankam Hinduoj diras ke korpo ne gravas nur animo estas grava) kaj diras ke nenio povas okazi se ni ne havas korpon. Bone, vespere ni sigas kune por gxui la pregxadon.

 

Morgaux estos tago por virinoj pregxi al iliaj fratoj. Tute strange, cxu ne? Viroj ne pregxas al siaj fratinoj. Jes, ili ne pre donacas belajn vestajxojn ktp al fratinoj,

 

Por ne-nevaroj, aux plejparte por Hinduoj, gxi ankaux est as bona sxanco almozpeti monon. Ili kantante "Deusi kaj Bailo" kantoj, iras al pordoj de multaj homoj kaj kantas dum eble 15 minutoj kaj ricevas mangxajxon, monon ktp. Vi scias ke peti almozon estas kvazaux nacia sporto de Nepalo do ili suficxe forte kantas por ricevi monon. Jam pli ol du-triono de logxantoj de Katmando estas enmigrantoj, ili havas liberecon kolekti monon tiom kiom ili volas per "Deusi kaj Bhailo." Homoj en tradiciaj vestajxoj aux gensaj * pantalonoj, kun folkkantoj kaj popkantoj, ili aktoras por kolekti monon. Kaj denove, cxar la regisaro estas cxiam de tiu komunio kiuj preferas peti almozon, la nacia televido kaj radio ankaux elssendas tiajn kantojn dum tutaj tagoj kaj ni ne havas elektoni ne auxkkulti iliann kulturon.

 

Se ni sukcesos krei nian federalan sxtaton, ni ne permesos elsendi tiajn kantojn el nia radio kaj televido (cxu la regxo vere realigxos?).

=

Iomete pri social problemo. Iu viro mortigis sian novan edzinon cxar sxi kunportis malmulte da doto (donaco) el siaj gepatroj. Post mortigo li volis denove edzigxi kun alia virino do tiel denove gajni donacon. La sistemo de doto estas terura en suda parto de Nepalo (kaj ankaux en multaj partoj de Bharato).



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

Felicxan novan jaron 1128

2007/11/07

Maoistoj konfesis ke ili murdis jxurnaliston


 Post 31 tagoj de atendigo, la Maoistoj lunde (6an de novembro 2007) konfesis ke ili ja murdis la jxurnaliston kiu de longe malaperis de okcidenta parto de Nepalo antaux unu monato.

 La jxurnalisto el Bara distrikto, Birendra Sah, estis forteprenita la 5an de oktobro kaj poste venis novajxo ke estis Maoistoj kiuj forteprenis lin. Sed Maoistoj unue diris ke ili ne kulpas, due diris ke la akuzituloj jam estis for de la partio kaj do partio ne respndecas, trie diris ke ili ja estas partiaj aktivistoj sed cxar tio okazis pro persona amalamikeco, la partio ne respondecas. Karaj, tia estas nia trasformanta partio, kiun homoj aplauxidis kiam ili diris ke ili vere kredis je demokratio.

Ne estas unua afero la rebeluloj. Ili jam murdis almenaux du jxurnalsitojn dum 11-jara popola batalo. Kaj, anakux ni jam vidis kiel ili  ne toleras la liberan gazetaron kiam ili vidas ke la jxurnalistoj ne skribas kion ili volas. Do, estas la plaj lasta rezulto de malobeemo al la “popola armeo”.

Kiam la Maoistaj gvidistoj lauxte parolis pri demokratio, komunismo kaj libera gazetaro en la cxefurbo, la kadavro de unu el niaj amikoj estis putrigxantaj en sudaj gxangaloj. Dum unu monato, kiam okazis suficxe granda bruo en la cxefurbo, ili simple diris nenion, kvankam kvin sendependaj raportoj jam konkludis ke kvar aktivistoj de Maoistoj estis la kriminaloj.

Lunde, unu el partio-aktivistoj diris antaux jxurnalistoj tute normale ke tiuj aktivistoj respondecis je la murdigxo, sed anstataux peti pardonon, ili diris ke la jxurnslisto mem ne estis obeema al popolaj deziroj.

Egale nekomprenebla estis silento de la registaro. Regagante al la bruo de jxurnalistoj, la regisato devis diri ke la kriminaloj estos baldaux punita sed ecx post unu monato, la polico ne povis trovi la kriminalojn. Cxu tio ne signifas ke neniu – kaj rebeluloj kaj la regstaro - volas gazetaran liberigxon en Nepalo?

=

Aparte, venis la plej gajaj tagoj de nepalanoj. Komencis festivalo de lumo  - Suonti, Tihar aux Dipavali – hodiaux. La kvin-taga festivalo memorigas rilaton inter homoj kaj bestoj aux rilatoj inter familianoj. Hodiaux estas tago de korvoj, morgaux estos tago de hundoj. Poste sekvos tago de Lakxmi, tago por sin pregxi kaj fine tago por virinoj ke ili pregxu al iliaj fratoj. Aparte estos ankaux nova jaro laux Nepala Kalendaro vendrede.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2007/11/03

Internaicia Mangxajxo-FEstivalo en Katmando

Estis bongustagxoj de la mondo cxe nia urbo hodiaux. Mi kun mia familio vizitis al "Internacia Mangxajxo-Festivalo", oragnizita de 'The Himalayan Times'.
Estis cxirkaux dudek resturacioj kiuj montris elstarajn bongustajxojn de siaj landoj. Afghanstano, Auxstralio, Bangladesho, Bhutano, Cxinio, Germanio, Bharato, Israelo, Italio, Japanio, Meksiko, Koreio, Rusio, Thailando, Usono havis siajn budojn kaj allogis mangxemulojn. Estis tiom multe da vizitantoj ke homoj ecx ne povis bone vidi mangxajxojn kuirataj. Cetere, Nepala budo bonvenigis eble la al plej granda amaso kun bone konataj ajxoj.
Kiam ajn mi vizitis tiujn budojn, mi memoris iun Esperantiston el tiu lando kaj volis gustumi mangxajxon el tiu budo memore de tiu amiko. Germana mangxajxo estis tro vianda. Mi mangxis Bulgogion kaj Kimcxion el Koreio. Japana mangxajxo allogis min sed vico de atendantoj estis tre longa. Bharatajxo estas konataj por ni kaj ankaux estis multe da vizitantoj el Bharato.
Roktantoj estis alia plozuro de la evento. Gejunuloj kun "modernaj" vestojxoj dancadis laux la bruo (cxu tio estis muziko?). Estis iu knabino krianta sur la alta forumo.
Regardante vestajxojn de knabinoj, mi devis kredi ke somero ankoxraux restas.
Ludejoj por infanoj estis gajaj.
Oni devis pagi 100 rupioj por eniri. Tamen, tio ne estas malbona cxar 100,000 rupioj el tuta profito estos donacata al iu hostptalo.
=
Pro mia familia problemo, mi hodiaux ne povis esti cxe nia Esperanto-oficejo. Telefone mi parolis kun Narendra kiu diris ke venis Philip, Poshraj, Nabin. Nabin shrestha denove telefonis al mi kaj diris ke li jxus ricevis Esperanto-librojn donacitaj de Svisaj Esperanto-organizoj. Mi dankas al la afablaj senditoj.
=
Politike, edenove hontinde. La parlementanoj diskutis pri elbleco deklari respublikon el parlemento kaj cxu ili volus havi baloton laux 'propocia representanto'. Sed la tuta diskuto estis senutila. Kaj pli hontinde, kiam la tuta lando antendas kiel agos la parlementanoj por doni solvon al la politika krizo, almenaux 37 el ili vojagxis al Usono! (Dank' al Usona legxo, ili ne donis vizon al tri Maoistaj parliamentanoj).



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2007/11/01

Jxurnalsito de Nepala fortekaptita

 

Strange, kiam ajn mi volas skribi pri jxurnalismo, mi devas mencii pri Maoistoj, kvazaux ili estas la estro de mia kompanio. De preskaux unu monato, kelke da Maoistoj forkpatis jxurnalston, kiu nomigxas Birendra Shah, el Bara distrikto, de okcidenta Nepalo. Tio okazis la 5an de oktobro.

 

Cxu vi povas imagi? Neniu scias cxu li vivas aux jam estas murdita, cxu li havas ion por mangxi aux ne. Lia edzino kaj infanoj estas nun en Katmando, sercxante la edzon kaj petnante al politikistoj por ke sxia edzo trovigxu en iu angulo de la lando.

 

Antauxe, la Maoistoj diris ke la partio kaj gixa laborantoj ne faris tion.

 

Do iris kvar apartaj grupoj por esplori la aferon kaj trovi la veron. Unue estis unuigxinta grupo de Federacio de Nepalaj Jxurnalistoj, Press Chautari kaj Nepal Press Union. Poste estis Informal Service Centre Nepal. Denove sekvis la grupo de parlimentanoj, prezidita de eks ministrino. Lasta grupo el Reporters’ Club Nepal anakaux volagxis al Bara kaj prezentis sian raporton. Do, venis kvar grupoj kaj kvar apartaj raportoj. Cxiuj raportoj diris ke estis kvar membroj de la loka  Maoista komitato kiuj forteprenis la jxurnaliston. Certe, Nepal Human Rights Commission estas preparonta sian raporton pri gxi.

 

Kaj psote, post longa hxaoso, la Maoistoj konfesis ke iliaj akvitistoj ja forprenis la jxurnaliston sed refuzis respondecii, dirante ke tio estis ilia propra afero kaj la partio neniam direktis ilin fari tion. Do!

 

Nun oni volas vidi kiel la Maoistoj reagos. Ili jam promesis ke la partio preparas la raporton. La gvidistoj de la partio povas respondi pri cxio sed ili ne povas diri cxu la jxurnalisto ankoraux vivas aux ne.

 

Ankoraux estas tre frue por diri ion konrkete, sed multaj homoj divenas ke la jxurnalisto jam estas murdita.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9