2007/11/07

Maoistoj konfesis ke ili murdis jxurnaliston


 Post 31 tagoj de atendigo, la Maoistoj lunde (6an de novembro 2007) konfesis ke ili ja murdis la jxurnaliston kiu de longe malaperis de okcidenta parto de Nepalo antaux unu monato.

 La jxurnalisto el Bara distrikto, Birendra Sah, estis forteprenita la 5an de oktobro kaj poste venis novajxo ke estis Maoistoj kiuj forteprenis lin. Sed Maoistoj unue diris ke ili ne kulpas, due diris ke la akuzituloj jam estis for de la partio kaj do partio ne respndecas, trie diris ke ili ja estas partiaj aktivistoj sed cxar tio okazis pro persona amalamikeco, la partio ne respondecas. Karaj, tia estas nia trasformanta partio, kiun homoj aplauxidis kiam ili diris ke ili vere kredis je demokratio.

Ne estas unua afero la rebeluloj. Ili jam murdis almenaux du jxurnalsitojn dum 11-jara popola batalo. Kaj, anakux ni jam vidis kiel ili  ne toleras la liberan gazetaron kiam ili vidas ke la jxurnalistoj ne skribas kion ili volas. Do, estas la plaj lasta rezulto de malobeemo al la “popola armeo”.

Kiam la Maoistaj gvidistoj lauxte parolis pri demokratio, komunismo kaj libera gazetaro en la cxefurbo, la kadavro de unu el niaj amikoj estis putrigxantaj en sudaj gxangaloj. Dum unu monato, kiam okazis suficxe granda bruo en la cxefurbo, ili simple diris nenion, kvankam kvin sendependaj raportoj jam konkludis ke kvar aktivistoj de Maoistoj estis la kriminaloj.

Lunde, unu el partio-aktivistoj diris antaux jxurnalistoj tute normale ke tiuj aktivistoj respondecis je la murdigxo, sed anstataux peti pardonon, ili diris ke la jxurnslisto mem ne estis obeema al popolaj deziroj.

Egale nekomprenebla estis silento de la registaro. Regagante al la bruo de jxurnalistoj, la regisato devis diri ke la kriminaloj estos baldaux punita sed ecx post unu monato, la polico ne povis trovi la kriminalojn. Cxu tio ne signifas ke neniu – kaj rebeluloj kaj la regstaro - volas gazetaran liberigxon en Nepalo?

=

Aparte, venis la plej gajaj tagoj de nepalanoj. Komencis festivalo de lumo  - Suonti, Tihar aux Dipavali – hodiaux. La kvin-taga festivalo memorigas rilaton inter homoj kaj bestoj aux rilatoj inter familianoj. Hodiaux estas tago de korvoj, morgaux estos tago de hundoj. Poste sekvos tago de Lakxmi, tago por sin pregxi kaj fine tago por virinoj ke ili pregxu al iliaj fratoj. Aparte estos ankaux nova jaro laux Nepala Kalendaro vendrede.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

1 comment:

Ursula said...

Mi deziras al vi belajn festtagojn.
Mi bedauras ke la jxurnalisto estis murdita. Sxajnas ke la maoistoj preferas resti en la rolo de batalantoj kaj ribelantoj. Eble tio estas pli facila ol fari seriozan politikon.
En germanlingva reta nepala forumo mi legis ke denove ili postulas monon de turistoj en iu regiono, - kiel antaue.
Nei la respondumecon, nur cxar temis pri privata malamikeco au nur cxar la kulpintoj jam forlasis la partion, - nu, oni povas kredi tion au ne kredi tion. Entute oni povas dubi cxu temas pri fidindaj anoj de tiu partio.