2007/12/25

Gajan Kristnaskon!


Karaja samideanoj,
Saluton. Mi deziras al vi gajan kristnaskon. Mi kredas ke vi bone festis la tagon kun familio kaj gaeamikoj. Mi scias gxi estas la plej grava/vasta festivalo en la mondo kaj ecx ne-kristanoj gxin bone celebras.

Mi kredas ke cxiuj religioj estas egalaj kaj mi honoras cixujn anojn de cxiuj religioj.

Tamen bedauxrinde, kvankam la registaro deklaris ke Nepalo nun estas sekulara lando, la registaro ne povis anonci unu-tagan ferion por Kristanoj, kiam Hinduoj gxuas 5 tagan ferion dum Dashain. kaj ankaux restas dekoj de aliaj ferioj dum iliaj festivaloj. Tio okazas cxar plej multe da homoj en la registaro estas Hinduoj kaj la Hindua regxo ankoraux estas forta.

Mi kredas ke almenaux nepalaj Esperantistoj estas toleremaj al aliaj religioj kaj egale honoras cxiujn religiojn.

Razen Manandhar
www.razeno.net

No comments: