2007/06/27

Mi ricevos vizon morgaux!

Mi nur volas informi vin ke mi ricevos vizon morgaux! Mi iris al la ambasadorejo hodiaux mateno por intervjuo kaj la oficisto jxus donis al mi noton ke mi ricevos vizon morgaux. Mi devas atendi dum 24 horoj por doni al vi la certan novajxon.

Mi dankas cxiuj pro viaj helpoj.

2007/06/17

Estrara kunveno pri helpo por vojaĝo

Okazis estrara kunveno heraŭ - jam estas rara afero en nia asocio. Mi atingis al la ejo antaŭ 30 minutoj kaj telefonis al tiuj kiuj atingeblis per mantelefonilo.

Estis Narendra, Philip kaj Nabin Shrestha kaj poste venis Bharat kun S-ro Arun Kumar Bhattacharya, la estperantisto de Bharato, Kalkuto. Lia rakonto pri la Esperanto-movado preskaŭ malesperigis nin. Samtempe, mi estis feliĉa ke nia movado almenaŭ ne tiom mizeras.

Venis Santosh (el Itahario) kaj Bharat igis lin skribi ion.

Mi memoris kio okazis vendrede. Santosh subite telefonis al mi! Unua fojo en mia vivo mi aŭdis lin. Mi kredis ke li eble volas lerni ion pri Esperanto. Ne, mi eraris. En Nepali lingvo, li petis monhelpon de la asocio por partopreni IJKon en Hanajo. Li diris ke S-ro Hori promesis lin finance helpi por ke li estu en Hanajo (Mi dankas al S-ro Hori, kiel ĉiam). Li diris ke S-ro Hori promesis doni al li 50,000 rupiojn kaj li devis aranĝi 25,000 rupiojn. Li povis nur aranĝi 15,000 kaj petis ke NEspA helpu lin per 10,000 rupioj. Oni subite memoris ke mi estas prezidanto...

Mi ne povis kompreni kial la afero devis veni ĝis miaj oreloj. Unue, la aranĝo estis inter S-ro Hori kaj Santosh. Se li ricevis helpon de iu, li povis simple preni ĝin (same kiel li faris dum kaj post la Internacia Himalaja Renkontiĝjo). Due, mi ne scias ĉu li estas membro de NEspA aŭ ne. Trie, li diras ke li volas reprezenti ONES, do kial li povas peti helpon de NEspA? De ses monatoj mi estas "prezidanto" (vi scias kial en krampoj) de NEspA kaj jam pasis 25 sabatoj. Sed mi ne memoras li venis iam dum nia kunveno kaj parolis per/pri Esperanto. Do, ĉu li meritas ricevi helpon de NEspA? Kaj ankoraŭ ne estas certa kiu estas kasisto - ĉar antaŭe Indu ne redonis monon al Rustam. Restas multaj demandoj. Mi ne volas paroli pri lia Esperanto-nivelo kaj ĝisnuna kontribuo al la movado.

Mankis papero kaj li prenis malgrandan uzitan paperon kaj skribaĉis sur ĝi ion kaj donis ĝin al Bharat. Bharat donis ĝin al Narendra kaj tio poste venis al mia mano. Mi komprenis la enhavon ĉar li jam diris al min antaŭe. Sed tio ne estis vere peto - ĝi ne havis nomon de adresito kaj de la petanto.

Bharat volis decidi ĝin. Ĉar ankoraŭ estis malpli multo ol duono de estraro, ne povis oficiale decidi. Tamen ni iris al alia ĉambro. Bharat ripetis la aferon kaj demandis al ni kion ni faru. Li klarigis (mia dio!) ke kostas ĉirkaŭ 1,100 Usonaj dolaroj (71,500 rupioj) po persono por la vojaĝo kaj oni devas vojaĝi tra divesaj urboj Ĉinio por eniri en Vietnamio.

Li pli diris ke ankaŭ estis proponoj de Shakuntala kaj Gita sed ili ne volis pli pagi. Archana jam ricevis premion kion ŝi ricevos ĉe ejo de IJK kaj Mukunda Chhetri estas preta paropreni en ĝi pagante ĉion. Kaj ĉar le vojo estas malfacila iu "plenkreskulo" devis gvidi ilin.

Mi aŭskultis ĉion kaj metis kelke da demandoj: Ĉu Santosh estas membro de NespA? Ĉu li reprezentos NEspA-n aŭ ONES-n? Ĉu ONES jam estas filio de NespA oficiale? Ĉu li informis/petis helpon al la asocio sufiĉe antaŭe? Ĉu Bharat informis pri lia plano al la asocio? Mia konkludo estis ke ni ne devas helpi lin.

Ni tre multe pensas pri partopreno de Nepalanoj al internaciaj kongresoj. Nepre, tio ja estas unu el bona kuraĝigilo por esperantistoj. Sed mia kara, ĉu ne tro multe kostas? Per la mono ni/ oni elspezas por unu vojaĝo, ni povas facile instrui Esperanton al 100 homoj. Aŭ ni povas eldoni unu bonan libron en Esperanto. Kial oni devas vojaĝi eksterlande por iĝi esperanisto? Mi de 16 jaroj neniam uzis monon de iu organizo por internacia vojaĝo, kaj de 13 jaroj ne tute ne vojaĝas, tamen mi ja estas akvita je mia flanko. Kial homoj en mia lando ne povas ne vojaĝi kaj resti esperantisto?

Due, neniu jam ekzamenis Esperanto-nivelon de tiu kiuj emas vojaĝi per helpo. Ĉiu jare ni parolas pri ekzameno kaj nur okazas ĥaoso, mi aŭidis ke iuj malsukcesis la plej simplan ekzamenon kaj iu simple refuzis ĝin. Eĉ tiuj postulas helpon kiuj preskaŭ neniam aperas dum Esperanto-kunvenoj aŭ korespondas aŭ verkas; kaj tiuj kiuj estas simple "dumvivaj salutantoj". Ĉu ni vere subtenas movadon?

Trie, neniu scias kion la partoprenantoj faras dum la konregoj. Venis al ni raporto ke iu nepala partoprenanto diris/raportis ke Esperanto-movado komencis en Nepalo en 1995. Kaj alia raporto diris ke la partoprenanto el Nepalo preferis dormi en sia ĉambro anstataŭ esti en kunvenoj kiun li ne komprenis.

Kaj kvare, neniu observis kiel la partoprenintoj sanĝiĝis sian rolon en Nepalo post reveno. Mi ne povas forgesi la veron kaj jam du personoj fuĝis en aliaj landoj dum ilia partorepeno en Esperanto-eventoj. Kaj kiom pli? Tiuj partoprenintoj estas egale tiom malaktivaj kiom estas aliaj. Aŭ NEspA pagos aŭ iu alia afabla Esperantsto, mono estas mono. Se iu helpas mone al ni, ili nature bruas en la Esperanto-mondo. Sed ĉu iu jam juĝis ĉu la monhelpo jam estis utila por la movado aŭ ne? Se nepala movado kreskas, tio cere ne iĝis pro la monhelpo. Ĉu nur partoprenintoj laboras por la movado? Ĉu ĉiuj partorenintoj laboras? Ne por ambaŭ demandoj. Rezulte, post ĉiu vojaĝo venas grupo da malkontentaj homoj al la asocio kun plendoj kaj forlasas la movadon por ĉiam. Ĉu oni devas vojaĝi eksterlande (per monhelpo) por paroli en Esperanto? Kial tiuj homoj ne parolas Esperanto en Nepalo kaj dum kunvenoj ktp? Vojaĝo kaj Esperanto estas tute aparaj aferoj, mi kredas. Malgraŭ ĉio, mi denove ripetas ke ne cixuj pagitaj vojaĝoj estis senutilaj.

Mi jam diris kelkfoje, NEspA dormas dum 11 monato kaj unu foje vekas sin por diskuti pri monhelpo por vojaĝo. Mi ankaŭ diris ke NEspA ne estas firmao por eksporti homojn. Mi sciis ke oni ne respondos al miaj demandoj, ili ne diris ke mi estas malĝusta sed ili faros tion kion ili ĉiuj jare faras. Do, fine oni decidis ke NEspA helpos ili per 500 Usonaj dolaroj.

Narendra ankaŭ protestis sed preferis lasi la ĉambron, ĉar ankaŭ li malsukcesis. Kaj mi, je mia vico, ne subskribis sub la decido. Jes, karaj, mi estas freneza - vi scias mi sole povas batali kontraŭ misuzo de mono je nomo de Esperanto.

Mi ne forgesu doni la bonan novaĵon ke Indu kaj Shree sukcesis akiri vizon. Gratulon al ambaŭ. Indu diris ke estis facila por ili. Bharat jam donis al ili la pet-leteron. Kaj, nun li diris ke li donos ankaŭ por mi kaj Apsana. Bharat volis ke ni iru unuope kaj partoprenu la kongreson komune. Tre bone. Mi kaj Apsana petos vizon Merkrede.

2007/06/12

Revo proksimiĝis

Post longa atendo mi hodiaŭ vizitis al la Japana Ambasasorejo por trovi informon pri vizo-petado.

Mi ricevis la necesajn dokumentojn por vizo-peto vendrede. La gravaj dokumentoj venis ĉe mia mano iom malfrue ĉar ne estis iu en mia hejmo kiam la poŝtisto alvenis kaj do mi devis iom ĉesi lin por kapti la trezoron.

Antaŭ ol ricevo de la dokumentoj mi iel flaris ke estos problemo ĉar Apsana jam telefonis al mi kaj diris ke eble estos pli malfacila oli ni imagis. Bone venis al mi dokumentojn kaj komencis la rakonto.

La letero diris ke mi devas montri tia atestilo ke mi povas pagi flug-kotizon. Tio ne eblos, mi scias. Mi tuj skribis al S-ino Doi pri la problemo kaj dank's al ŝi, ŝi ankaŭ ruj respondis al mi kaj klarigis la afron. Mi komprenis ke ĉio iros glate.

Hodiaŭ matene mi telefonis al Apsana ĉar mi volis proponi iri kune al la ambasadorejo sed ŝis diris ke ŝi ĵus iris tien hieraŭ.

Bone mi iris sole. Mi montris mian dokumentojn al la giĉeto kaj demandis ĉu mi bezonis ion pli. La oficisto diris ke mi ne bezonis ion el Japanio sed mi devas prepari miajn dokumentojn ekzemple oficiala peto, letero el mia oficejo ktp. Nun mi devas prepari tiel ke mia banko-konto havos grandan sumon da monon... tio jam estas kutimo.

Jŭs kiam mi revenis de la giĉeto mi ĝoje vidis S-ino Indu staranta je la vico. Ŝi jam preparis la dokumentojn kaj estis petonta vizon. Ŝi ankaŭ kunportis dokumentojn de S-ro Sri Prasad kiu sidis apude. MI deziris al ili bonŝancon kaj revenis.

Mi ja havas gravan laboron - prepari la dokumentojn ktp

Revoj venas antuax ol miaj okuloj. Mi ne povas eviti ilin aŭ forĵeti ilin. Kia plezura revo. Mi vidos amason da geesperantistojn el multaj landoj. Mi aŭskultos ilin, babilos kun ili pri diversaj temoj. Kaj mi rakontos pri Nepalo de diversaj anguloj. Jam mi amikiĝis kun multaj homoj kiuj planas vojaĝi kaj diris al ili ke mi planas vojaĝon. Tahira jam skribis al mi ke mi prelegos en iu kuvenejo pri Nepalo - kia ĝojo por mi. Sed tio eblos nur kiam mi sukcesos vojaĝi...

Pasinta sabate mi ne povis viziti al la kunvenejo ĉar mi havis alian planon -viziti al la templo de Matsyendra Narayan, en iu malproksima vilaĝo de la valo. Estis ĥaosa, bruoplena kaj la stratoj estis malsekaj pro daŭra pluvado. Mi iel ĝuis mian tagon kun la familio - kio jam estas malofta okazaĵo por mi. Poste mi telefone postulis informon pri la kunveno al S-ro Bhattarai kaj li diris ke ne multe venis ok regulaj vizitantoj - Philip, Bhatarai, Poshraj kaj aliaj.

Eble mi forgiesis informi al vi ke Bharat venis antaŭ du semajnoj por prelegi pri lia sekreta vojaĝo al la asocio. Venis raraj vizaĝoj por aŭskulti lin kaj Jakob helpis lin per lia komputilo. La fotoj estis interesaj sed mi ne povis sidi longe do, revenis post unu hora aŭskultado.

2007/06/01

Mortoj en Himalajo - striko de indigxenoj

Almenaux 16 da homoj mortis kiam negxo-sxtormo atakis en la norda parto de la Himalajo en Dolpa distrikto.
La kadavroj la homoj, estis malaperintaj ekde mardo, estis trovitaj de armea teamo vendrede.

Miloj da homoj estis tie por kolekti "jarchagumbo", la rara rauxmo-fungo, kiun oni uzas kiel medikamento-herbo.

Kiel kutime, la vilagxanoj de la sudaj montoj iras al Himalajo, cxirkaux 5,000 metroj, por kolekti la jarchagumbon, en severaj veteraj kondicxoj.

=
La indigxenoj de Nepalo faris strikon en la tuta lando hodiaux (2007-06-01), protestante la decidon de la plej supra trubunalo kiu decidis antaux kvin jaroj ke uzo de lokaj lingvoj kiel kromlingvo en urbestraj oficejoj estas kontraux legxa.

Neniu auxtomobilo movis en stratoj kaj plej multe da vendejoj, lernejoj kaj industrioj estis fermitaj. Kaj oni demonstraciis sur la strato amase.

Nepalo havas cxirkauux 100 lingvojn kaj dialektojn sed oni povas nur uzi la registaran lingvon, tiel-nomantan "Nepali" por administraj, legxaj, kuracaj kaj lernejaj aferoj. Aliaj lingvoj estas malpermesataj en tiaj gravaj aferoj.

Nun, post la politika sxangxo de pasinta jaro, la indigxenoj kaj aliaj demandas al la registaro por establi fedracian respublikon kun etnaj autonomoj. Indigxenoj kaj etnoj, kiuj apartenas al diversaj grupoj faras cxirkaux 70 procento de la tuta popularo.